Anuket: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
referencoj
Linio 1:
[[dosiero:Anuket.svg|thumb|150px|Anuket]]
'''Anuket''' (''Anukis'' en [[greka lingvo]]) estas diino de la akvo, diino de la rivero [[Nilo]], precipe de la akvofaloj de [[Asuano]], regiono kie ŝi estis speciale adorata; ankaŭ diino de la amorado, en la [[egipta mitologio]]. Anuket estas reprezentata kun cilindra plumkrono, portante papiruscetron kaj la [[ansa kruco|ansan krucon]]. Ŝia sankta besto estis la [[gazelo]]<ref>{{cite book |last=Valbelle |first=Dominique |title=Satis et Anoukis |language=French |year=1981 |publisher=Verlag Philipp von Zabern |isbn=3-8053-0414-5 }}</ref>.
Devenanta el [[Nubio]], estis la "Nubia reganto"", kaj kvankam surnomata "La mallarĝa", imite de la gorĝoj de la rivero Nilo, estis ŝi diino de la lascivo, kiu fekundigis la kamparon dum inund-epokoj. En kelkaj epokoj ŝi estis nomata "Patrino de la reĝo", ĉar, kun patrineca aspekto, ŝi estis reprezentita mamnutrante la faraonon<ref name="Pinch">Geraldine Pinch, Egyptian Mythology: A Guide to the Gods, Goddesses, and Traditions of Ancient Egypt, Oxford University Press, 2004, p 186</ref>.
 
Anuket, kun siaj gepatroj [[Ĥnum]] kaj [[Satet]] (kelkfoje fratino de Satet) konsistigis la triopon de [[Elefantina]] ekde la [[Meza Egipta Imperio]], kvankam antaŭ tiu ĉi epoko ŝi estis adorata kiel filino de [[Reo]]<ref> Kathryn A. Bard, Encyclopedia of the archaeology of ancient Egypt, Psychology Press, 1999, p 178</ref>.
Ŝi estis identigata kun la diino [[Iziso]] en [[Dendero]] kaj la insulo [[Philae]]. En postaj epokoj estis identigita kun [[Neftiso]]<ref>Zahi A. Hawass, Lyla Pinch Brock, Egyptology at the Dawn of the Twenty-first Century: Archaeology, American Univ in Cairo Press, 2003, p 443</ref>.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
[[kategorio:egiptaj diinoj]]