Jerusalema reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 35:
[[Dosiero:Godfrey of Bouillon, holding a pollaxe. (Manta Castle, Cuneo, Italy.jpg|eta|maldekstra|200px|Godefroi de Bouillon kiel Ŝirmanto de sankta tombo]]
En la jaro [[1095]] papo [[Urbano la 1-a]] dum [[koncilio en Clermont]] proklamis la [[unua krucmilito|unuan krucmilitan marŝon kontraŭ nekreduloj]] kun celo helpi la orientajn kristanojn en batalo kontraŭ antaŭeniro de [[selĝukaj turkoj]] en [[Anatolio]]. Tamen Sankta lando fariĝis la ĉefa celo de intereso de tiu ĉi soldata ekspedicio. Sekve estis ekspediciita militmarŝo orienten kaj kulmino de la [[unua krucmilito|krucmilito]] estis la [[sieĝo de Jerusalemo (1099)|sieĝo de Jerusalemo]] en julio de [[1099]].
<ref>La Unua Krucmilito kaj aparte ties kulmino, la [[sieĝo de Jerusalemo (1099)|sieĝo de Jerusalemo]] en julio de [[1099]], estas vaste dokumentita en unua- kaj duarangaj fontoj. Vidu ekzemple [[angle]] Thomas Asbridge, ''The First Crusade: A New History'' ["La Unua Krucmilito: Nova Historio"] '' (Oksfordo: 2004); Christopher Tyerman, ''God's War: A New History of the Crusades'' ["Dia Milito: Nova Historio de la Krucmilitoj"] (eldonejo [[Penguin Books]]: 2006); kaj Jonathan Riley-Smith, ''The First Crusade and the Idea of Crusading'' ["La Unua Krucmilito kaj la ideo de krucmilitado"] (Pensilvanio: 1991).</ref>
 
Ankoraŭ antaŭ la konkero de la urbo mem bruletis inter krucistoj disputo pri la estonta statuto de Jerusalemo kaj post ties konkero ĝi ekbrulis plene. Por solvi tiun ĉi demandon kunvenis [[koncilio]], kiun partoprenis la plej superaj ekleziaj altranguloj kaj soldataraj komandantoj. [[Kavaliro]]j kaj profanaj partoprenantoj de la ekspedicio opiniis, ke estus elektota laŭregula reĝo, sed la pastraro oponis, ke la registaro devus esti pure [[teokratio|teokrata]] kaj en pozicion de la reganto de urbo ĝi realigis episkopon Arnoldon Malecorn. La nobelaro rifuzis tion, ĉar ili ne volis rezigni pri sia parto de la konkero de Sankta lando utile al la eklezio, sed ili devis serĉi ian kandidaton inter si. Ĉefaj kandidatoj fariĝis du antaŭaj gvidantoj de la unua krucmilito: malsupralorena duko [[Godefroi de Bouillon]] kaj [[Raimond la 4-a de Toulouse|Raimond de Saint-Gilles]], grafo el [[Toulouse]]. Utile al Raimond atestis lia granda riĉeco, li plie ombrigis la ceterajn krucistajn gvidantojn per sia aĝo kaj spertoj. Krom tio li estis proksima parenco, en la tempo de la atako kontraŭ Jerusalemo jam mortinta, papa legato [[Adhémar Le Puy]], kiu uzis inter la partoprenantoj de la ekspedicio grandan seriozecon. Raimond spite al tio ne pruviĝis kiel armeestro, ĉe [[normanoj|normanaj]] partoprenantoj de la ekspedicio li ne estis ŝatata kaj subtenis lin eĉ ne parton de propraj soldatoj, kiuj post la konkero de Jerusalemo volis reveni reen Eŭropon. Raimon estis tial devigita jam plu ne klopodi pri la regado super Jerusalemo. La koncilio poste turniĝis al lia rivalo Godefroi. Tiu akceptis la proponon, sed li rifuzis titolon ''reĝo'' kaj akceptis sole titolon ''Ŝirmanto de Sankta tombo'' ({{fremdlingve|la|''Advocatus Sancti Sepulchri''}}) kun kaŭzigo, ke ''"neniu estus portinta oran kronon en la urbo, kie Kristo portis [[Dornokrono]]n"''. Sed Raimond estis pro tiu ĉi venko de Godefroi kolerigita, li rifuzis agnoski lian aŭtoritaton kaj konkeris [[Turo de Davido|jerusaleman citadelon]]. La nove destinita Ŝirmanto de Sankta tombo postulis, ke la citadelo estu tuj transdonita al li, sed la grafo de Toulouse malrapidis. Sed fine li transdonis Turon de Davido al [[Pierre de Narbonne]], la provensala episkopo, kiu estis aliancano de Raimond. Sed la episkopo ne volis partopreni en la disputo de grandpotenculoj kaj li transdonis armistice la citadelon al Godefroi de Bouillon. Raimond de Saint-Gilles, ne atendinta tiun ĉi tiron, furioziĝinte diris, ke ''"li jam ne ĝojas pri estimo, pri kiu li pretendas, kaj ke li jam ne povas resti ĉi tie..."'' Sekve la grafo fortiris eĉ kun sia soldataro el Jerusalemo ĝis [[Jeriĥo]]. Nova jerusalema ĉefepiskopo estis elektita klera, sed aroganta kaj nepopulara [[Arnoul de Chocques]].