Daŭripovo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Daŭripovo''' (aŭ '''daŭropovo''', '''daŭrivo''', '''daŭrigeblo''' aŭ '''elteneblo''') karakterizas [[evoluo]]n aŭ agomanieron, kiu kontentigante la postulojn de la [[nuntempo]] povas daŭri ankaŭ en la [[estonto]], aŭ almenaŭ ne endanĝerigas la eblecojn de sekvantaj [[generacio]]j realigi [[vivo]]n de komparebla kvalito. Daŭripovo estas kompleksa, larĝa koncepto, kies kerno estas la strebado al inda [[vivkvalito]] por ĉiuj [[homo]]j, nunaj kaj estontaj, per la plej diversaj klopodoj, cele al evoluo, kiu estu [[socio|socie]] dezirinda, [[ekonomio|ekonomie]] vivkapabla, [[kulturo|kulture]] taŭga kaj [[ekologio|ekologie]] plutenebla, sur ĉiuj niveloj ([[loko|loka]], [[regiono|regiona]], [[mondo|monda]]). Surbaze de la [[homaj rajtoj]], ĝi emfazas la ligojn kaj reciprokan efikon inter la [[homaro]], la [[ekosistemo]]j, la naturmediaj [[rimedo]]j ([[akvo]], [[aero]], [[energio]]) kaj la homaj bezonoj ([[nutraĵo]], [[sano]], [[edukado]], [[loĝado]], [[sekureco]]), fronte al problemoj tiaj kiaj [[malriĉeco]], [[subevoluinteco]], [[seksa malegaleco]], [[poluado]] kaj detru-minacoj al [[biodiverseco]]. Esenca trajto de daŭropovaj sistemoj estas ilia [[resilienco]] kontraŭ detruaj influoj.
 
Dum la [[1990-aj jaroj]] daŭripovo fariĝis vaste rekonata [[politiko|politika]] celo. Tamen en la praktiko oni ankoraŭ malmulte atentas ĝin. Dum pasinte regis la aliro: unue antaŭenpeli [[ekonomio|ekonomian]] [[kresko]]n, poste ripari la [[ekologio|ekologiajn]] kaj [[socio|sociajn]] sekvojn , ni nun konscias, ke necesas nova kompleksa pripensado, kiu integrigas [[ekologio|ekologiajn]], [[socio|sociajn]] kaj ekonomiajn konsiderojn.