Elizio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 24 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q650250)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 6:
En diversaj ortografioj oni kutime uzas signon ''[[apostrofo]]'' ( ' ) por montri elizion.
 
== Eliziado en Esperanto ==
En natura, buŝa Esperanto kaj [[Esperanta slango]] aperas elizioj en multaj okazoj, same kiel en aliaj lingvoj. Tamen en la skriba lingvo la uzado de elizioj estas tre limigita.
La du fundamentaj elizispecoj - aparte o-eliziado - tradicie uzeblas nur en poezio. Tamen nuntempe multaj homoj uzas ilin en ajnaj kuntekstoj, laŭ ritmaj kaj stilaj bezonoj.
Kelkaj eliziaj parolturnoj, kiel ekzemple "de temp' al tempo", nun tute ne aspektas strangaj en proza teksto.
 
En [[Pra-Esperanto]] forigeblis ankaŭ la adjektiva finaĵo. En moderna Esperanto tio ne eblas. Kelkaj neoficialaj elizioj tamen troviĝas en la [[literaturo]]:
 
* elizio de la finaĵo ''-aŭ'', ekzemple en ''kvaz''' "kvazaŭ" kaj ''adi''' "adiaŭ"
* la vorto ''un''' por "[[unu]]" en marŝa taktokalkulado: "un' du, un' du, un' du…"
* la esprimo ''dank’ al'' por "danke al" aŭ "dankon al": "Dank’ al la kontribuantoj, la Vikipedio daŭre kreskos."
* elizio de la komenca ''e-'' en diversaj formoj de la verbo "esti": '''stas'', '''stis'' = "estas", "estis".
* elizio de ''-e'' en la prepozicio ''de'': ''d' oro'' = ''de oro''
 
Ceteraj elizioj ĉefe aperas en tekstoj por remontri buŝan prononcon: ''je''' "jes"/"jen", ''temp'raturo'' "temperaturo" ktp.
Linio 25:
En la Esperanta ĵargono [[Esperant']] elizio estas deviga kiam eblas.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Lingva kuntiriĝo]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://french.about.com/library/pronunciation/bl-emuet.htm Francaj ekzemploj]
{{elEL}} [http://www.painintheenglish.com/post.asp?id=268 Anglaj ekzemploj]
 
[[Kategorio:Sono]]