Anglikanismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Anglikanismo''' estas la [[kristanismo]] de la [[Eklezio de Anglio]], kiu sendependiĝis de la [[katolikismo|Romkatolikisma]] Eklezio dum la reĝeco de [[Henriko la 8-a]]. Estas ĉirkaŭ 70 milionoj anglikanoj en la mondo, precipe en [[Britio]], [[Nordameriko]], [[Afriko]] kaj [[Oceanio]]. Anglikanismo estis la ĉefa eklezio en la [[angla lingvo|anglalingva]] mondo de 1600 ĝis 1800. Nun nur ĉirkaŭ 13% de anglalingvanoj estas anglikanoj. La eklezio nun kreskas plej rapide en Afriko.
 
Anglikanismo komencis kiel sendependa branĉo de la eklezio dum politika disputo inter angla reĝo kaj roma papo. Ĝi estas tre katolikeska, sed, post jarcentoj de [[protestantismo|protestantiĝado]] en la kulturo de [[Anglio]], ĝi nun ofte ŝajnas protestanta en praktiko, kvankam ĝi ankoraŭ estas katolika en [[rito]] kaj strukturo. Malsimile al la romkatolika eklezio, sacerdotoj povas edziĝi kaj en iuj landoj, virinoj povas esti [[ordino|ordinitaj]] kiel [[sacerdoto]]j kaj eĉ kiel [[episkopo]]j en Nordameriko.
 
La [[Usono|usona]] branĉo de anglikanismo nomiĝas [[episkopanismo]]. La fruaj usonanoj ŝanĝis la nomon por ne havi tiom evidentan ligon al la iama kolonia mastro [[Anglio]].
Linio 18:
Same kiel en la romkatolikaj kaj [[ortodoksismo|ortodoksaj]] eklezioj, la episkopoj kaj sacerdotoj estas legitimitaj per [[apostola posteuleco]].
 
Iuj anglikanoj [[krucosigno|krucosignas]]. Ankaŭ ekzistas anglikanaj [[monaĥo|monaĥoj]]j.
 
== Historio ==
Linio 24:
[[Henriko la 8-a (Anglio)|Henriko la 8-a]], reĝo de [[Anglio]], apartigis la eklezion en lia lando por permesi al si eksedzinigi [[Katarina de Aragono|Katarinan de Aragono]], kiu ne povis doni al li filon. La [[papo]] en Romo ne permesis la nuligon de la edziĝo kun Katarina, do Henriko sendependigis la eklezion en Anglio de [[katolikismo|Romo]] en 1534, nomis sin la kapo de la nova eklezio, kaj tiam permesis la eksedziĝon. Angliaj episkopoj, tamen, ne ŝanĝis, do la anglia eklezio ĉiam havas apostolan posteulecon.
 
Dum sia vivo, Henriko la 8-a entute ne ŝanĝis la ritaron de la eklezio, sed post lia morto, protestanta influo pligrandiĝis en la eklezio. La lingvo de la eklezia, ekzemple, fariĝis la angla kaj ne la latina.
 
Anglikanismo ne reunuiĝis kun la katolikismo pro tio ke [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|Elizabeto la 1-a]], reĝino de 1558 ĝis 1603, estis filino de la edzeco de Henry la 8-a kun [[Anne Boleyn]], edzeco kiun la papo ne permesis. Elizabeto devis do plifortigi protestantismon en Anglio por ne esti nelegitima kaj tiamaniere ne havi rajton esti reĝino. En [[Elizabeta Epoko|tia epoko]] de la regado de Elizabeto, Anglio protestantiĝis tiel profunde, ke rekatolikiĝo ne eblis, eĉ kvankam la batalo inter protestantismo kaj katolikismo daŭris ĝis 1689.
 
Multe pli poste, en la 19-a jarcento, kiam la influo de la reĝo iĝis multe malpli forta en Anglujo, anoj de la eklezio asertis la dian karakteron de sia eklezio. Ĉar iliaj gvidantoj estis ĉiuj ĉe la universitato de Oksfordo, tiu movado nomiĝis la [[Movado de Oksfordo]]. Ĝi havis grandegan influon sur la ritaro de la anglikana eklezio, kiu nun ŝajnas multe pli simila al la romkatolika rito ol antaŭ ducent jaroj.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Metodistoj]]
* [[Episkopanismo]]
* [[Henriko la 8-a (Anglio)]]
 
 
Linio 45:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} http://www.anglicancommunion.org <!-- es:Sitio Oficial de la Comunión Anglicana en:Anglican Communion -->
{{elEL}} http://www.iglesiaanglicana.org <!-- es:Iglesia Anglicana de Colombia es->eo:Eklezio _Anglicana_ _de_ Kolombio en:Inglesia Anglicana - Diócesis de Cristo el Buen Pastor en->eo:_Inglesia_ _Anglicana_ - _Diócesis_ de _Cristo_ el _Buen_ Pastoro -->
{{elEL}} http://www.anglican.ca/index.htm <!-- es:Iglesia de Canadá es->eo:Eklezio _de_ Kanado en:Anglican Church of Canada website en->eo:_Anglican_ (Eklezio, Kirko, Preĝejo) de Kanado retejo -->
{{elEL}} http://www.cofe.anglican.org <!-- es:Iglesia de Inglaterra es->eo:Eklezio _de_ Anglio -->
 
{{Kristanismo}}