Gronlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 60:
Plimulto de la teritorio de la insulo estas kovrita de la [[glaĉero]]. Ekskluzivon konsistigas nur la norda ekstremo de Gronlando ĉar aero tie estas tro seka por produkti [[neĝo]]n, necesan por ekiĝo kaj konservado de glacitavolo. Tamen en [[2000-aj]] jaroj gronlanda glaciaĵo senĉese degelas, pli verŝajne pro la [[tutmonda varmiĝo]].
 
Analizo de satelitaj donitaĵoj, eldonitaj en [[septembro 2009]], montris, ke el 111 rapide evoluantaj gronlandaj glaciejoj studitaj, 81 maldensiĝis duoble pli rapide ol la malrapide movanta glacio apud ili. Ĉi tio indikas, ke la glaciejoj estas akcelantaj kaj ellasas pli da glacio en la ĉirkaŭantan maron.<ref name="Gronlando degelas">[http://www.eventeo.net/web/index.php/nordameriko/natura%20medio/1727-gronlando-degelas Gronlando degelas...] {{eo}}</ref>
 
En [[novembro 2009]] la revuo „Science“ publikigis esploron, laŭ kiu la glacikovraĵo de Gronlando perdas sian amason pli rapide ol en antaŭaj jaroj, kio akcelas altiĝon de la marniveloj. Ĉiujare malaperas ne malpli ol 273 000 milionoj da tunoj da glacio. Por la periodo 2000-2008, degelo de gronlanda glacio altigis marnivelojn je mezume 0,46 mm ĉiun jaron. Ekde 2006 estas klara pliigo je 0,75 mm ĉiun jaron. „Sed ni havis tri tre varmajn somerojn, kaj tio estas akcelanta la degelon konsiderinde“, diris la esploristo Michiel van den Broeke de la [[Universitato Utrecht]] ([[Nederlando]]).
 
Degelo sur la glacia surfaco agas kiel „retro-mekanismo“, D-ro van den Broeke klarigis, ĉar la likva akvo sorbas pli kaj reflektas malpli da envenanta sunradiado — tio rezultas je varmiĝo de la glacio. „Varmiĝo super Gronlando kaŭzis la pligravigon de degelo, kaj tio ankaŭ akcelas la retro-procezon“, li diris. „Tre probable la oceanoj ankaŭ varmiĝis, kaj tio probable klarigas la akcelon de ellasejo de glaciejoj ĉar ili varmiĝis de malsupre“.
Linio 68:
La novaj esploroj montras, ke en Gronlando, proksimume duono de la perdo venas el pli rapida fluo al la oceanoj, kaj la alia duono venas el ŝanĝoj sur la glacikovraĵo mem, ĉefe surfaca degelo. Danke al la satelita misio Grace, uzita en ĉi tiu studo, estas konite, ke la plimulto de la amaso perdiĝas en la sudorienta, sudokcidenta kaj nordokcidenta partoj ĉe malaltaj altecoj, kie la aero ĝenerale estas pli varma ol ĉe altaj altitudoj. Degelo de la tuta glacitavolo altigus marajn nivelojn tutmonde je proksimume 7 metroj.<ref name="Gronlando degelas"/> Se tio okazus Gronlando plej probable iĝus insularo, anstataŭ insul-kontinento.
 
=== Geografieroj ===
[[Markolo de Nares]] (dane: Nares Strædet, angle: Nares Strait, france: Détroit de Nares) estas markolo en la Arkta oceano, disdividanta nord-okcidenton de Gronlando kaj la insulon Ellesmere kaj liganta Bafinan golfon kun la maro de Lincoln.
 
Linio 115:
 
== Bibliografio ==
* [[Tibor Sekelj|Sekelj, Tibor]] 1964 : Grenlando, ''[[Geografia Revuo]]'', 6(6), 10.
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 133:
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektoj|commonscat=Greenland}}
{{elEL}} [http://www.statgreen.gl Gronlandaj Statistikoj]
{{elEL}} [http://www.nanoq.gl/ Oficiala retejo de granlanda registaro] {{lingvokodo|kl|da|en}}
{{elEL}} [http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/gl.html Gronlando] en [[CIA World Factbook|Monda faktolibro de CIA]]
 
[[Kategorio:Gronlando| ]]