Leopold Einstein: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
'''Leopold EINSTEIN''' [ajnŝtajn] (origine nomita Löb, naskiĝis en [[1834]]; mortis la {{daton|8|septembro|1890}} en [[Nürnberg]]) estis juda religia instruisto, komercisto kaj verkisto. Li estis unu el la unuaj [[pioniro de Esperanto|pioniroj de Esperanto]].
 
Li estis la unua prezidanto de la "[[Nürnberger Weltspracheverein]]" fondita la {{daton|18|februaro|1885}} kiel centro de la [[volapukisma movado]] kaj restis prezidanto ĝis sia rezigno pro malbona sano la {{daton|22|februaro|1888}}. Li mem fariĝis fervora [[volapuko|volapukisto]], kaj propagandis tiun lingvon per ĉirkaŭ 200 [[germana lingvo|germanlingvaj]] artikoloj. Li publikigis en [[1885]] traktaĵon [[germana lingvo|germanlingvan]]: Al la historio de la mondlingvaj provoj de [[Leibniz]] ĝis la nuntempo.
 
Ricevinte okaze en [[1888]] la [[Unua Libro|Unuan Libron]] de Zamenhof, li tuj konvertiĝis al [[Esperanto]] kaj koresponde enketis al Zamenhof pri ties identeco kaj profesio. Li komencis energian laboron por Esperanto malgraŭ la atakoj de siaj iamaj volapukistaj amikoj. Liaj broŝuroj germanlingvaj kreis la fundamenton por la movado en [[Germanio]] ĝuste en la momento, kiam en [[Rusujo]] pro politikaj kaŭzoj ĝi estis preskaŭ sufokiĝanta. Sub lia influo la "[[Nürnberger Weltspracheverein]]" transiris en decembro de 1888 al Esperanto. Einstein verkis la unuan veran lernolibron pri Esperanto. En ĝi li prezentis la interrilatajn pronomojn kaj adverbojn en tabelo, supozeble la unua tia prezento (vidu: [[tabelvortoj]]), sed li ankaŭ enkondukis ŝanĝojn al plurdek radikoj.
 
Post lia morto [[L. L. Zamenhof]] skribis pri li, ke lia nomo devas esti enskribata per oraj literoj en la [[historio de Esperanto]]. Tamen poste, dum la reformperiodo de [[1894]], Zamenhof plendis, ke la movado por reformoj komenciĝis kiam la membroj de la klubo en Nürnberg kun sia prezidanto Einstein "forlasinte Volapükon fariĝis esperantistoj, kondiĉe ke en Esperanto estos faritaj necesaj (laŭ ilia opinio) reformoj".
 
== Verkoj ==
Linio 13:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projekto vizaĝoj}}
{{elEL}} [http://aleph.onb.ac.at/F/?func=find-b&request=leopold+einstein&find_code=WRD&x=7&y=5 Verkoj de kaj pri Leopold Einstein] en la [http://www.onb.ac.at/eo/esperantomuzeo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
 
== Rete legeblaj verkoj ==
{{elEL}} [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm Verkoj de kaj pri Leopold Einstein en la skan-projekto] de la [http://www.onb.ac.at/eo/planlingvoj/index.htm Kolekto por Planlingvoj]
 
{{EdE|E}}
 
{{Vivtempo|1834|1890|Einstein, Leopold}}
 
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Volapukistoj de Germanio|Einstein]]