Eklampsio: Malsamoj inter versioj

787 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
== Ofteco ==
La malsano trafas 0,028 ĝis 0,05 procentaĵojn el gravedulinoj (aŭ en alia vortumo aperas en 1 el 2000 ĝis 3500 gravedecoj). 80 procentaĵoj de la malsanulinoj unuafoje naskas infanon. En gravedecoj de [[plurnaskitoj]] la malsano sesoble pli oftas ol en gravedecoj de unu infano. Ankaŭ gravedeca [[diabeto]] kaj precipe [[trodikeco]] estas aliaj riskofaktoroj por preeklampsio kaj eklampsio.
 
== Simptomoj ==
Kvankam la malsano aperas rapide, kutime estas iuj avertaj simptomoj anoncantaj la ekmalsaniĝon: Pacientoj kutime antaŭe havis preeklampsion karakterizitan per [[edemo]]j, apero de pli da proteino ol kutime en la [[urino]] (''proteinurio''), kaj arteria [[hipertensio]].
 
Post tiuj avertaj simptomoj, aperas epilepsiaj [[konvulsio]]j kun aŭ sen perdo de konscio (antaŭ la nasko 38%, dum la nasko 18%, post la nasko 44%). Rektaj antaŭsignoj de tia atako povas esti rapida pliiĝo en sangopremo kun fortaj, kutime frontaj, [[kapdoloro]]j, neklara, nebula aŭ duobla vidado, eĉ dumtempa blindeco, kaj pluraj neŭrologiaj problemoj, kiel konfuzo, [[komato]], fokusaj deficitoj de moviĝo, malfunkcio de la [[hepato]] kaj eble la [[reno]]j, [[naŭzo]] kaj [[vomado]].
 
{{medicinaj temoj}}