Jerusalema reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ĝustigo de ligilo "Ĉemara Cezareo"
Linio 396:
En la historio de Proksima Oriento komencis senĉese pli entrepreni [[mongoloj]]. Ĉar inter la mongoloj estis granda kvanto de [[nestorianismo|nestorianismaj kristanoj]], la kristanaj regantoj en [[Armena reĝlando en Kilikio|Kilikio]] kaj [[Antioĥa princlando|Antioĥio]] volonte agnoskis la mongolajn [[ĥano]]jn kiel siajn feŭdulojn. Sed la samon la baronoj en Jerusalema reĝlando rifuzis. La mongola ĥano [[Hülegü]], kiu fondis la mongolan [[ilĥanlando]]n en [[Persio]], postulis [[servuteco]]n ankaŭ de la mamelukoj en Egiptio. Tiuj rifuzis tion kaj decidiĝis por milito. Sed Hülegü estis post morto de sia frato tro okupita en Persio kaj la mameluka sultano [[Kutuz]] en la jaro [[1260]] venkis en [[Galileo (regiono)|Galileo]] apud [[Ajn Ĝalud]] super malpli fortaj mongolaj soldataroj gvidataj de kristana generalo Ketgugha. La jerusalemaj baronoj, kiuj interne estis tre malamikiĝintaj, ja permesis al la mamelukoj liberan traveturon tra ilia teritorio, sed alie ili konservis neŭtralecon. La potencaj centrejoj Mosulo kaj Aleppo sekve denove revenis sub la musliman regadon. La mongoloj limigis sin al la regado en Persio kaj la krucistoj en Palestino jam ne povis fidi al ilia soldata helpo.
 
Ankoraŭ en la jaro [[1260]] la mameluka sultano Kutuz estis murdita fare de sia armeestro [[Bajbars]], kiu venis sur lian postenon. Tiu je tri jaroj poste komencis ampleksan ofensivon kontraŭ la krucistoj kaj ekatakis rekte kontraŭ Akko. Tiu la krucistoj sukcesis, precipe danke al helpo de la krucistoj el [[Kipra reĝlando]] konservi. Sed Bajbars, nomata Panter, ĝis la jaro [[1268]] okupis la krucistajn apogpunktojn [[CaesareoĈemara Cezareo]], [[Haifo]], [[Torono]], [[Arsuf]] kaj la tutan teritorion de Galileo. Sed la plej bona sukceso de Bajbars estis konkero de Antioĥio, kiu estis ŝirmo de la okcidentaj krucistoj seninterrompe dum 170 jaroj. Ununura helpo, kiu venis el Eŭropo, estis malgranda kontingento frunte kun la angla princo [[Eduardo la 1-a (Anglio)|Eduardo la 1-a]]. Tiu, kiam li estis eksciinta tre malbonan situacion en Palestino, interkonsentigis en la jaro [[1271]] kun Bajbars pacon por dek aúx dek unu jaroj kaj poste, kiam li estis eskapinta al la provo je atenco, revenis Eŭropon.
 
[[Dosiero:SiegeOfAcre1291.jpg|eta|upright|200px|En bataloj sur remparoj de Akko en 1291 persone partoprenis ankaŭ grandmajstroj de kavaliraj ordenoj de johanitoj kaj templanoj]]