Kazaĥio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 33:
Situanta inter la okcidenta [[Azio]] kaj la plej orienta parto de [[Eŭropo]], ĝia ampleksiĝo donas al ĝi varian topografion. La lando etendiĝas sur enorma stepo situanta inter la [[Kaspia Maro]] kaj la Altaj-montaro. Sude, ĝi havas landlimojn kun la dezerto Kyzylkum, situanta inter la [[Arala Maro]] kaj la tiel nomata ''Stepo de la Malsato'' (''Betpak Dala''), en la nordo troviĝas la plataĵoj de la [[lago Balĥaŝo]] kaj oriente la montarbranĉoj de la montoj Altajo kaj [[Tianŝan]].
 
[[Dosiero:Lake_Balkhash_1588.jpg|eta|maldekstra|la lago Balĥaŝo]]
 
La rivera reto estas tre neregula kaj la ĉefaj riveroj trairas plejparte rande de la lando. En Kazaĥio estas proksimume 48 000 lagoj kun suma areo de 45 000 km². 94 % havas surfacon malpli grandan ol 1 km². Parto de la lagoj entenas dolĉan akvon kaj parto salan. Tutmonda unikaĵo estas la lago Balĥaŝo (la 15-a plej granda en la mondo), kiu estas duone dolĉakva kaj duone salakva. Krome en la lando estis estigitaj pli ol 4 000 fiŝlagoj kaj akvobaraĵoj.
 
== Historio ==
Linio 63:
# ''[[Astano]]''
# [[Provinco Aktobe]] ([[Aktobe]])
# [[Provinco Almaty]] ([[Taldykorgan]])
# ''[[Almaty]]''
# [[Provinco Atyrau]] ([[Atyrau]])
Linio 82:
Kazaĥio estas konstitucia respubliko kun politika sistemo ege prezidentisma. La prezidanto estas la ŝtatestro kaj samtempe la ĉefkomandanto de la kazaĥa armeo. Li havas plenan nuligrajton pri la leĝoj kaj decidoj aprobataj de la parlamento. La prezidanto [[Nursultan Nazarbajev]], kiu okupas la postenon ekde la kazaĥa sendependiĝo, estis reelektata por nova 8-jara regperiodo en [[1999]]. La Unua Ministro, kiu regas laŭ la nomumado de la prezidanto, estas la 'kapo' de la Kabineto de Ministroj kaj li estas la videbla reprezentanto de la landa registaro. Ekde junio [[2003]] la posteno estas okupata de Daniyal K. Akhmetov. Ankaŭ ekzistas tri unuaj vicministroj kaj 16 ministroj en la kabineto.
 
Kazaĥio havas duĉambran parlamenton, konsistanta el Malalta Ĉambro kaj Senato. Dum la distriktaj balotadoj oni elektas reprezentantojn por 67 benkoj en la Malalta Ĉambro. Aliaj dek membroj estas elektataj per malsama proceduro.
 
La Senato havas 39 membrojn. Du el ili estas elektataj en ĉiu elekta asembleo en la 16 ĉefaj administraj dividoj de la lando. La restantaj sep senatanoj estas elektataj rekte de la respublika prezidanto.
Linio 119:
|}
 
La bovbredado de Kazaĥio ĉefe koncentriĝas en la duondezertaj sudaj regionoj de la lando kaj orientiĝas al la bredado de gebovoj el la raso karakulo, kiu povizias lanojn kaj "astraĥanajn" peltojn.
 
Kazaĥio ne nur estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj minejaj aziaj landoj, sed ankaŭ estas unu el la plej grandaj grajn-eksportantoj. Rilate al la mineja sektoro, estas elfosata [[karbo]] en Karaganda kaj Pavlodar; [[nafto]] kaj [[natura gaso|gaso]] en la baseno de Emba, situanta ĉe la Kaspia Maro. La elfosado de [[fero]], [[mangano]] kaj [[kupro]] estas grandkvanta en la centr-orienta regiono kaj oro en strio rande de la baseo de la rivero Irtysh. La mineja ekspluatado favorigis la disvolviĝon de industria reto, kaj faktorioj pri maŝinaro, kemiaĵoj, kotonaj teksaĵoj kaj nutraĵoj.
Linio 130:
[[Dosiero:Kazakhstan demography.png|thumb|Loĝantara evoluo inter 1992 kaj 2003 je miloj da personoj (laŭ [[FAO]], 2005).]]
 
La plimulto de la loĝantaro de la nuna Kazaĥio (datumoj de [[1999]]) estas [[kazaĥoj]] (53,4%) aŭ [[Rusoj en Kazaĥio|rusorusoj]]j (30%), kun malgrandaj grupoj de [[Ukrainio|ukrainoj]] (3,7%), [[uzbekoj]] (2,9%), [[Germanoj de Kazaĥio|germanoj]] (2,3%), [[ujguroj]] (1,6%) kaj aliaj malplimultoj. La 90-aj jaroj estis markitaj de la elmigrado de multaj eŭropanoj kiuj forlasis Kazaĥion por reveni al iliaj originaj landoj. Tiu ĉi fenomeno, kune al la pliiĝo de naskiĝoj, igis la kazaĥojn la plimulta etno en la lando.
 
[[Dosiero:Kazakhstani-women.jpg|thumb|left|kazaĥaj virinoj]]
Linio 138:
== Kulturo ==
[[Dosiero:Mechet pavlodar.jpg|eta|200px|[[Moskeo]] de [[Pavlodar]].]]
Antaŭ la rusa konkero, la kazaĥa kulturo adaptiĝis al nomadismo kaj la tradicia vivstilo. Malgraŭ tio ke [[Islamo]] estis enkondukita en la plimulton de la kazaĥoj dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, la religio ne estis asimilata post multa tempo. Kiel rezulto, [[Islamo]] kunvivis kun tradiciaj elementoj el [[ŝamanismo]]. La tradiciaj kazaĥaj kredoj asertas ke disaj spiritoj loĝis kaj vivigis la teron, la ĉielon, la akvon, kaj la fajron, krom la dombestoj.
Ĝis niaj tagoj, la gastigantoj el kamparanaj regionoj kutime ricevas [[ŝafido]]n ĵusmortigitan. La gastoj kelkfoje estas invitataj beni la ŝafidon kaj peti permeson al sia spirito por ekigi la ceremonion. Krom la ŝafido, multaj pladoj havas simbolan valoron en la kazaĥa kulturo.
 
Linio 151:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat|Қазақстан}}
{{elEL}} [http://www.government.kz/ oficiala retejo de la registaro de Kazaĥio] (kazaĥe, ruse kaj angle)
{{elEL}} [http://www.kazakhstanlive.com informa retejo pri Kazaĥio en la angla]
{{elEL}} [http://kasachstan-tourismus.de informa retejo pri Kazaĥio en la germana]
 
{{Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj}}