Globulino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Globulinoj''' estas deponaj proteinoj de [[planto]]j kaj sangoplasmaj proteinoj de plurĉelaj [[besto]]j, do ankaŭ de [[homo]]j. Fakte, en la korpoj de bestoj [[albumino]] estas la sola sanga proteino kiu ''ne'' estas globulino. Globulinoj de bestoj precipe konstruiĝas en la [[hepato]]. En la [[sangoplasmo]] ili konsistigas 40 procentaĵojn de ĉiuj proteinoj, la maso estas inter 36 x 10<sup><small>'''3'''</small></sup> kaj 1,3 x 10<sup><small>'''6'''</small></sup> [[atommasa unuo|atommasaj unuoj]]j. En temperaturo de 60 celsiusaj gradoj ili koagulas, kaj pluraj kemiaĵoj ankaŭ kapablas malnaturigi ilin en pli malalta temperaturo. En la bestaj korpoj ili fiziologie malkonstruatas pere de [[enzimo]]j kaj per [[hidrolizo]].
 
Globulinoj havas multnombrajn funkciojn, ekzemple kiel enzimoj, en la reguligo de la korpa [[pH (kemia parametro)|acideco-alkaleco-ekvilibro]], kiel deponejo de energio, kaj en la ĉesigo de sangumado. Sed la ĉefa funkcio estas la vivteno de natura kaj akirita imuneco kontraŭ eksterkorpaj substancoj. La imunsisteme aktivaj globulinoj nomatas ''imunglobulinoj'', ili ekestas en tiel nomataj "plasmoĉeloj".
 
 
Laŭ sia movebleco en [[elektroforezo]], globulinoj dividatas en kvar grupojn:
 
* '''α<sub>1</sub>-globulinoj'''
* '''α<sub>2</sub>-globulinoj'''
* '''β-globulinoj'''
* '''γ-globulinoj'''
** ''Imunglobulinoj'' ([[antikorpo]]j): klasoj IgA, IgD, IgE, IgG kaj IgM
 
[[Kategorio:Biokemio]]