Julia C. Isbrücker: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eksteraj ligiloj: {{ANB|FAMILIA_NOMO=Isbrücker|ANTAŬNOMO=Julia C.|URL_NAME=Libroj de kaj pri Julia Isbrücker}}
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 16:
}}
 
'''Julia C. ISBRÜCKER''' (isbrüker) (naskiĝis la [[22-a de septembro|22-an de septembro]] [[1887]] en [[Rotterdam]] kiel Julia C. Dirksen, mortis la [[14-a de januaro|14-an de januaro]] [[1971]] kiel Julia Isbrucker) estis nederlanda esperantistino, Honora Membro de [[UEA]], membro de [[ICK]] kaj de la ekzamena komitato, prezidanto de la grupo en [[Hago]] kaj edzino de la vicprezidanto de UEA [[J. R. G. Isbrücker|Johannes Rijk Gerardus Isbrücker]]. Post la dua mondmilito la geedzoj skribis sian nomon sen tremaoj (do ''Isbrucker'', la prononco restis la sama).
 
== Esperanta agado ==
=== Antaŭ la dua mondmilito ===
Isbrücker estis Esperantistino de [[1909]], baldaŭ poste ŝi verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis ŝia iniciato inviti la [[12-a UK|12-an Universalan Kongreson]] en [[1920]] al Hago, en tempo, kiam post la [[unua mondmilito]] estis malfacile trovi taŭgan urbon por aranĝi la Universalan Kongreson.
 
Ŝi organizis la internacian Interreligian Konferencon en Hago [[1928]], fondis kun [[Cseh|Andreo Cseh]] la Internacian Cseh-instituton en 1930 (poste [[Internacia Esperanto-Instituto]]). En ĝia kadro ŝi organizis sennombrajn kursojn, seminariojn, prelegvesperojn, vojaĝojn ktp.
Linio 28:
Intertempe ŝi estis ankaŭ membro de ekzamena komitato, membro de Internacia Centra Komitato ([[ICK]]), prezidanto de la floranta haga Esperanto-klubo "Fine ĝi venkos", ŝi gvidis kursojn kaj faris prelegojn en diversaj neesperantistaj medioj. En [[1939]] ŝi fariĝis sekretariino de ĵus fondita [[Nederlanda Komitato por praktika aplikado de Esperanto]], kies membroj estis i.a. la urbestro de Hago kaj direktoroj de banko, turistoficejo, P.T.T., [[Philipps]] kaj [[KLM]].
 
=== Post la dua mondmilito ===
Post la milito, kiam la domo en Arnhem estis detruita, ŝi dediĉis sin al nova afero. Kun Andreo Cseh ŝi fondis la unuiĝon [[Universala Ligo]], mondfederistan organizaĵon surbaze de la verko de [[Clarence K. Streit]]. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. De tiam ŝi reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj, ĉiam akcentante, ke supernacia [[federacio]] bezonas neŭtralan supernacian lingvon. Per sia inteligenta kaj takta argumentado ŝi kreis en larĝaj medioj favoran sintenon rilate Esperanton.
 
Intertempe ŝi multe verkis kaj tradukis, antaŭ ĉio por la gazeto ''[[La Praktiko]]'', en kiu ŝi kunlaboris ekde la fondo en 1932 kaj kiu fariĝis la oficiala organo de Universala Ligo. Ŝi ankaŭ tradukis en Esperanton, interalie la verkon de [[Rico Bulthuis]] ''[[La alia pasinteco]]'' kaj la verkon de [[Martin Kojc]], ''[[La lernolibro de la vivo]]''. Kuntradukantino de [[Akbar]].
 
== Verkoj ==
* Raporto pri la Konstituanta Kunveno de la Popoloj (1951)
* Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1931)
* Wereldvrede en Esperanto (En: Jubileumboek 1926-1931)
* Esperanto-examenopgaven (1922)
* Esperanto-examenopgaven voor diploma A en B met vertalingen (1934)
* Vertaalde Esperanto-examenopgaven (1923)
 
== Tradukoj ==
* Bulthuis, Rico: '''La alia pasinteco''' (1952)
* Chaudhuri, Bhabes Chandra: '''Nova studo pri la filozofioj de [[Rabindranath Tagore]] kaj Walt Whitman''' (1961)
* Kojc, Martin: '''La lernolibro de la vivo'''
* Limburg Brouwer, P. A. S. van: '''[[Akbar]]''' (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans., 1923)
* [[Edmond Privat|Privat, Edmond]]: '''Tragiek en triomf van Zamenhof, auteur van de wereldhulptaal Esperanto''' (1947)
* Ramaker, Theo: '''Sankta Nikolao en Nederlando'''
 
== Literaturo ==
* '''1971''': Nekrologo de [[Marianne H. Vermaas]] en ''[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]'', marto 1971 (784).
* '''1935''': N. i. [Andreo Cseh] Julia Isbrücker. En: Praktiko 1935/1 (37), p. 1 (kun foto). Repr. en Gacond, Claude (1983). Pri la Cseh-kursoj antaŭ 50 jaroj. En: KCE 151, aŭg.-nov.1983, p. 2-4.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} {{ANB|FAMILIA_NOMO=Isbrücker|ANTAŬNOMO=Julia C.|URL_NAME=Libroj de kaj pri Julia Isbrücker}}
{{elEL}} [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Julia Isbrücker en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
 
{{EdE|I}}
Linio 63:
TIMESTAMP=20131017230911}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Isbrucker, Julia C.}}
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1887]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1971]]