Michael Faraday: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 52:
 
Tiu ''elektromova forto'', aŭ ''indukta tensio'', <math>U_{ind}</math> estas ''produktita tensio'' (esprimita en [[volto]]j), kiu estas kapabla subteni diferencojn de [[elektra potencialo]] inter du finaj punktoj de malfermita cirkvito, aŭ generi elektran kurenton en fermita cirkvito. La signo « - » tradukas ke la [[magneta flukso]]-ŝanĝo kreas efikojn, kiuj kontraŭstaras siajn kaŭzojn. Ĉi tiu estas aparte la esprimaĵo de la [[leĝo de Lenz]], estas kial la nomo de tiu ĉi fizikisto estas kunmetita por la leĝo de Faraday pri [[magneta indukdenso]]. Bona ekzemplo de tiu leĝo estas la kaŭzo de [[kirlokurento]]j.
 
====Paradokso de Faraday====
La '''Paradokso de Faraday''' estas eksperimento, kiu prezentas [[elektromagneta indukto|elektromagnetan indukton]]. Inter rando kaj centro de rotacianta disko aperas [[elektra tensio]].
 
[[Image:Solid Faraday disc.PNG|thumb|180px|Faraday-a diska elektrogeneratoro. La disko rotacias laŭ [[angula rapideco]] ω]]
 
Se <math> A </math> estas la surfaco de la metala disko kun radiuso ''R'', la flukso tra la disko estas konstanta:
:<math> \Phi_B = B \cdot A = B \cdot \pi R^2 \, ,</math>
tamen ekzistas [[elektromova forto]] (''emf'', induktita tensio) inter la centro de la disko kaj la glitanta kontakto:
:<math>\mathcal{E} = B\ \frac {R^2}{2}\omega \ . </math>
 
En [[1831]], [[Michael Faraday]] malkovris, ke estas generita potenciala diferenco inter la finaĵoj de elektra [[konduktilo]], kiu moviĝas orte al [[magneta kampo|magneta fluksdenso]]. Fakte, pri tiu ĉi eksperimento, ĉiu radiuso de la disko agas kiel konduktilo generanta sian elementan elektran tension, por krei kurenton kontraŭstarantan al la rotacio, konforme al la [[leĝo de Lenz]] kaj la [[leĝo de Lenz-Faraday]].
 
===Diamagnetismo===