Proza Edda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Ŝanĝo de kategorinomoj al pli klaraj; laŭ Vikipedio:BOT/L
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
'''Proza Edda''', alternative pliesperantigite "Proza E[[Duoblaj literoj|ddo]]" aŭ "Proza Edao", [[islande]] ''Snorra-Edda'', estas libro verkita de la [[Islando|islandano]] [[Snorri Sturluson]] en la [[13-a jarcento]], kiel manlibro por poetoj, bazita sur la [[nord-ĝermana mitologio]]. Origine ĝi nomatis nur "Edda", sed la aldonoj servu al pli bona diferencigo de la samepoka verkaĵo "[[poezia Edda]]" aŭ "pli aĝa Edda". La proza Edda kreiĝis por esti precipe mitologio-priskriba kaj poezio-teoria, sed nun estas ankaŭ grava referenca fonto de norena poezio kaj de nordia mitologio, kaj konsideratas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.
 
[[Snorri Sturluson]] (1179-1241), la aŭtoro de la libro, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t. n. ''Sturlungar''. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita ''[[Heimskringla]]'', kaj la mitologia-poetika libro ''Edda''. Snorri verkis la manlibron pro la timo, ke kadre de la grandkvanta kristanigo de Islando povus perdiĝi kaj la profundaj konoj pri la nordia mitologio kaj la detalaj konoj pri la teorio de malnovislanda poeziado. La verkaĵo do havas didaktikajn kaj kulturkonservajn celojn.
 
== Manuskriptoj ==
La verkaĵo konserviĝis en kvar [[manuskripto]]j. Neniu el tiuj kopioj kreiĝis fare de Snorri mem aŭ dum lia vivtempo. Tial ne klaras, ĉu ĉiuj teksteroj vere estas verkaĵoj de li:
* La plej aĝa manuskripto, ''Codex Upsaliensis'' (U, ''Codex DG 11''), ekestis ĉirkaŭ la jaro 1300.
* La plej bone konservita manuskripto ''Codex Regius'' (R, ''Gks 2367, 4to''), probable ekestis en 1325.
* La manuskripto ''Codex Wormianus'' (W, ''AM 242, fol.''), ekestis ĉirkaŭ la jaro 1350.
* La papera manuskripto ''Codex Trajectinus'' (T, ''Utrecht 1374''), ekestis ĉirkaŭ la jaro 1600, sed la pergamenta modelo de ĝi povus esti el la la 13-a jarcento kaj eventuale estus la plej aĝa el la manuskriptoj.
 
== La nomo ''Edda'' ==
Snorri laŭ la tradiciaj informoj donis al sia nordia mitologia kaj poezia manlibro la nomon ''Edda''. Poste tiu nomo ankaŭ uziĝis por la kolekto de kantoj, el kiuj estas la plej multaj antaŭe buŝe transdonitaj poemoj kiujn Snorri uzis kiel materialo kaj ekzemplaro en sia mitologia kaj poezia manlibro. Nur multe poste sentiĝis la beono diferencigi inter ambaŭ verkaĵoj, kaj ekestis la nomoj "poezia Edda" kaj "proza Edda".
 
La plej malnova manuskripto de 1300 titoliĝas "Tiu ĉi libro nomiĝas Edda". La signifo kaj etimologio de la nomo estas malsamopinie pridiskutata. La samepokanoj eble komprenis ke temus pri sinonimo al la termino [[poetiko]]. En la literatura historio diskutiĝis la jenaj kvar pliaj eblecoj:
Linio 18:
* La malnovislanda vorto ''edda'' signifas "prapatrino" – pro la la antikveco de la tekstoj la verkaĵo povus titoliĝi "mitologia kaj poezia prapatrino", kio aludus al la antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.
* Povus temi pri variaĵo de la malnovislanda vorto ''óðr'' ("poezio", vidu la esperantan vorton [[odo]]) – la titolo do estus "la libro de poeziado".
* Povus temi pri variaĵo de la [[latina]] vorto ''edo'' (mi anoncas, mi informas, mi poezias).
* Ankaŭ povus temi pri dediĉo al la loko ''Oddi'', kie vivis Snorri – la titolo do estus "la libro el Oddi" aŭ "la libro de Oddi".
 
Linio 53:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.heimskringla.no/wiki/Edda_Snorra_Sturlusonar norenlingva versio de ''Snorra-Edda'' en la retejo '' heimskringla.no'']
 
{{Bibliotekoj|GND=4243926-7}}