Ŝablono-Diskuto:Informkesto malsano: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ThomasPusch movis paĝon Ŝablono-Diskuto:Informkesto Malsano al Ŝablono-Diskuto:Informkesto malsano: Vidu la diskutpaĝan noton.
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Nun estas la demando, ĉu ni vere bezonas du apartajn ŝablonojn aŭ ĉu ili eble povus eĉ esti kunigataj? Se ili estas kunigendaj, mi povus fari tion, ĉar la fontokodo de ambaŭ sufiĉe malsamas, tiel ke kunigo bezonus certe kelkajn trukojn. Kaj sub kiu titolo ili estu kunigataj, se tio okazu? --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 18:29, 26 Okt. 2015 (UTC)
 
La "informkesto Malsano" (mi preferus minusklan nomon "malsano") estas multe '''pli vasta''' ŝablono, en kiu min je unua rigardo aparte ĝenas la stranga mallongigo "MKN-10", supozeble ĉeĥlingva, sed tio facile anstataŭigeblas al la e-lingva mallongigo "KIM" aŭ "KIM-10". Krome ĝi prezentas kodigon laŭ la usona sistemo [[DSM-IV]], kvankam intertempe jam ekzistas kaj devus esti provizata la posteula sistemo [[DSM-V]]. Kvankam en sia formo tre ĉeĥa kaj nesufiĉe internacia, la informkesto malsano tamen estas ege pli ampleksa ol la modesta informkesto KIM (informkesto Klasifiko Internacia de Malsanoj), kiu nur volas provizi listeton de laŭbezone unu, kelkaj aŭ multaj listeroj de KIM-kodoj. Ĉar ambaŭ informkestoj havas sian praktikan utiligon en artikoloj, kaj havas malsamajn funkciojn, mi ne unuigus ilin, sed tenus ambaŭ. Iom mi timas ke la kompleksa informkesto malsano ne invitas al grandkvanta utiligo, sed tie kie ĝi estas ĝi laŭ mi facile povas resti. Mi nun nur alinomigus ĝin al "informkesto malsano", ŝanĝus la mallongigon MKN al KIM kaj, proponus novan parametron DSM-V, kaj klopodus milde malpliĉeĥigi kaj pliinternaciigi la ŝablonon, ekzemple KIM-kodo ne aŭtomate kaŭzu eksteran ligilon al ĉeĥlingva informo, nelegebla de plej multaj vikipedianoj, sed estu simpla kodo. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 18:44, 26 Okt. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto malsano".