Baltasar Garzón Real: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Discasto (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 12:
|Dosiero = Baltasar Garzón en la inauguración del seminario "Argentina- África aportes para la construcción de una agenda de trabajo compartida en Derechos Humanos"
}}
Garzón estas unu el la plej internacie konataj juĝistoj, pro la profilo de la kazoj en kiuj li laboris dum pluraj jaroj, kaj sia iniciatemo kontraŭbatali tre tiklajn aferojn.
Li laboras en ''[[Audiencia Nacional]]'' (Nacia Ĉeftribunalo), [[kortumo]] speciala por gravegaj krimoj ([[drogo|drogkomerco]], [[terorismo]], ekonomiaj deliktoj) en Hispanio. Tial li enketas aŭ juĝas pri novaĵindaj aferoj. Kritikantoj taksas lin [[juĝisto-stelulo]].
 
En 2011 li estis akuzita en la ĉeftribunaloj pro kelkaj el siaj agadoj, kaj suspendita pri siaj funkcioj. Komence de 2012 li estis sinsekve juĝita pro ili, kaj la 9-an de februaro kondamnita kaj elpelita el sia juĝa kariero.
 
== Kariero ==
Baltasar Garzón studis juron en [[Universitato de Sevilo]], finante en 1979.
En 1981, li sukcesis konkurson pri juĝista posteno, komence por [[Valverde del Camino]] ([[Huelva (provinco)|Huelva]]).
Linio 25:
 
Je la 29-a de januaro de 1988, li pasis al la 5-a ĉambro de ''Audiencia Nacional'' (Nacia Ĉeftribunalo), ŝarĝita je tutnaciaj tre gravaj krimoj.
== Kazoj ==
Li laboris en kazoj tre famaj, pro kiuj li baldaŭ iĝis tre konata enlande, kaj poste eĉ eksterlande. Ekzemploj:
* ''[[Operación Nécora]]'' kontraŭ drogkontrabandistoj en [[Galegio]]. La senkulpiga juĝo kaŭzis kritikojn pri lia maniero enketi.
* Kontraŭ [[Augusto Pinochet]] pri [[genocido]] kaj mortigo de hispanoj. Li bazis la akuzon sur la reporto de [[Ĉilia Komitato pri Vero]]. En oktobro de [[1998]], Garzón petis de [[Britio|brita]] registaro malliberigi kaj transmigrigi la [[Ĉilio|ĉilian]] [[diktaturo|diktaturestron]] el [[Londono]] al Hispanio. Post longa decidado, en marto de [[2000]], la brita registaro sendis Pinochet al Ĉilio, deklarante lin tro malsana por procezo. Tiu ĉi kazo estis unu el la ĉefaj realigoj de la teorio pri [[tutmonda jurisdikcio]], kaj igis lin mondokonata.
* Pluraj kontraŭ anoj de [[eŭska naciismo|eŭskanaciisma]] [[terorismo|atencorganizaĵo]] [[ETA]].
* Kontraŭ eŭskaj ĵurnaloj, hispanlingva ''[[Egin]]'' (1998) kaj eŭsklingva ''[[Egunkaria]]'' (2002), kiujn li malpermesis pro supozataj ligoj kun ETA, kaj same kontraŭ politikaj organizaĵoj ''[[KAS]]'', ''[[Ekin]]'' (2000) kaj partio ''[[Batasuna]]''
Linio 42:
En januaro 2003, Garzón malaprobegis la usonan registaron pri la malliberado de suspektitaj anoj de Al-Qaeda en usona fortikejo [[Guantanamo]] (Kubo). Garzón petis transdonon de hispania civitano tie mallibera por prienketi lin.
 
En [[2009]], Garzón malfermis enketon kontraŭ ses altaj membroj de la usona registaro de [[George W. Bush]], pro [[torturo]]. Finfine la enketo ne estis daŭrigata de la sekva juĝisto, interalie sekve al diversaj diplomatiaj premoj.
== Aktivado ==
En [[1993]] li paŭzis kiel juĝisto por parlamentaniĝi en la listo de reganta partio [[PSOE]]. Li estis nomumita ankaŭ estro de Nacia Plano pri [[Drogo]]j kun ampleksa potenco. Tamen li baldaŭ rezignis plendante pri malapogo de superuloj. Liaj postaj esploroj helpis la kondamnon de ministro de PSOE kiel estro de GAL kaj al la balota malvenko de la partio.
 
Linio 53:
 
En [[2003]], li publikletere kritikis la politikon de regestro [[José María Aznar]] helpanta [[Iraka Milito|invadon de Irako]].
== Juĝado al Garzón ==
En oktobro de [[2008]], Garzón akceptis la denuncojn de familianoj de mortintoj fare de la reĝimo de [[Francisco Franco]], por ke la murdoj estu esplorataj kaj la respondeculoj estu persekutitaj. Ĉefaj esploroj temis homoj enterigitaj en komunaj fosaĵoj, kaj ankoraŭ ne identigitaj.
 
Diversaj fortoj en Hispanio oponis tiun enketon, konsiderante ke la [[amnestio]] dekretita mallonge post la morto de la diktatoro jam malebligis ĝin, kaj akuzis la juĝiston je eksterlimiĝo en siaj funkcioj.
 
Samtempe li estis akuzita pro sia decido registri la konversaciojn inter akuzitoj en alia esploro, nome la akuzo pri korupto kontraŭ diversaj politikistoj de la nun reganta [[Popola Partio (Hispanio)|Popola Partio]] (la tiel nomata ''kazo Gürtel''), kaj iliaj advokatoj.
 
Tria akuzo estis la enspezo por kursoj kiujn li organizis en [[Novjorko]] en estado en 2005 kaj 2006, kaj kiujn subvenciis parte la [[banko Santander]].
Linio 64:
La tri akuzoj igis la Hispanan Superan Tribunalon suspendi liajn funkciojn en majo 2011. En januaro oni sinsekve celebris la tri juĝojn kontraŭ li. La unua verdikto, tiu pri la registrado de konversacioj de la kazo Gúrtel, estis anoncita la 9-an de februaro 2012, kaj Garzón estis kondamnita al forpelo de sia juĝista kariero dum 11 jaroj.
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} http://edition.cnn.com/2002/WORLD/europe/04/18/spain.kissinger/index.html
* [http://www.nobelgarzon.org/ Propono por ke Garzón ricevu] [[Nobel-Premio pri Paco]], hispane, angle kaj france.
* [http://www.lahaine.org/garzon.htm Desenmascarar a Garzón]. Hispanlingvaj artikoloj kontraŭ Garzón de eŭsknaciisma-maldekstrisma vidpunkto ([[2001]]).
* [http://www.debolsillo.com/ficha_libro/ficha_libro.asp?Ident=20305 Garzón, el hombre que veía amanecer]. Biografio fare de Pilar Urbano (hispanlingve)