Internacia Televido: Malsamoj inter versioj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
e (Roboto: Forigo de 7 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1666272))
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
[[Dosiero:Logoitv.png|200px|eta|ITV]]
'''Internacia Televido''' (aŭ ITV) estis [[interreto|interreta]] [[televidkanalo]] en [[Esperanto]]. La projekto estis iniciata en [[2003]] de [[Ĝangalo E-Portalo]]. En februaro kaj marto 2004 [[Flavio Rebelo]], ĉefredaktoro de la retportalo [[Ĝangalo (retportalo)|Ĝangalo]], prelegvojaĝis en Eŭropo por promocii la projekton inter la eŭropaj esperantistoj. La kanalo celis montri diversajn [[programo]]jn esperantlingvajn kiel [[kino|kinofilmojn]]filmojn, [[dokumentario]]jn kaj Esperanto-[[kurso]]jn.
 
Oni ne sukcesis kolekti la planitan startan kapitalon (35.000 eŭrojn), sed nur 23.000 eŭrojn. Tamen la iniciatintoj ne nuligis la tutan projekton, sed ekfunkciigis ĝin kun ŝanĝita, iom simpligita formo.
Ĉe la centro de la propono lanĉi ĉi tiun 'minimumecan' televidkanalon staris la esperantistoj. Tial ke oni ne havos la tutan kapitalon, kiun ni antaŭvidis, oni planis limigi la dungadon de profesiuloj por labori ĉe la televidkanalo al nuraj tri laboristoj - unu ĵurnalisto, unu staĝanto, unu fakulo pri videa postmuntado.
 
Anstataŭ havi sian propran studieton, estis planate ke la eta teamo de Internacia Televido luu studiojn malmultekostajn en la urbo [[San-Paŭlo]] (sidejo de la televidkanalo kaj de Ĝangalo). Ĉi tio certe ŝparus multe da mono, ĉar oni ne estus tial devigataj dungi teknikiston pri elsendfluo.
 
ITV lanĉis novan monvarbadon por akiri la necesan monsumon ĝis fino de [[aŭgusto de 2005]]. La unua dissendo okazis la 5-an de novembro 2005.
 
== La fino ==
En [[aprilo de 2006]] – pro manko de monapogantoj kaj elĉerpiĝo de la kolektita mono – la ITV ĉesigis la elsendfluon. La estraro diris en la retpaĝo: "Internacia Televido estas dumtempe fermita pro manko de kapitalo."
 
Tiam je iniciato de [[Marcos Cramer]] okazis promeso en la promesoujo [[PledgeBank]], en kiu 52 homoj promesis ĉiumonate donaci dek eŭrojn al ITV<ref>[http://www.pledgebank.com/ITVsubteno Promespaĝo sur ''pledgebank.com'']</ref>. Poste la elsendfluo denove funkciis dum kelkaj monatoj, sed en aŭgusto 2006 ITV finfine ĉesis la elsendadon, kaj ne plu informis la publikon pri la kialoj.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://nunonia.com/notico/23/02/2012/flavio-rebelo/ Flavio Rebelo] multaj detaloj pri kio okazis al ITV
{{elEL}} [http://esperanto.toulouse.free.fr/wakka.php?wiki=PrelegoDeFlavioEnTuluzo Raportoj pri prelego en Tuluzo] kaj aliaj dokumentoj
{{elEL}} [http://www.liberafolio.org/2006/itvretpaneo Libera Folio pri paneo de ITV]
{{elEL}} [http://esperanto-tv.com/ Esperanto-TV.com]
 
{{Esperanto-televido}}
112 941

redaktoj