-um-: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
La [[postafikso]] '''-um-''' montras vorton kiu rilatas al la ĉefvorto. -um- mem ne havas difinitan signifon, do la rilato povas esti diversspeca. Tial oni devas lerni ĉiun vorton kun -um- aparte. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de um-vortoj kun similaj signifoj:
 
* Vestaĵparto ĉe iu korpoparto, ekz-e
** pland-um-o = la plata malsupro de ŝuo, kiu tuŝas la plandon
** kol-um-o = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon
* Agi per io, ekz-e
** foli-um-i = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj dise iom legi
** brak-um-i = ĉirkaŭi per la brakoj
** palpebr-um-i = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
* Ekzekuti iumaniere, ekz-e
** pend-um-i = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi
** kruc-um-i = najli aŭ ligi al kruco por mortigi
** ŝton-um-i = mortigi per ŝton-ĵetado
* Provizi per io, ekz-e
** aer-um-i = enlasi eksteran aeron por freŝigi
** akv-um-i = malsekigi per surverŝo aŭ trafluigo de akvo
* Nombrosistemo, ekz-e
** du-um-a nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo
** dek-um-a nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo
Linio 22:
Kelkaj um-vortoj tamen ne apartenas al iu ajn grupo:
* plen-um-i = fari plene
* cerb-um-i = penege streĉi sian penson pri io
* malvarm-um-o = malsano kun tusado, nazkataro k.t.p. (laŭ popola kredo, tiaj malsanoj devenas de malvarmo; sed laŭ la moderna scienco ne estas rekta ligo)
* ktp
 
Kvankam oni devas lerni ĉiun um-vorton aparte, oni tamen povas argumenti, ke la ekzisto de -um- en Esperanto plifaciligas ĝin: Estas pli facile aparte memorigi, ke iu vorto estas um-derivaĵo de alia vorto, ol memorigi tute novan radikon sen difinita rilato al aliaj radikoj.
 
Jen listo de um-vortoj el [[ReVo]]:
Linio 34:
 
'''-umi:'''
aerumi, akvumi, [[Amindumi|amindumi]], antaŭplenumi, bitumi, butikumi, cerbumi, brakumi, faldumi, fingrumi, foliumi, glaciumi, glitumi, gustumi, kafejumi, kalkumi, kolombumi, krucumi, langumi, lavumi, literumi, lokumi, lotumi, manumi, mastrumi. okulumi
 
'''-uma:'''
[numero]-uma , dekstruma, inerciuma, komunuma, monduma
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/um.html Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) pri la afikso -um-]
 
[[Kategorio:Postafiksoj en Esperanto]]