Walter Żelazny: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Walter ŻELAZNY''' (naskiĝis en [[1950]] en [[Rzeszów]]) estas [[pola esperantisto]], pola-franca [[sociologo]], kulturantropologo kaj etnologo, okupiĝanta ankaŭ pri etnopolitiko, etneco, socilingvistiko. Signifa intelektulo de la Esperanto-movado. Li loĝas en [[Metz]] (Francio) kaj en Pollando.
 
Li magistriĝis pri lingvistiko en la universitato Nancy II, faris la francan Diplôme d’étude approfondies pri socia geografio en la universitato de Metz, doktoriĝis pri sociologio de la nacio kaj kultura antropologio en la Silezia Universitato en Katowice kaj habiltaciiĝis pri sociologio de la etneco kaj sociologio de la politiko en la universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. En la jaroj 2006-7 li estis rektoro de la Supera Altlernejo de Sociaj kaj Ekonomiaj Sciencoj en [[Tyczyn]]. De 2006 li estas profesoro de la AGH (Universitato de Sciencoj kaj Teknologioj) en Krakovo, en la departemento de la sociaj sciencoj - unu el la dek plej bonaj kaj prestiĝaj altlernejoj de Pollando inter 450). Date de la verkado de tiu ĉi artikolo, li laboras kiel profesoro en la Instituto de Sociologio de la universitato de Rzeszów (Resovio) kaj en la Universitato pri Informteknologioj kaj Manaĝado en la sama urbo. Li publikigis ĉirkaŭ 70 sciencajn kontribuaĵojn en diversaj fakaj sociologiaj kaj antropologiaj revuoj en la pola kaj franca lingvoj, en Esperanto li publikigis ĉirkaŭ 100 artikolojn. Li estas aŭtoro de pluraj universitataj libroj, en kiuj li ankaŭ pritraktas soci-interlingvistikajn kaj esperantologiajn demandojn.
 
Esperantisto de 1968. Iama [[estraro de TEJO|estrarano de TEJO]], vicprezidanto de [[Pola Studenta Esperanto-Komitato]] (PSEK), prezidinto de [[Kultura Centro Esperantista]] en La Chaux-de-Fonds. En la jaroj 2001-6 li estis la unua Konsulo de la [[Esperanta Civito]]. Redaktoro aŭ kunlaboranto de [[Literatura Foiro]], [[Heroldo de Esperanto]], La [[Ondo de Esperanto]] kaj aliaj esperantlingvaj revuoj.
 
== Verkoj (elekto) ==
=== Artikoloj en Esperanto ===
* ''La lingvoplanado favore al la Internacia Lingvo bezonas novan leksikon de la sociaj kaj politikaj sciencoj''. En: Lingva planado kaj leksikologio, Chapecó 2001.
* ''Cent jaroj de la socia penso en ligo kun Esperanto''. En: Memorlibro pri la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco 'Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo', 1989.
* ''Metodologiaj demandoj de la Esperanto-kulturo'' (sondokumento de IEK Metz de 1988).
* ''Surmarĝene de la Esperanto-kulturo''. En: Interkultura kompreniĝo kaj internacia kulturo, Rotterdam 1986.
* ''Tezoj pri la esploraj postuloj, pri la Zamenhofa verko kaj vivo kaj ties influo en la Esperanto-movadon''. En: Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo, Varsovio 1985.
* ''Doktrino de Zamenhof. Ĉirkaŭe de la penso de Zamenhof kaj ties percepto''. En: Kraśko/Leyk/Żelazny: Zamenhof, movado, doktrino, Varsovio 1983.
 
=== Libroj en la pola lingvo ===
* ''Nierozwiązywalne równania etniczne'' (Nesolveblaj etnaj ekvacioj), eldonis: Wydawnictwo Pobitno Oficyna, Rzeszów 2008, 176 p. (kun ĉapitro: Ludwik Zamenhof, Kosmopolita swojego narodu).
* ''Etniczność – Ład – Konflikt – Sprawiedliwość'' (Etneco, ordo, konflikto, justeco), eldonis: Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 2004, 264 p., dua eldono 2006.
* ''Francja wobec mniejszości narodowych. Etnopolityka. Etnosocjologia'' (Francio vid-al-vide de la naciaj minoritatoj), eldonis: WSSG, Tyczyn 2000, p. 340.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://soc.uwb.edu.pl/instytut/katedry-zaklady/37-ix-zaklad-antropologii-kulturowej.html Laborposteno de Walter Żelazny]
 
{{elEL}} [http://ttt.esperanto.org/Ondo/H-wz88.htm Intervjuo kun Walter Żelazny]
{{elEL}} [http://ttt.esperanto.org/Ondo/H-wz.htm Eseo de Walter Żelazny] : Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj
{{elEL}} [http://www.helsinki.fi/~jslindst/raumo-wz.html Zelazny pri Raŭmo]
{{elEL}} [http://www.helsinki.fi/~jslindst/raumo-20.html Dudek jarojn post Raŭmo]
{{elEL}} [http://www.planlingvoj.ch/files2/Zelazny_Publikacje_do2008.pdf Bibliografio de kontribuoj de Walter Żelazny]
 
{{elEL}} [http://nauka-polska.pl/dhtml/raporty/ludzieNauki?rtype=opis&lang=pl&objectId=81573 Paĝo pri Walter Żelazny ĉe nauka-polska.pl]
 
{{elEL}} [http://aleph18.onb.ac.at/F/6S477V6H4UIYGKEVVMEEMG82E9J45I5YQJYEKJYERGGVYR8652-37540?func=find-b&find_code=WRD&adjacent=N&request=Walter+%C5%BBelazny&x=17&y=6 Verkoj de Walter Żelazny] en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Żelazny, Walter}}
 
[[Kategorio:Polaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1950]]