Adolf Burkhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 20:
'''Adolf BURKHARDT''' (naskiĝis la [[10-an de aprilo]] [[1929]] en [[Asperg]], [[Baden-Württemberg]] kaj mortis la [[2-an de aprilo]] [[2004]] en [[Weilheim an der Teck]], Baden-Württemberg) estis [[germanio|germana]] [[protestantismo|protestanta]] [[pastro]], [[esperantisto]] kaj [[honora membro de UEA]] ([[2003]]).
 
== Familia kaj profesia vojo ==
 
Adolf, filo de poŝt-oficisto, travivis en [[Asperg]] ([[Virtembergo]], [[Germanujo]]) pezan junaĝon pro la [[dua mondmilito]], kiu forprenis de li la patron, kaj pro la postmilita mizero. Post la maturec-ekzameno 1950 en [[Urach]] kaj stud-restado en [[Elmhurst]] College ([[Illinois]], [[Usono]]) li studis teologion, ĉefe en [[Tübingen]]. Paralele li brile trapasis la ekzamenon kiel samtempa interpretisto kaj tradukisto pri la angla lingvo.
Linio 28:
En 1959 li edziĝis kun [[Grete Schmid]], filino de pastoro. Ŝi fariĝis la koro de la familio kaj la animo de lia paroĥa kaj esperantista laboro. Ili havas tri infanojn: Ulrike, Georg kaj Regina.
 
== Agado por Esperanto kaj ekumeno ==
 
[[Esperanto]]n li eklernis en [[1947]] per koresponda kurso, kaj partopreninte en [[39-a UK 1954|UK]] en [[Haarlem]] en [[1954]] li definitive esperantistiĝis. Li estis tre aktiva en [[Germana Esperanto-Asocio|GEA]], precipe pri ties biblioteko: la nuna [[Germana Esperanto-Biblioteko]] en [[Aalen]] estis sub lia direktorado. De [[1961]] ĝis [[1975]] kaj de [[1981]] ĝis [[2000]] prezidanto de [[KELI]] kaj ĝia motoro. En [[1992]] li ricevis la Federacian Meritkrucon ''[[Bundesverdienstkreuz]]'' pro sia [[ekumenismo|ekumena]] laboro per kaj por Esperanto.
 
Li multe tradukis, ĉefe religiajn kantojn. De la originaloj li ĉiam volis konservi la profundecon de la enhavo, for de ĉiu banaleco, laŭeble ĉiujn nuancojn de la teksto, sen fremdaj aldonoj nur pro rimo aŭ ritmo ("kejloj"), kaj nepre la intencon de la poeto. Plej grave por li estis ankaŭ, ke la himnoj estu bone kanteblaj. Lingve perfektema, li ofte poluris fremdajn tradukojn kaj metis severan mezurilon al la propraj.
Linio 38:
Burkhardt de [[1986]] ĝis sia morto estis ano de la [[Internacia Sciencista Kolegio]] de [[AIS]] San-Marino. Dum sia konferenco en 2004 en [[Komárno]] AIS dediĉis sian simpozion pri interreligia dialogo honore al li.
 
== Verkoj ==
 
Temas nur pri elekto. La kompletan bibliografion de lia verkaro, kunmetitan de [[Reinhard Haupenthal]], oni trovas en "Esperante kaj Ekumene" (vidu sube!), p. 341-354.
Linio 50:
En [[2002]] Adolf Burkhardt estis honorigita kune kun [[Bernhard Eichkorn]] kaj [[Albrecht Kronenberger]] pro [[ADORU]] per [[FAME-premio]].
 
== Literaturo ==
 
* Esperante kaj Ekumene, Fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de Adolf Burkhardt, 368 p., [[Edition Iltis]] 2004, ISBN 3-932807-43-X
Linio 59:
* [[Regina Lorösch]]: El la vivo de mia patro Adolf Burkhardt, Prelego en Strasburgo la 25-an de februaro 2005, Villingen-Schwenningen 2005
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.ikue.org/historio/burkhardt.htm En la paĝaro de IKUE] kun ampleksaj biografiaj detaloj<br>
{{elEL}}[http://www.reocities.com/cigneto/thcbio/b/burkhardt_a.html En TTT-Himnaro Cigneta] kun ligoj al multaj kantoj kaj himnoj
{{Bibliotekoj|PeEnEo=14938|NOTES=transcluded_values_from_wikidata|REMARK=testcase|
TIMESTAMP=20131018050411}}
 
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj|Burkhardt, Adolf]]
Linio 70 ⟶ 72:
[[Kategorio:Mortintoj en 2004|Burkhardt, Adolf]]
[[Kategorio:FAME-premiitoj|Burkhardt, Adolf]]
{{Bibliotekoj|PeEnEo=14938|NOTES=transcluded_values_from_wikidata|REMARK=testcase|
TIMESTAMP=20131018050411}}