Kataluna Esperantisto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Kataluna Esperantisto'''. Oficiala organo unue de [[Kataluna Esperantista Federacio]] kaj nuntempe de [[Kataluna Esperanto-Asocio]]. Dulingva, [[esperanto|esperanta]] kaj [[kataluna lingvo|kataluna]]. Aperas de [[1910]]. Trimonata, 20-paĝa, A-4-formata. Redaktas: [[Ferriol Macip i Bonet]], Ramon Perera i Perera, Ramon Rius kaj Víctor Solé.
 
== Historio<ref>[http://www.esperanto.cat/ke/ke05_2.pdf] [[Francesc Poblet i Feijoo]]. "Kataluna Esperantisto (1910-1936)". ''Kataluna Esperantisto'' n-ro 334, p. 13</ref> ==
La historio de ''Kataluna Esperantisto'' estas tre ligita al tiu de la [[Esperanto-movado/Katalunio|Esperanto-movado en Katalunio]]
 
=== Unua periodo ===
Tuj post la fondo de [[Kataluna Esperantista Federacio]] en januaro [[1910]], aperis ''Kataluna Esperantisto'' en aprilo. Ĝia unua redaktoro estis [[Domènec Sardà i Simó]], sed lia forpaso en junio [[1911]] igis [[Frederic Pujulà i Vallès]] transpreni la postenon. Lia militservigo en la [[unua mondmilito]] kauzis novan ŝanĝon de redaktoro al [[Josep Grau Casas]] ekde [[1915]]. Dum kelka tempo, kiam KEF klopodis organizi [[Iberia Esperantista Konfederacio|Iberian Esperantistan Konfederacion]], la bulteno fariĝis la bulteno de la [[Baska Esperanta Federacio]] kaj poste ankaŭ de la [[Aragona Esperantista Federacio]], sed la la milito kaŭzis profundan krizon en la kataluna Esperanto-movado kaj ''Kataluna Esperantisto'' ĉesis aperi post 71 numeroj.
 
=== Dua periodo ===
Inter [[1918]] kaj [[1920]] estis eldonita ''Bulteno de la Kataluna Esperanto-Federacio'', sub la redakto de [[Marià Solà i Montserrat]] kiel provo por revigligi la movadon. Sed ekde januaro [[1921]], kelkajn monatojn post asembleo de KEF, dua periodo de ''Kataluna Esperantisto'' estis lanĉita kun [[Jaume Grau Casas]] kiel redaktoro. La revuo estis preskaŭ ĉiam monata, ĝis la fino de [[1923]], tamen la politikaj kaj ekonomiaj problemoj, ligitaj al la [[diktaturo]] de generalo [[Miguel Primo de Rivera]] kaŭzis ĝian refojan ĉesigon. En ĉi tiu periodo aperis 36 numeroj, kelkaj duoblaj.
 
Linio 13:
Federació Catalana dʼEsperantistes)'', kies unua numero estis ekskluzive en la kataluna por montri "al la okuloj de la katalunoj la progresojn de Esperanto".
 
=== Tria periodo ===
En junio [[1924]] renaskiĝas ''Kataluna Esperantisto'' por tria periodo daŭrigonta ĝis 1928. Entute eldoniĝos 48 numeroj, kelkaj el kiuj duoblaj kaj aliaj kun grafikaj suplementoj. Ĝia aperado estis neregula. Kiel redaktoroj agis [[Jaume Grau Casas]], [[Sebastià Alberich i Jofré]] ([[1926]]) kaj [[Marià Solà i Montserrat]] ([[1927]]), ĉiam kun la partopreno de [[Delfí Dalmau]]. Ekde [[1925]] la revuo fariĝis organo ankaŭ de la [[Internaciaj Floraj Ludoj]].
 
Linio 20:
Tamen kelkaj membroj akceptis la trudon de la armeo kaj fondis la [[Katalun-Baleara Esperantista Asocio|Katalun-Balearan Esperantistan Asocion]] kaj daŭrigis la eldonadon de ''Kataluna Esperantisto'' dum naŭ numeroj. En ili aperis por la unua fojo la [[hispana lingvo]].
 
=== Kvara periodo ===
En julio [[1930]], kiam generalo Primo de Rivera estis transdoninta la potencon al la pli liberala generalo Berenguer, KEF restariĝis kaj ĝi denove eldonis ''Katalunan Esperantiston''. La revuo aperis kun la numero 172 kaj klarigis, kiujn numerojn ĝi agnoskis kiel iamajn oficialajn organojn de KEF:
 
* ''Kataluna Esperantisto'' (unua periodo): numeroj 1-71 ([[1910]]-[[1917]])
* ''Bulteno de KEF'': numeroj 1-13 ([[1918]]-[[1920]])
* ''Kataluna Esperantisto'' (dua periodo): numeroj 1-36 ([[1921]]-[[1923]])
* ''Lʼesperantista català'': numeroj 1-3 ([[1924]])
* ''Kataluna Esperantisto'' (tria periodo): numeroj 1-48 ([[1924]]-[[1928]])
 
Per tio ĝi malagnoskis la numerojn eldonitajn de Katalun-Baleara Esperantista Federacio.
Linio 35:
En decembro [[1936]] KEF anoncis "provizoran halton" pro la eksplodo de la [[hispana enlanda milito]] en julio. Tamen la venko de la [[faŝismo|faŝista armeo]] longigis la paŭzon 46 jarojn.
 
=== Kvina periodo ===
La fondiĝo de [[Kataluna Esperanto-Asocio]] en [[1980]]-[[1982]] kiel daŭriganto de KEF permesis la restarigon de ''Kataluna Esperantisto'' ekde [[1982]] kun la daŭrigo de la antaŭmilita numerado.
 
Redaktoroj:<ref>[http://www.esperanto.cat/ke/ke0301.pdf Hektor Alos i Font. "Redaktora saluto". ''Kataluna Esperantisto'' n-ro 325, p. 2]</ref>
* [[Joan Ramon Guiñón i Roset]] ([[1982]]-[[1986]])
* [[Hèctor Alòs i Font]] ([[1987]]-[[1988]])
* [[Llibert Puig i Gandia]] ([[1988]]-[[1990]])
* Hèctor Alòs i Font ([[1991]]-[[1996]])
* Llibert Puig i Gandia ([[1996]]-[[2002]])
* Hèctor Alòs i Font ([[2003]]-[[2007]])
* [[Lluís Batlle i Rossell]] ([[2008]])
* Hèctor Alòs i Font ([[2009]])
 
== Vidu ankaŭ ==
[[La Suplemento de Kataluna Esperantisto]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://esperanto.cat/web/Kataluna-Esperantisto?lang=eo Ĉefpaĝo de la reta eldono de ''Kataluna Esperantisto'' (numeroj ekde 1997)]
{{elEL}} [http://www.bibliotekomolera.org/ke1.html Antaŭmilitaj numeroj de ''Kataluna Esperantisto'']
{{elEL}} [http://www.esperanto.cat/ke/ke05_2.pdf Artikoloj pri la historio de ''Kataluna Esperantisto'' en ''Kataluna Esperantisto'', 2005 (eo, ca)]
{{elEL}} [http://enesperantujo.blogspot.ru/2013/12/kataluna-esperantisto-1.html "Kataluna Esperantisto (1)" en la blogo "Esperantaj bitoj", 2013.12.30]
{{elEL}} [http://enesperantujo.blogspot.ru/2014/01/kataluna-esperantisto-2.html "Kataluna Esperantisto (2)" en la blogo "Esperantaj bitoj", 2014.01.31]
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}