W. Desmond Hackett: Malsamoj inter versioj

e
aldonis ligojn
(aldonis bildon, prilaboris tekston)
e (aldonis ligojn)
'''W. Desmond (Dez) Hackett''', naskiĝis en [[Edmontono (Alberto)]], en 1916, kaj transloĝiĝis al [[Toronto (Ontario)]] en 1918. Li lernis Esperanton el malgranda gramatiko de [[John Joseph Sussmuth|J.J.Sussmuth]] dum la dua mondmilito, kiam li deĵoris ĉe radara taĉmento en norda [[Novlando]].
 
Reveninte al Toronto post la milito, Dez serĉis, kaj trovis aliajn esperantistojn. Ili elektis lin sekretarion de la Esperanto-Klubo de Toronto, pro tio ke li povis tajpi (kaj sendube ankaŭ pro aliaj kaŭzoj). Per senlaca agado tra la 50aj jaroj kaj eldonado de la unua postmilita Esperanto-bulteno en [[Kanado]], li iniciatis la refondon de la [[Kanada Esperanto-Asocio]], kiu estis malaperinta komence de la dua mondmilito, kaj fariĝis ĝia unua sekretario (1958-61 kaj poste 1963-64) kaj dua vicprezidanto (1962-). Dum tri jardekoj li servis kiel unua [[ĉefdelegito de UEA|ĉefdelegito]] kaj peranto de [[Universala Esperanto-Asocio]] en Kanado. Pro lia longjara servado al la Kanada Esperanto-movado Dez elektiĝis Honora Membro de [[Kanada Esperanto-Asocio|KEA]] en 1994. Li mortis la [[21-a de januaro|21-an de januaro]] [[2007]] en Toronto.
 
[[Kategorio:Kanadaj esperantistoj|HACKETT, W. Desmond]]
8 131

redaktoj