Liu Sifo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15:
 
== Vivo kaj agado ==
Sifo estis influa figuro en la Ĉina revolucia movado frue en la dudeka jarcento, kaj en la Ĉina Anarĥisto-movado specife. Li estis esenca rolanto en la movado, precipe en provinco Kantono, kaj unu el la plej gravaj organizintoj en la Ĉina Anarĥisma tradicio.
 
Li komencis sian radikalan karieron kiel membro de la Ĉina Atenca Grupo, kontraŭkolonia movado kiu estis forte influita de la taktikoj de la rusa nihilisto-movado kaj rekomendis revolucian terorismon kaj la atencon de krimaj elitoj. Post konvertiĝo al Anarĥismo li kondamnis ĉi tiujn taktikojn kiel kontraŭproduktemaj kaj transmetis sian fokuson al baza organizado inter
kamparanoj kaj laboristoj por konstruadi revolucian amasmovadon. Li estis unu el la unuaj
ĉinaj revoluciuloj kiuj grave rekomendis organizadon al kamparanoj kiel kerna elemento de ilia revolucia strategio.
 
En 1912 Sifo fondis la “Asocion de kokoj kiuj kokkrias en mallumo” (alinome Kokokrio-asocio), kies ĵurnalo, Voĉo de la Popolo, estis la gvida organo de ĉina anarĥismo en la 1910a jardeko. Sifo estis sperta ekzemplo de de anarĥisma doktrino kaj lia polemika interŝanĝo kun la socialisma gvidanto Jiang Khangu helpis al popularigo de anarĥismo kiel “pura socialismo” kaj al ĝia distingo el aliaj tendencoj en socialisma penso.
 
Oni kutime priskribas la Kokokrio-asocion, ankaŭ konata per "Guangzhou grupo", kiel “gvidata” de Sifo. Tio ĝustas se por tio oni komprenas gvidadon per ekzemplodono ĉar oni neniam cedis al li formalan postenon aŭ trudan aŭtoritatecon fare de la grupo. Ĝiaj plej gravaj kontribuaĵoj en tiu momento estis la starigo de “ligo inter intelektuloj kaj laboristoj” kaj ĝia politika propaganda laboro kiu ekintencis la diferencigon de anarĥismo disde ĉiuj aliaj socialismoj kiuj iĝis pli kaj pli popularaj; kaj tion farante, ĝi sukcesis unuafoje formigi klaran ideon pri tio kio estas Anarĥismo. La Guangzhou grupo uzis certigajn asertojn pri rajtoj de laboristoj, virinoj, kamparanoj, kaj alia subpremataj grupoj por enkadrigi ĝian koncepton de Anarĥisma socio. Videble malĉeestis ia mencio pri etnaj malplimultoj, ĉar parto de ĝia nociaro estis la elimino de etna, rasa, kaj nacia identecoj favore al internaciisma identeco kiu enmetu unuarangan gravecon je fideleco al homaro kiel tuto, anstataŭ al iuj etna aŭ rasa grupoj.
 
Endas rekoni ke ĉi tiu pozicio estis formulita responde al la graveco donita al ideo je etneco de la Kontraŭ Manĉu-movado, kiu provis rajtigi la nelegitimecon de la Qing dinastio surbaze parte de la fakto ke ĝiaj membroj apartenis al etna malplimulto kiu havis nenian rilaton al la Han plimulto, pozicio kiun Anarĥistoj de ĉiuj kvar ĉefaj grupoj mallaŭdis kiel rasisma kaj nekongrua al movado kiu deklaris labori por liberigo. Ĝia pozicio, sekve, estis ke organizado bazita je etneco instigis rasismon, kaj ne havis lokon en revolucio kiu serĉis liberigon por tuta homaro.
 
Li estis tre aktiva en la movado por la Internacia Lingvo Esperanto, en kiu li uzis la pseŭdonimon Sifo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.chen-jiongming.com/EngDoc/LeslieChen4/LeslieChen4.html "Anarkiismo kaj la Federalista Ŝtato" anglalingva artikolo fare de Leslie H. Chen kun forta mencio pri Sifo kaj lia engaĝiĝo por Esperanto]
{{elEL}} [http://anarchism.pageabode.com/andrewnflood/shifu-chinese-anarchism-kreb artikolo "Sifo kaj la ebleco de ĉina anarkiismo" (angle, greke, itale kaj nederlande)]
 
== Bibliografio ==
Linio 38:
* Krebs, Edward S. '''Shifu, Soul of Chinese Anarchism'''. Rowman & Littlefield Publishers, Inc. 1998. ISBN 0-8476-9015-6.
 
* Dirlik, Arif. '''Anarchism in the Chinese Revolution'''. University of California Press, 1993. ISBN 05200826480-520-08264-8
 
{{EdE|S}}
 
{{vivtempo|1884|1915|Sifo}}
 
[[Kategorio:Ĉinaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Ĉinaj anarkiistoj]]