En okcidento nenio nova: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Michipedian movis paĝon En okcidento nenio nova al En Okcidento Nenio Nova anstataŭigante alidirektilon |
korektetoj |
||
Linio 2:
[[Dosiero:Remarque Im Westen nichts Neues 1929.jpg|thumb|180px|Titolpaĝo de la unua germana eldono de 1929. La reklama subtitolo tekstas: "La libro de Remarque estas la monumento de nia nekonata soldato - skribita de ĉiuj mortintoj"]]
'''''En Okcidento Nenio Nova''''', originala [[germana lingvo|germana]] titolo ''Im Westen nichts Neues'', estas kontraŭ-milita romano de [[Erich Maria Remarque]] aperinta en 1929.
Jam dum la sama jaro ĝi estis tradukita en 26 lingvojn.
== La Esperanto-traduko ==
Jam fine de la sama jaro, nome la 18-an de decembro 1929, aperis la Esperanto-traduko, "el germana lingvo trad. de kvar", ĉe la eldonejo [[Heroldo de Esperanto]] en [[Kolonjo]] (252 p.). Estas
Restas neklare, kiuj estis la "kvar" tradukintoj. Sed oni rajtas supozi, ke la direktoro de Heroldo [[Teodor Jung|Teo Jung]] ludis iun rolon aŭ kuntradukinte aŭ kunordiginte. En sia aŭtobiografio li mem juĝas pri la traduko "eble iom tro rapide farita". Alia tradukinto probable estis [[Joseph Ferdinand Berger]], en 1929 redaktoro de Heroldo. Berger poste ankaŭ tradukis duan libron de Remarque, "[[La vojo returne]]", kiu tamen ne havis similan sukceson kaj laŭ Jung estis "mis-investo".
[[Julio Baghy]] recenzis la verkon en [[Hungara Heroldo]] 1930, n-ro 3. (cit. laŭ Enciklopedio de Esperanto)
|