Elizabeta epoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 22 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q912595)
nomo sufiĉa kaj oficiala
Linio 2:
La '''elizabeta epoko''' (aŭ ''elizabeta erao'') estas la nomo por la rega tempo de reĝino [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|Elizabeto la 1-a]] de [[Anglio]] inter la jaroj [[1558]] kaj [[1603]]. La tempo ofte nomatas la "ora epoko de la historio de Anglio" – en tiu epoko datiĝas la kulmino de la angla [[renesanco]] kaj flora tempo de la angla literaturo. La [[elizabeta teatro]] ekfloris, la verkoj de [[William Shakespeare]] (Vilhelmo Ŝekspiro) kaj aliaj samfakanoj revoluciigis la manieron verki [[dramo]]jn. Angloj esploris la mondon kaj la ekspansio de la angla ŝtato al [[Nordameriko]] komenciĝis. En Anglio mem solidiĝis la [[protestantismo]].
 
La elizabeta epoko elstarigindas ĉefe kontraste al la periodoj antaŭ kaj post ĝi. Estis la periodo post la [[reformacio]] de la landa kristana organiziĝo for de la [[romie katolika eklezio]] al ŝtate difinita [[anglikana eklezio]], kaj antaŭ la postaj konfliktoj kaj inter anglikanoj kaj katolikoj kaj inter la [[parlamento]] kaj la [[monarko]]j, kiuj difinis la 17-an jarcenton. La reĝino Elizabeto povis almenaŭ por la daŭro de sia regotempo pacigi la konfliktojn inter la diversaj kristanismaj grupoj, kaj la parlamento ankoraŭ ne sufiĉe fortis por signife ataki la monarkan [[absolutismo]]n. Anglio havis centraligitan, bone organizitan kaj agopovan registaron, kio precipe ŝuldiĝis al la reformoj de la antaŭaj reĝoj [[Henriko la 7-a (Anglio)|Henriko la 7-a]] kaj [[Henriko la 8-a (Anglio)|Henriko la 8-a]].
 
Kompare kun aliaj grandaj eŭropaj ŝtatoj Anglio estis en bona pozicio - en Italio finiĝis la renesanco, en Francio ardis religiaj konfliktoj, kiuj nur dum la jaro [[1598]] finigeblis per la [[Edikto de Nantes]]. Anglio perdis siajn lastajn teritoriajn posedaĵojn en la malinsula parto de Eŭropo, tiel ke la daŭra interŝtata konflikto kun Francio dum la regotempo de Elizabeto preskaŭ plene paŭzis.