Astrologio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Stelaŭgurado''' aŭ '''astrologio''' (el la [[greka lingvo|greka]] ἄστρον [AStron] "stelo", kaj -λογία [loGIa] "studo de") estas aro de sistemoj, tradicioj kaj kredoj laŭ kiuj la relativa pozicio de ĉielaj korpoj kaj rilataj detaloj povas provizi informojn pri personeco, homaj aferoj kaj aliaj surteraj okazaĵoj. Sciencistoj rigardas la stelaŭguradon kiel [[ŝajnscienco]]n aŭ [[superstiĉo]]n.
 
Estas multaj tradicioj de stelaŭgurado, kelkaj el kiuj posedas komunajn ecojn pro la transdono de stelaŭguraj kredoj inter diversaj kulturoj. Aliaj tradicioj evoluis izole kaj esprimas malsamajn kredojn, kvankam ili tamen havas iujn similajn ecojn pro tio, ke ili dependas je similaj [[astronomio|astronomiaj]] fontoj. La ĉefaj tradicioj uzataj de modernaj stelaŭguristoj estas la [[veda stelaŭgurado]], la [[okcidenta stelaŭgurado]] kaj la [[ĉina stelaŭgurado]].
 
Oni ne konfuzu la astrologion kun la [[astronomio]], kiu estas la [[scienco]] pri la ĉielaj korpoj.
 
== Okcidenta stelaŭgurado ==
=== Historio de la Okcidenta stelaŭgurado ===
La okcidenta stelaŭgurado havas siajn originojn en [[Babilonio]], [[Asirio]] kaj [[Egiptujo]]. En la [[2-a jarcento]] post Kristo [[Ptolemeo]] esprimis la bazojn de la nun ankoraŭ akceptata stelaŭgura sistemo.
 
Dum la [[Kristanismo]] disvastiĝis en Eŭropo, la stelaŭguraj instruoj malmultiĝis en la kristana parto de la mondo. Nur dum la [[Renesanco]] (14-a ĝis 17-a jarcento) la stelaŭgurado revigliĝis, kaj estis konsiderata kiel [[scienco]] ĝis la 17-a jarcento. Dum la [[klerismo|klerisma epoko]] la vidpunktoj de la stelaŭguristoj perdis kredindecon kaj estis konsiderataj de sciencistoj kiel neraciaj kaj malnoviĝintaj. Oficialaj reprezentantoj de la [[eklezio]] kaj la [[politiko]] tamen jam de la [[antikva epoko]] kontraŭadis la stelaŭguradon kaj dumtempe forte punis ĝiajn sekvantojn.
Linio 134:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} http://skepdic.com/astrolgy.html <!-- la ''skeptikula vortaro'' sur astrologio -->
{{elEL}} http://www.skepsis.nl/astrot.html <!-- _the_ _astrotest_, a _tough_ _match_ _for_ _astrologers_ -->
{{elEL}} http://www.world-of-dawkins.com/Dawkins/Work/Articles/1995-12romance_in_stars.htm <!-- la reala romanco en la (steloj, eminentuloj, astroj) -->
{{elEL}} http://skepdic.com/mars.html <!-- la marso efiki -->
{{projektoj|commonscat=Astrology}}