Olav Reiersøl: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3379177)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Olav REIERSØL''' (naskiĝis la {{daton|28|junio|1908}} en [[Krødsherad]] ([[Norvegio]]), mortis la {{daton|14|februaro|2001}}), estis [[Norvegio|norvega]] profesoro pri stokastiko, [[esperantisto]] kaj [[Esperanto-vortaristo]] kaj -gramatikisto.
{{TOCdekstre}}
== Profesia vivo ==
Post diplomitiĝo en [[1935]] Reiersøl laboris de 1936 ĝis 1938 kiel asistanto de [[Ragnar Frisch]], la unua [[Premio Nobel|Nobel-premiito]] pri [[ekonomiko]] ([[1969]]). Ekde [[1950]] li estis docento pri [[matematiko]] kaj de [[1958]] profesoro pri [[stokastiko]] ĉe la Universitato de [[Oslo]]. Li membris en la Norvega Akademio de Sciencoj kaj Akademio Internacia de la Sciencoj ([[AIS]]).
 
== Esperanta agado ==
Ekinteresita jam knabaĝe pri Esperanto, Reiersøl lernis ĝin per [[Cseh-kurso]] kaj membriĝis en Klubo Esperantista en [[Oslo]] en [[1932]]. Pro partopreno en la kontraŭ-germana rezisto, en [[1943]] li devis fuĝi al [[Svedio]], kie li spertis viglan Esperanto-komunikadon inter diverslandaj rifuĝintoj.
 
Post sia unua partopreno en la [[35-a UK 1950]] en [[Parizo]], li nature aniĝis en la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la [[37-a UK 1952]] en [[Oslo]]. En [[1968]] kun [[Carl Støp-Bowitz]] li iniciatis la fondon de Studenta Esperanto-Societo kaj samtempe instruis Esperanton en la universitato.
 
== Scienca agado en Esperanto ==
=== Matematika terminologio ===
Lia scienca agado en Esperanto etendiĝis preter lia fako ankaŭ al lingvaj temoj: li ellaboris [[Fakverko:Matematiko|''Plurlingva matematika terminaro'']] ([[1963]]), kontribuis pri matematiko al [[Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto]] (1970) kaj fine verkis ''[[Matematika terminaro (Reiersøl 1987)|Matematika kaj stokastika terminaro Esperanta]]'' ([[1987]], [[1994]]).
 
=== Unu el la gvidaj "tempistoj" ===
Liaj studoj "Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto" ([[1980]]), "Kritika analizo de la Akademiaj proponoj kaj decidoj pri la uzo de verbaj formoj" (1985) kaj "Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto" ([[1990]]) ĝis hodiaŭ estas la plej profundaj prezentoj de la t.n. "-ata/-ita"-demando, t.e. pri la ĝusta interpreto de la pasivaj participoj en Esperanto, el "tempista" vidpunkto. Kvankam la [[Akademio de Esperanto]] sub la direktoreco de [[Gaston Waringhien]] decidis favore al la kontraŭa opinio, la t.n. "aspektismo", kaj kvankam Reiersøl estis akre kritikata ekzemple de [[Michel Duc Goninaz]], la studoj de Reiersøl daŭre restas legindaj kaj nenion perdis de sia argumenta aktualeco.
 
=== Sciencaj organizoj ===
Reiersøl kunfondis Internacian Asocion de Esperantistaj Matematikistoj (IAdEM, [[1974]]), lekciis ĉe Someraj Universitataj Kursoj ([[1976]], [[Lieĝo (urbo)|Lieĝo]]) kaj de [[1985]] ĝis sia morto estis plenrajta membro de [[AIS]] San-Marino.
 
== Verkoj (elekto) ==
* 1963: Kelkaj konsideroj pri matematikaj terminoj en Esperanto; Oslo, Norvegio
* 1973: Konsideroj pri matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto; Oslo, Norvegio
* 1976: Probablokalkulo. Elementa enkonduko. SUK-kursoteksto - KT 21; Liege, Belgio
* 1980: Kriterioj por lingvotaksado en interlingvistiko. p. 216-227 en Miscellanea Interlinguistica, Budapest
* 1982: Matematikaj kaj statistikaj terminoj en Esperanto. Suplemento al [[Plena Ilustrita Vortaro]]. Statistical Memoirs, n-ro 1, 1982. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio. Republikigita en [[Akademiaj Studoj]] 1983 (red. [[Rüdiger Eichholz]]). [[Esperanto Press]], Bailieboro, Kanado
* 1984: Diferencialaj ekvacioj de samplaraj distribuoj. Statistical Research Report, no. 6, 1984. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
* 1985: Principoj por elekto de matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto. Statistical Memoirs, n-ro 2, 1985. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
* 1987: [[Matematika terminaro (Reiersøl 1987)|Matematikaj kaj stokastikaj terminaro Esperanta]]. Statistical Memoirs, n-ro 1, 1987. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
** 1994: reviziita kaj pliampleksigita dua eldono. Statistical Memoirs, n-ro 2, 1994. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio; ISBN 82-553-0894-6, havebla ĉe [[UEA]]
 
== Literaturo ==
* '''2001''': Detala [[nekrologo]] en la revuo [[esperanto (gazeto)|esperanto]] 4/2001 (1135).
* '''1981''': [[Christian Darbellay|Darbellay, Christian]]. Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko. Neuss: Darbellay 1981, p. 178 (kun foto)
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=olav+reiersöl&vid=ONB&fn=search Libroj] de kaj pri Olav Reiersøl en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo]]
{{elEL}} [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Olav Reiersøl en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "reiers" en ĉiuj kampoj)
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Reiersol, Olav}}
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1908]]
[[Kategorio:Mortintoj en 2001]]