Upton Sinclair: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 32 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q216134)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14:
'''Upton SINCLAIR''' (naskiĝis la [[20-a de septembro|20-an de septembro]] [[1878]] en [[Baltimore]], [[Marilando]], mortis la [[25-a de novembro|25-an de novembro]] [[1968]] en [[Bound Brook]], [[Nov-Ĵerzejo]]) estis [[Usono|usona]] [[verkisto]].
 
La verkaro de Sinclair, kiu komence havis [[socialismo|socialismajn]] idealojn, estas ĉefe socikritika.
 
Lia unua granda sukceso, la romano "La Ĝangalo" ''(The Jungle)'', ekzemple priskribas la malbonajn kondiĉojn en usonaj buĉejoj – kaj vere lia kritiko atingis pli striktajn leĝojn por la nutraĵindustrio. Pliaj verkoj sekvis tiun ĉi tradicion, kaj kvankam la aŭtoro iam forlasis siajn ideojn pri socialismo, la lukto por pli justa socio restis por li pli grava ol stilo kaj formo de la verkaro.
 
En la jaro [[1943]] Upton Sinclair gajnis la [[Premio Pulitzer|Premion Pulitzer]].
Linio 22:
Li pretendis postenon de la kalifornia guberniestro, cele likvidi senlaborecon en la "Ora" ŝtato, sed fiaskis.
 
Fine de 1935 okazis lia rendevujo kun du rusaj verkistoj: [[Ilja Arnoldoviĉ Ilf|Ilja Ilf]] kaj [[Eŭgeno Petroviĉ Petrov|Eŭgeno Petrov]], kiu estas detale priskribita en la libro [[Unuetaĝa Usono]], ĉapitro 39 "Lando de Dio" (God`s country).
 
== Listo de verkoj ==
* ''Manassas'' (romano, 1904)
* ''The Jungle'' (romano, 1906)
* ''The Metropolis'' (romano, 1908)
* ''King Coal'' (romano, 1917)
* ''[[Jimmie Higgins]]'' (romano, 1919)
* ''Oil!'' (romano, 1927)
* ''Boston'' (romano, 1928)
* ''Dragon’s Teeth'' (romano, 1942)
 
== En Esperanto aperis ==
* ''[[Jimmie Higgins]].'' Tradukis laŭ la angla originalo [[Karl Fröding]]. [[Paris]]: [[Sennacieca Asocio Tutmonda]], 1934. 369 paĝoj.
* ''Petrolo! (Oil!)'' Romano. Tradukis [[William Bailey]]. [[London]]: [[Esperanto Publ. Co.]]. 2 volumoj.
* ''[http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20sinclair,%20upton%20-%20la%20gnomaŭto.pdf La gnomaŭto.] (The Gnomobile.)'' Tradukis [[Runo Stridell]]. [[Tyresö]]: [[Inko (eldonejo)|Inko]], 2001. 155 paĝoj. ISBN 91-7303-115-1.
 
=== Eksteraj ligiloj ===
{{elEL}} http://vladimir-okc.narod.ru/UU-html/truu39.htm [[Unuetaĝa Usono]]
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Sinclair, Upton}}