H-sistemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ŝanĝita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 11:
 
== Historio ==
La H-sistemo estis unuafoje proponita de Zamenhof en sia [[Aldono al la Dua Libro]] en 1888. Mencio de la H-sistemo estis aldonita al la priskribo de la Esperanta alfabeto en pli postaj tradukoj de la [[Unua Libro]] (ekzemple en la angla traduko de 1889). Ankaŭ en la Fundamento de Esperanto de 1905 ĝi estas menciata ĉe la priskribo de la alfabeto en la kvin nacilingvaj versioj de la 16-regula gramatiko.
 
En la oficiala deklaro [http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_6_2007.html "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio"] de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21, la H-sistemo estas nomata "Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)".
 
== Kritikoj ==
Eĉ se la sistemo oficiale estis proponita de Zamenhof, ĝi havas kelke da problemoj. Unue, ĉar la litero "h" estas normala Esperanta litero, tio kontraŭas al la principo por "nu sono unu litero". Plue, "u" en ĉi tiu sistemo havas du sonojn [u] kaj [ŭ].
 
Por eviti la ambiguecon en tiu sistemo en vortoj kiel ''flughaveno'', ''chashundo'', ''traumata'' (ĉu ''traŭmata'' aŭ ''tra-um-ata''?), oni devas aldone uzi alian montrilon. Zamenhof rekomendis tiuokaze intermeti apostrofon por forigi la ambiguecon; do ''flug'haveno'', ''chas'hundo'' ktp.; lia propra ekzemplovorto estis ''pac'homo''. Alternative ligostreko povas esti uzata: ''flug-haveno''. Ne estas reguloj, kiuj limigas la uzon de pliklarigaj ligostrekoj. Pliaj rekomendoj pri tio, kiel oni povas akceli precizecon en la H-sistemo, estas en http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco. Kaj kelkajn jarojn post la oficiala akceptiĝo de la Fundamento, li proponis eĉ prefere uzadi la H-sistemon, sed siatempe la esperantistoj jam sufiĉe alkutimiĝis al la supersignaj literoj.
Linio 24:
 
Hodiaŭ multaj retpaĝoj (enhavantaj Vikipedion) aŭtomate konvertas x-sisteman skribadon al Esperanta alfabeto, sed jenaj ret-tradukiloj permesas la enmeton per H-sistemo:
{{elEL}} [http://www.kafejo.com/lingvoj/aŭlangs/eo/tradukilo/ Tradukilo de [[Esperanto-USA]]] (elektu ''H-convention'')
{{elEL}} [http://traduku.net/ Traduku.Net]
{{elEL}} [http://utilitymill.com/utility/Esperanto_Konvertilo_al_H_sistemo Esperanto Konvertilo al H-sistemo]
 
== H-sistemo en popularkulturo ==
Ekde 2003 la Esperantobando [[Dolchamar]] skribas sian nomon h-sisteme anstataŭ uzi ĉapeligitan ĉ-literon. Ĉiuj tekstoj de ĝia albumo [[Rebela Sono]] estas skribitaj h-sisteme, sed kun iksoj anstataŭ ks-kombinaĵoj.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[X-sistemo]]
* [[Nova Helpalfabeto]]
Linio 37:
== Eksteraj ligiloj ==
 
{{elEL}} [http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_6_2007.html "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio"] (deklaro de la Akademio de Esperanto de la 21-a de Januaro 2007)
{{elEL}} [http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco] (konsiletoj por akceli precizecon en la uzo de la H-sistemo)
 
[[Kategorio:Esperantaj skribsistemoj]]