Uzanto:Jeszko/provejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jeszko (diskuto | kontribuoj)
Jeszko (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 33:
Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".
 
Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li ŝatis la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj. En letero de la 8a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al liaj gefiloj hejme li parolis pole. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan.'''(*)'''[[Dosiero:Ludwik Lejzer Zamenhof.jpg|eta|Zamenhof|right]] Oni diras ke Zamenhof havis etan siblo-problemon ("z-balbuton").
 
Li studis medicinon en Moskvo (1879-1881) kaj Varsovio (1881-1885). Li fakuliĝis pri okulkuracado interalie en Vieno.