Jerusalema reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e (GR) File renamed: File:Orienta Mediteraneo 1135.svgFile:Map Crusader states 1135-eo.svg File renaming criterion #4: To harmonize the file names of a set of images (so that only one part of all na...
Linio 49:
Baldueno la 1-a ankaŭ uzis sian statuson de feŭda senjoro por pluaj [[krucistaj ŝtatoj]] norde, [[Edessa graflando]] (kiun li fondis), [[Antioĥa princlando]] kaj post la konkero de [[Tripolo (Libano)|Tripolo]] en la jaro [[1109]] ankaŭ [[Tripola graflando|Tripolan graflandon]]. La reĝo kelkfoje sukcese repuŝis atakojn de arabaj soldataroj el Egiptio en kelke da bataloj proksime de Ramlo kaj sur pluaj lokoj sudoriente de la lando kaj en la jaro [[1113]] ankaŭ turkajn atakojn el [[Mezopotamio|ĝazira]] [[Mosulo]] kaj [[Sirio|siria]] [[Damasko]]. Sed jam en la jaro [[1102]] la krucistoj suferis malvenkon, el kiu Baldueno nur apenaŭ eliris. La reĝo ankaŭ celis sian politikon al ekspandema direkto kaj ofte li atakis la arabajn teritoriojn malantaŭ [[Jordano]], kiujn li ne hezitis rabi. La krucistoj konkeris regionon de [[Moabo]] kaj [[Idumejo]], kie en la jaro [[1115]] ili fondis burgon [[Krak de Montréal]]. Lia dura antaŭenmarŝo baldaŭ ĝisatendis aprezon eĉ de reprezentantoj de la eklezio, kun kiuj li estis (frunte kun patriarko Daimbert) plimulte en disputo.
 
Nombro de loĝantoj de la okcidenta [[rito]], da kiuj estis en Sankta Lando en la prekrucistaj tempoj tre malmulte, komencis ascendi kaj pluaj superfortoj por la novaj reĝlandoj alportis [[krucmilito el la jaro 1101]]. Italaj urbaj ŝtatoj [[Venecia respubliko]], [[Pisa]] aŭ [[GenovaĜenova respubliko]] komencis ludi en la krucistaj ŝtatoj gravan rolon. Itala ŝiparo helpis la krucistojn dum la konkero de la palestinaj havenoj, rekompenco pro la armea helpo estis por ili aldono de komercaj kvartaloj en tiuj ĉi nove konkeritaj urboj; italoj plu helpis kun plialtigado de latina populacio. Post armea militiro en [[Transjordanio]] en [[1115]] estis denove enloĝigita [[Jerusalemo]], kaj nome precipe de krucistaj vilaĝanoj el Eŭropo kaj de enlandaj kristanoj. Sed Jerusalema reĝlando suferis pro geografia distanco de la okcidenta Eŭropo kaj ties orienta limo ne estis ideala por defendlinio. Plimulto de teritorioj, kiujn tiutempe la jerusalema reĝo priregis, troviĝis en zono de teritorioj inter [[Mediteraneo]] kaj rivero [[Jordano]]. La landoj malantaŭ ĝi estis ofta okazejo de atakoj kaj armeaj kunpuŝiĝoj.
 
[[Baldueno la 1-a Jerusalema]] mortis en la jaro [[1118]], eĉ ne lasinte heredanton. Lia laŭleĝa sekvanto tial fariĝis lia nevo, [[graflando de Edessa|grafo el Edessa]], Baldueno Le Bourg, kiu surtroniĝis kiel [[Baldueno la 2-a Jerusalema|Baldueno la 2-a]]. Tiu ankaŭ montriĝis esti kapabla reganto, li sukcese defendis la reĝlandon kontraŭ invado de la selĝukaj turkoj kaj fatimaj egiptoj kaj plu li disvastigis la teritorion de Jerusalema reĝlando.