'''Dorothy (Kim) Keeble''' (naskiĝis la [[10-a de junio|10-an de junio]] [[1925]], mortis la [[27-a de oktobro|27-an de oktobro]] [[2015]]) estis dumviva membrino de [[Kanada Esperanto-Asocio]]. Post la emeritiĝo en [[Vankuvero]] Dorothy transloĝiĝis al [[Novskotio]] en 1975.
Ŝi fariĝis membro de la Dartmuta-Halifaksa Esperanto Klubo, kaj dum multaj jaroj informadis pri Esperanto kaj koresponde instruas Esperanton en [[Novskotio]] kaj apudaj provincoj. Pro tiu multjara laboro ŝin elektis Honora Membro la [[Kanada Esperanto-Asocio]] en [[2006]].