Robinsono Kruso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Robinson_Cruose_1719_1st_edition.jpg estas anstataŭigita per Robinson_Crusoe_1719_1st_edition.jpg. [[commons:User:CommonsDelinker|CommonsDelinke
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Robinson Crusoe 1719 1st edition.jpg|thumb|right|180px|Titola paĝo kaj [[frontispico]] de la unua angla eldono de ''Robinson Crusoe'' (London: W. Taylor, 1719).]]
'''Robinsono Kruso''' (en la angla originalo ''Robinson Crusoe'') estas rakonto de [[Daniel Defoe]], publikigita unuafoje en 1719 kaj rigardata kiel la unua angla romano. Ĝi temas pri la aventuroj de maristo, kiu travivis ŝip-rompiĝon kaj poste vivis dum multaj jaroj sur izola insulo. Ĝi apartenas al la plej legataj verkoj de la mondliteraturo.
 
La literatura motivo de forsepariĝo disde la homa civilizacio sur insulo estas nomita laŭ la romana titolo "robinsonaĵo".
[[Dosiero:Robinson crusoe rescues friday-1868.jpg|thumb|right|180px|Robinsono Kruso savas indiĝenon de kanibaloj, kiun li poste nomas "Vendredo".]]
== Plena titolo ==
La plena titolo de la angla originalo de la frua 18-a jarcento estas:
 
''The Life and Strange Surprising Adventures of Robinson Crusoe of York, Mariner: who lived Eight and Twenty Years, all alone in an uninhabited Island on the coast of America, near the Mouth of the Great River of Oroonoque; Having been cast on Shore by Shipwreck, wherein all the Men perished but himself. With An Account how he was at last as strangely deliver'd by Pirates. Written by Himself.''
 
T.e.: „La vivo kaj la strangaj surprizaj aventuroj de Robinsono Kruso el York, maristo: kiu dum 28 jaroj vivis sola sur neloĝata insulo antaŭ la marbordo de Ameriko, proksima de la enfluejo de la granda rivero ''Oroonoque''; Pro ŝip-rompiĝo ĵetita al la bordo, pro kio ĉiuj ŝipanoj krom li mem pereis. Kun postnoto kiel li fine strange estis liberigita de piratoj. Verkita de li mem.“
[[Dosiero:Robinson Crusoe and Man Friday Offterdinger.jpg|thumb|right|180px|''Robinsono Kruso kaj la indiĝeno Vendredo'' sur pentraĵo de [[Carl Offterdinger]] (1829-1889)]]
 
== Robinsono Kruso en Esperanto ==
En Esperanton tradukis ĝin pastoro [[Adolf Krafft]] surbaze de forte koncizigita angla eldono, nome la “Altemus’ Young People’s Library Edition”, kiu eduke ĉefe celis infanojn, pli precize knabojn. Ĝi aperis en [[1908]] (143 paĝoj, kun 34 bildoj de Walter Paget) sub la titolo "Robinsono Kruso - liaj vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj" en [[Filadelfio (Pensilvanio)]], Usono. La historia traduko el 1908 hodiaŭ estas grandparte [[arkaismo|arkaigita]]. En 2004 aperis reeldono ĉe la eldonejo [[Mondial]] en [[Novjorko]] (ISBN 1-59569-001-8), kies lingvaĵon respekteme al la klasika teksto kaj pasintaj pensmanieroj iom modernigis [[Ulrich Becker]], tiel ke ĝi denove fariĝis flue legebla por hodiaŭaj legantoj.
 
Ekzistas ankaŭ malnova versio de [[Hendrik Bulthuis]] el 1928 (2-a eld. 1931) kiu fakte estas lernolibro kun la subtitolo "Legolibro por geknaboj laŭ Campe".
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://members.tripod.com/booton/kruso/Enhavo.htm La (malnovstila kaj mallongigita) esperanta traduko] de A. Krafft de 1908 en la reto
{{elEL}} [http://www.pierre-marteau.com/editions/1719-robinson-crusoe.html ''Robinson Crusoe'' (London: W. Taylor, 1719).], faksimila teksto de la unua angla eldono ĉe [http://www.pierre-marteau.com/html/editions.html Editions Marteau].
{{elEL}} [http://literaturnetz.org/pages/8489.html Germana traduko] modernigita en ''Literaturnetz''
{{elEL}}Librokatalogo de [https://sites.google.com/site/librojenesperanto/tradukita-prozo/daniel-defoe-robinsono-kruso Mondial]
{{elEL}}Librokatalogo de [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7197 Mondial]
 
{{projektoj|commonscat=Robinson Crusoe}}