Amfetamino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Amphetamine Structural Formulae.png|300px|dekstra|<center>[[struktura formulo]] de Amfetamino]]
'''Amfetamino''' (mallongigo de la substanconomo {{nowrap|<u>a</u>lfa-<u>m</u>etil<u>f</u>en<u>et</u>il<u>amin</u>'}}) estas plene laboratorie produktata substanco el la substancogrupo de ''amfetaminoj'', parto de la substancoklaso de feniletilaminoj. Amfetamino efikas forte psike stimulige kaj vekige, krome bremsas la apetiton, kaj estas kutima neleĝa drogo. Variaĵoj de amfetamino, kiuj ekefikas malpli rapide kaj tial '''ne''' havas la drogan, psike stimuligan efikon, kiel kuraciloj uzatas en la terapio de la [[atentomanka-hiperaktiva perturbo]] (AHP) respektive de narkolpesio, malsano de ne-mem-kontrolebla dumtaga dormado.
 
Al la substancogrupo de ''amfetaminoj'', kompreneble nomata laŭ la baza substanco amfetamino, apartenas multaj pliaj [[Psikoaktiva drogo|psikoaktivaj drogoj]], ekzemple [[N-metilamfetamino]] kaj Efedrino, kiu nature troveblas en la planto [[efedro]] (latine ''Ephedra''). Ĉiuj tiuj substancoj stimulas kaj aktivigas la simpatikan parton de la [[aŭtonoma nerva sistemo]].