Sufiismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YiFeiBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q9603)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 13:
La unuaj sufianoj ekzistis laŭ islama tradicio jam de vivotempo de la [[profeto]] en la [[7-a jarcento]]. Ili ofte vivis kiel unuopaj asketoj. La plej fama inter ili estis [[Uwais al-Qarani]] el [[Jemeno]], kiu vivis kiel [[ermito]] en la [[dezerto]]. De li devenus la plej malnova islama sufiordeno ''[[Maktab Tarighat Oveyssi]]''.
 
Tre influa frua sufiano estis la [[asketo]] [[Hasan al-Basri]] ([[642]]–[[728]]). Lia ideo pri spirita vivo estis: malmulte da dormo, neniam plendi pri varmego aŭ malvarmo, ne havu fiksan loĝlokon kaj ĉiam [[fasto|fasti]]. En la urbo [[Basra]] en la nuna [[Irako]] vivis kaj verkis [[Rabia al-Adawiyya]] ([[714]] aŭ [[717]]/[[718]]–[[801]]), unu el la plej gravaj virinaj sufi-sanktuloj. Oni supozas, ke ŝi neniam havis instruiston, kaj oni nomis ŝin "ebria diamantino", kiu vivis kiel aketino: por trinkado kaj ritaj purigoj ŝi uzus rompitan kruĉon, por dormado maton el kano kaj rulŝtonon kiel kapkusenon.
 
En la [[9-a jarcento]] [[Dhu'n-Nun|Dhu'n-Nun al-Misri]] (mortinta en [[859]]) estis unu el la unuaj sufianoj , kiu evoluigis teorion pri "fana" ([[arabe]]: solviĝo) kaj "baga" ([[arabe]]: persisto), kaj instruon pri neniigo aŭ dissolvo de la egoo ([[nafs]]). Kromo li envortigis teorion pri ''marifa''. Per siaj [[poezio|poemaj]] preĝoj li enkodukis novan stilon en la severan asketan piecon de la tiamaj sufianoj.
Linio 19:
Al [[Bayazid Bistami]] ([[803]]-[[875]]), el Bistam en la nuna [[Irano]], amo estis la plej grava por atingi unuiĝon kun Dio. Krom tio li uzis severajn memvipadon kaj malhavon por atingi absolutan unuiĝon kun la kreinto. Tamen li ankaŭ konsciis, ke paradokse, li eble devus forlasi ĉiujn siajn strebojn, ĉar li diris, ke nur kun la helpo de Dio li atingus Dion. Li konsilis al siaj disĉiploj konfidi siajn aferojn inter la manojn de Dio kaj kuraĝigis ili akcepti la puran instruon de la unueco de Dio. Tiu instruo konsistis el kvin eroj: respekti la devigojn de la korano kaj la sunna, ĉiam diri la veron, teni la koron libere de malamo kaj rifuzi malpermesitan nutraĵon kaj novigojn.
 
Pli sobran vojon de sufismo reprezentis [[Dschunaid]] (mortinta en [[910]]) el [[Bagdado]], kiu tiuepoke estis la spirita kaj religia ''centro de la mondo''. Pro sia instruado li multe influis postajn sufianojn, substrekis amon, la unuiĝo kaj la transdono de la individua volo al la volo de Dio. Jam tiam islamaj ortodoksuloj pli kaj pli malfidis la agadon de la sufianoj. Tial Dschunaid rifuzis disĉiplon, [[Mansur al-Halladsch]] ([[858]]–[[922]]), kiu estis perso, sed publike parolis pri la sekretoj de la sufia vojo.
 
Grava reprezentanto de sufiismo estis [[al-Ghazali]] (mortinta en [[1111)]], ankaŭ li perso, kiu estis unu el la unuaj, kiu ordigis siajn ideojn al mistika sistemo. La eksa leĝfakulo agnoskis unu tagon, ke li povos trovi Dion nur tra vivmaniero disiĝanta de la mondo. Tial li forlasis sian profesorecon ĉe la universitato de Bagdado kaj vivis dum multaj jaroj kiel marŝanta derviŝo. Li lasis al la mondo multajn religiajn kaj spiritajn verkojn, kaj eĉ sukcesis dumtempe alproksimigi ortodoksion kaj sufiismon.
 
Grava sufio estis ŝejko Adi (Şexadi, plennome Adî Ibn-Musafîr, verŝajne [[1075]]-[[1162]]), kiu disvastiĝis sufiismon trans la limojn de islamo. Verŝajne por eskapi konservemajn malamikojn li fuĝis ĝis la iraka-kurdaj montoj kaj establiĝis en [[Lalisch]], malnova suntemplo, kiu ofte ŝanĝis inter jezidoj, kristanoj kaj islamanoj. Tie li sciis pri la jezida kredo kaj aldonis siajn sufiajn erojn. Tiel oni agnoskas lin hodiaŭ reformisto de jezidismo kaj kvankam li fakte estis islamano estas adorata kiel sanktulo de jezidoj. Lalish, la loko, kie laŭ jezida kredo la tero malmoliĝis estas nuntempe jezida sanktejo kaj tombejo de Şexadi. Ĉar ne ekzistas skribaj dokumentoj de jezidismo antaŭ la epoko de Şexadi, konatas nuntempe nur ke jedizismo enhavas multajn mistikajn elementojn.
 
Same grava kiel al-Ghazali estis [[Ibn Arabi]] ([[1165]]-[[1240]]), kiu naskiĝis ĉirkaŭ duonjarcenton post la morto de al-Ghazalis en la [[hispanujo|hispana]] urbo [[Murcia]]. Ibn Arabi estas aŭtoro de ĉirkaŭ 500 gravaj sufiaj verkoj. Oni diras, ke li ne havis spiritan instruiston, sed iniciis lin kaŝita majstro [[Khidr]] rekte al mistikan islamon. Ibn Arabi estas nomata "ŝejko al-akbar" (la plej granda ŝejko), kvankam siaj ideoj pri „wahdat al-wudschud“, la unueco de la estado, estis parto de la sufia metafiziko jam antaŭ lia tempo. Sed li unua vortigis tiujn ideojn skribe kaj tial ili transdoniĝis al la postaj sufianoj kaj konserviĝis. Laŭ tio Dio kreis la mondon kiel unuopa unuo, por ke ĝi agnosku kaj adoru la plej altan kreinton. En sia verko "Fusus Al-Hikam" Ibn Arabi desegnas metafizikan genealogion, en kiu la 28 en la korano nomatajn profetojn helpas veki la mistikan konsciencon de la homoj. Tian ideon reprenis en la 19-a kaj [[20-a jarcento]] okcidentaj esoterikaj aŭtoroj kiel [[Helena Petrovna Blavatsky]] kaj [[Rudolf Steiner]]. Laŭ tio la plej gravaj religiaj estuloj de la homaro estas ankaŭ lumaj estuloj, kiuj formas la konsciencon de la homoj.
 
[[Dosiero:Attaar0.jpg|eta|La [[maŭzoleo]] de Fariduddin Attar en Nischapur, [[Irano]].]]
La poeziaj verkoj de [[Fariduddin Attar]] ([[1136]]-[[1220]]) ne estas tre konataj en okcidento, sed ĝi influis dum jarcentoj iujn mistikistojn kaj orient- kaj okcidentdevenaj. Krome oni agnoskas lin unu el la plej gravaj figuroj de sufiismo. Li per nova lumo lumigas sufiismon, priskribante la vojon per la arto de rakontisto.
 
Unu el la plej famaj el liaj 114 verkoj estas la ''Mantiq ut-tair'' (La birdodiskutoj). Tiu eposo raportas pri tridek birdoj, kiu entreprenis vojaĝon tra sep valoj al la birdoreĝo, la ''[[simurgh]]''. Fine la birdoj rekonas en la reĝo sian propran identecon. Attar uzas ĉi tie vortludon, ĉar la nomo de la birdoreĝo, ''simurgh'', signifas mitan estulon, verŝajne [[fenikso]]n. Sed se oni skribas la nomon ''si murgh'', tiam ĝi signifas "tridek birdojn".<ref>[[Annemarie Schimmel]]: ''Gärten der Erkenntnis'' (München 1982), p. 119.</ref>
 
Nuntempe la plej multaj historiistoj opinias, ke la unua sufia ordena komunumo (''[[tariqa]]'') fondiĝis en la [[12-a jarcento]] fare de [[Abd al-Qadir al-Dschilani]] ([[1088]] aŭ [[1077]]–[[1166]]), kaj tial portis la nomon [[Qadiri]]-tariqa. Iom poste estiĝis la [[Yesevi]]- kaj [[Rifai]]-tariqa. Poste estiĝis aliaj tariqa-j, el kiuj multaj ekzistas ankoraŭ nuntempe. La centroj kaj kunvenejoj de la ordenoj nomiĝas [[Khanqah]] (خانگاه, ''chānegāh'' kaj خانقاه, ''chāneghāh''), [[Dergah]] (perse: درگاه, ''dargāh'', pordosojlo, palaco; [[osmane]]: ''dergâh'' aŭ derviŝa monaĥejo), [[Tekke]] (osmane: تكيه, ota, ''tekke, tekye'') aŭ [[Zawiya]] (arabe: زاوية, ''zāwiya'' plurale زوايا, ''zawāyā''). Foje oni parolas pri [[monaĥejo]] aŭ [[abatejo]], sed ne eblas kompari ''Tekke'' al la kristana ideo de monahejo.
Linio 46:
La termino ''[[derviŝo]]'' devenas de la [[persa]] ''dar'' (pordo, pordego), simbolo, ke la almozulo iras de pordo al pordo. En la sufia simbolaro, tio signifas ankaŭ la pordon inter la konsciiĝo de la ĉi-flanka tera materia kaj la aliflanka dia mondoj.
 
La litera traduko de la persa vorto derviŝo (درويش ''darwīsch'') estas "almozulo".
Tion oni ne konsideru devige litere, tio estas, ke ĉiu sufiisto estas almozulo, sed ke temas pri simbolo, ke tiu, kiu estas sur la vojo de sufiismo, konsciiĝas pri sia propra "malriĉeco rilate al la riĉeco de Dio".
 
Linio 59:
Sufianoj konsideras tiujn staciojn ankaŭ pordojn sur la vojo al Dio, kiu troviĝas ne unu apud la alia, sed unu post la alia, aŭ eĉ pli bone unu en la alia. Do necesas transiri unu pordon antaŭ ol klopodi atingi la sekvan.
 
[[Ibn Arabi]] priskribis la kvar staciojn jene<ref>[[Robert Frager]]: ''Heart, Self, & Soul - The Sufi Psychology of Growth, Balance, and Harmony'' ([[1999]]), p. 11.</ref>:
Je la nivelo de ŝario ekzistas ''via kaj la mia''. Tio signifas, ke la religia leĝo regulas individuajn rajtojn kaj etikajn rilatojn inter homoj. Je la nivelo de ''Tariqa'' ''mia estas via kaj via estas mia'', ĉar de derviŝoj oni atendas, ke ili traktas unu la alian kiel gefratoj, dividante kune amon, ĝojon kaj posedaĵojn. Je la nivelo de vero (''Haqiqa'') ekzistas ''nek mia nek via''. Progresintaj sufianoj konsciiĝas, ke ĉio venas de Dio, kaj ili estas nur administrantoj kaj fakte nenion posedas. Tiu, kiu konsciiĝis pri la vero, ne plu interesiĝas pri posedaĵoj kaj eksteraĵoj kiel famo kaj socia tavolo. Je la nivelo de konsciiĝo (''Marifa'') ekzistas ''nenia mi kaj nenia vi''. La unuopulo konsciiĝas, ke nenio kaj neniu estas disigita de Dio. Tio estas la plej alta celo de sufiismo.
 
Linio 85:
[[Dosiero:Whirling Dervishes.jpg|eta|Mevlevi-derviŝoj dum ceremonio Sema en [[Istanbulo]], [[Turkujo]]]]
[[Dosiero:Sudan sufis.jpg|eta|Dhikr en [[Omdurman]], [[Sudano]]. Koreografita dancprezentado por publiko, kiu okazas ĉiun vendredon ĉe la tombomonumentode Hamed al-Nil, kiu estis ŝejko de la Kadirija en la [[19-a jarcento]].]]
Per regula ĉiutaga [[meditado]] (''[[dhikr]]''), kio signfias "memori", do "memori pri Dio" aŭ ''dhikrullah'') sufianoj provas alproksimiĝi al Dio aŭ unuiĝi al Dio jam dum la surtera vivo. Tion lastan rigardas kritike ortodksaj islamanoj, aŭ eĉ kondamnis ĝin kiel [[blasfemo|blasfemado]].
Tiel [[Mansur al-Halladsch]], kiu opiniis sin unuiĝinta al Dio kaj tial diris: ''Ana al-Haqq'' ("Mi estas la vero." aŭ "Mi estas Dio.") estis kondamnita de ortodoksuloj kiel hereduloj kaj publike ekzekutita.
 
Kiam sufianoj aproksimiĝas tian staton, ili ofte eniras [[tranco]]n, kio estas nur kromefiko kaj tute ne, kiel oni foje supozas, la celo de ''dhikr''.
Iuj malmultaj sufikomunumoj ekzekutas dum tranco vundigajn agadojn, kiel ekzemple la traboro de vangoj ĉe la derviŝoj [[Rifai]] por montri la plenan konfidon al Dio. Alia ekzemplo de tranco ĉe sufianoj estas la tiel nomataj ''turniĝemaj derviŝoj'' de [[Mevlevi]]-''tariqa'' el [[Konya]] en la nuna [[Turkujo]], kiuj dum ''dhikr'' turniĝas laŭ la propra akso, kaj tiel entranciĝas.
 
Sufiismo ofertas do al la serĉanto per meditado eblon trovi aŭ remalkovri en si mem la dian econ. Sufianoj kredas, ke Dio enmetis en ĉiun homon dian flameron, kiu estas kaŝita plej profunde en la koro. Samtempe tiu flamero estas vualita de amo al ĉio, kio ne estas dio, same kiel de atento pri banalaĵoj de la materia mondo, senatento kaj forgesemo. Laŭ la profeto Mohameto, Dio diris al la homoj :''"Ekzistas sepdek mil vualoj inter vi kaj mi, sed nenian inter mi kaj vi."''
Linio 102:
== Bildaro ==
<center><gallery>
Dosiero:Data durbar (9).JPG|<center>[[Maŭzoleo]] de la sufia gvidinto ''Datumoj Ganĝ Baĥŝ'' en [[Pakistano]]
Dosiero:ShahRukne Alam 2.jpg|<center>[[Maŭzoleo]] de Ŝaho Rukn-e-Alam'' en ''Multan'', [[Pakistano]]
</gallery></center>
Linio 127:
* [[al-Sulami]]: ''Der Sufi-Weg zur Vollkommenheit''; esotera-Taschenbücherei; Freiburg im Breisgau: Bauer, 1985; ISBN 3-7626-0623-4
 
;Germane
* Andre Ahmed Al Habib: ''Sufismus. Das mystische Herz des Islam. Eine Einführung;; Freiburg im Breisgau: Hans-Jürgen Maurer, 2005
* [[Annemarie Schimmel]]: ''Mystische Dimensionen des Islam. Die Geschichte des Sufismus''; Frankfurt/Main, Leipzig: Insel, 1995 (1985<sup>1</sup>); ISBN 34583341573-458-33415-7
* Annemarie Schimmel: ''Sufismus. Eine Einführung in die islamische Mystik''; München: C.H. Beck, 2000; ISBN 34064602833-406-46028-3
* [[Frithjof Schuon]]: ''Den Islam verstehen. Eine Einführung in die innere Lehre und die mystische Erfahrung einer Weltreligion''; Bern, München, Wien: Barth, 2002; ISBN 3-502-61096-7
* [[Richard Gramlich]]: ''Islamische Mystik. Sufistische Texte aus zehn Jahrhunderten''; Stuttgart, Berlin, Köln: Kohlhammer, 1992; ISBN 3-17-011772-6
Linio 142:
* Yaşar Nuri Öztürk: ''The Eye of the Heart. An Introduction to Sufism and the Tariqats of Anatolia and the Balkans''
* James Fadiman, Robert Frager: ''Essential Sufism''
* Khwaja Shamsuddin Azeemi: ''Muraqaba: Art and Science of Sufi Meditation''; Houston, 2005; ISBN 09758875480-9758875-4-8
 
;France
Linio 156:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Wiktionary|Sufismus}}
{{elEL}} [http://www.ias.org/featured.html Universala kongreso de sufiismo okazis en [[Edinburgo]] en septembro [[2006]]]
{{elEL}} [http://www2.bsz-bw.de/bibscout/B/BE/BE4000-BE9250/BE8600-BE8690/BE.8640 Elektitaj titoloj] de ''Südwestdeutschen Bibliotheksverbund'' (germane)
{{elEL}} Alan Godlas: [http://www.uga.edu/islam/Sufism.html ''Sufism’s Many Paths''] – Ligilkolekto (angle)
{{elEL}} Yahya M. Michot: [http://www.hartsem.edu/academic/courses/summer2009/Sufi%20Syllabus.pdf Islamic Spirituality]
{{elEL}} Seyyed Hossein Nasr: Artikolo ''[http://www.muslimphilosophy.com/ip/rep/H004.htm Mystical philosophy in Islam]'', en: Routledge Encyclopedia of Philosophy
{{elEL}} M. Vaziri: [http://www.uibk.ac.at/philosophie/aktuelles/bibliographie_ss09.docx Eletktitaj titoloj] ([[Microsoft Word]]-dokumento)
 
{{havenda artikolo|Sufiismo}}