Adis-Abebo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e dd > d
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 115:
'''Addis-Abebo''' (ankaŭ: Adis-Ababo) estas ĉefurbo de [[Etiopio]] kaj [[Afrika Unio]].
 
Adis-Abebo havas la surfacon de ĉ. 300 [[kvadratkilometro|km²]] kaj ĉ. 3.5-milionan loĝantaron (laŭ popolnombrado el 1995, la urbo tiam havis 2.209.000 loĝantojn, sed poste la fuĝintoj ŝveligis la nombron.). La urbo situas inter 2.200 kaj 3.000 metrojn alte ĉe la montopiedo de [[Entoto]] kaj tiel ĝi estas la tria plej alte situanta ĉefurbo de la mondo. Adis-Abebo kuŝas en la regiona centro de [[Ŝeva]] kiel koro de [[Etiopio]] kaj havas bonajn trafikajn kontaktojn kun ĉiu landoparto. Ekzistas tie internacia [[flughaveno]], ekde [[1917]] [[fervojo|fervoja]] kontakto al urbo [[Ĝibuti (urbo)|Ĝibuti]]. Adis-Abebon interligas kun aliaj urboj bone veturebla (en ĉiu sezono) voja reto. La internan publikan trafikon kun la regionoj plenumas ĉefe [[buso]]j.
 
== Fondo de Adis-Abebo ==
 
Ekde [[1881]] rezidis [[Menelik la 2-a]], tiam ankoraŭ reĝo de [[Ŝevao]], ĉe montopiedo de [[Entoto]], proksime al la nuna Adis-Abebo. Tiu provizora rezidejo en centra Etiopio havis avantaĝojn por [[Menelik la 2-a]]. Unuflanke, la loko situas pli sude ol la ĝistiamaj ĉefurboj, kio plifaciligis la reunuigon de sudo kun la nordo de la lando sub lia gvido, aliflanke la loko havis historian signifon kiel legenda rezidejo de la mezepokaj reĝoj.
 
Novembre de [[1886]], [[Taytu Betul]] edzino de [[Menelik la 2-a]] translokis la rezidejon – dum lia edzo forestis en la regionoj - de la montetoj al la suba valo, al la nuna urboloko. La nova loko estis laŭdire pli agrabla kaj proksime al la varmega fonto de ''Fel Weha''. Ĉar la nova loko ofertis pli grandan lokon por fondi urbon, la reveturanta [[Menelik la 2-a]] trovis la lokon konvena, plaĉa.
 
En [[1889]] oni konstruis tie la unuan palacon por la imperiestro [[Menelik la 2-a]], kies palaco posedis kiel unua konstruaĵo en la imperio akvokondukilon, telegrafan oficejon en kabano. En [[1892]] nomumis [[Menelik la 2-a]] la urbon Adis-Abebo, "Nova Blumo", kaj igis ĝin ĉefurbo de [[Etiopio]]. La unua banko, tiam "Bank of Abyssinia", estis fondita en [[1905]], la unua lernejo en [[1908]], la unua hospitalo en [[1910]] , la unua presejo en [[1911]], la unua kinejo funkciis ekde [[1898]], kiun la popolo nomis "Saytan bet" (diablodomo).
 
== La moderna Adis-Abebo ==
 
Adis-Abebo estas politika, ekonomia, kultura centro de [[Etiopio]]. La urban pejzaĝon karakterizas larĝaj bulvardoj, pluretaĝaj konstruaĵoj apud tradiciaj domoj, eukaliptaj arboj. La klimato - pro granda alto super maro - estas tre agrabla en Adis-Abebo. La sola Universitato de la urbo estis fondita en [[1950]].
 
Ekde la 1950-aj jaroj, la urbo estis rigardata kiel neoficiala ĉefurbo de nigra [[Afriko]] kaj ankaŭ eble pro tio ĝi iĝis en [[1958]] sidejo de [[Ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri Afriko]] (''United Nations Economic Commission for Africa'', UN/ECA) kaj en [[1963]] sidejo de [[Organizo por la Afrika Unueco]] (OAU, ekde 2002 [[Afrika Unio]], AU). En Adis-Abebo troviĝas ĉ. 90 konsulejoj.
 
== Vidindaĵoj ==
Linio 135:
''Mercato''
 
La plej granda foirplaco de Adis-Abebo, konata kiel "Mercato" estas la plej granda foirejo de [[Afriko]], dimanĉe fermita.
 
''Universitato de Adis-Abebo''
 
La konstruaĵo de la Universitato servis pli frue kiel palaco de [[Haile Selassie la 1-a]]. Nun en ĝi funkcias la Instituto de la Etiopiaj Studaĵoj kaj Etnologia Muzeo same kiel elstaras ekspozicio pri historiaj etiopiaj artaĵoj. Tie troviĝas ankaŭ la restaĵoj de "Lucy", la plej malnova konata [[hominido]] kun ĉ. aĝo de 3 milono da jaroj.
 
''Menelik-Mauzoleo''
Linio 148:
Katedralo Sankta Georgo (''St. George's Cathedral'')
 
Tio estis en 1896 konstruita en tradicia okangula formo por memorigi pri venko de imperiestro Menelik la 2-a ĉe [[Adwa]].
 
Katedralo Triniti (''Trinity Cathedral'')
Linio 157:
Monto Entoto (''Mount Entoto'')
 
Adis-Abebo kuŝas ĉe piedoj de Monto Entoto. De la 3.200 metrojn alta pinto oni povas ĝui fantastikan panoramon pri la tuta urbo. Sur la monto troviĝas la Preĝejo de Sankta Maria (konstruita en 1885).
 
== retpaĝo ==
Linio 164:
== Eksteraj ligiloj ==
 
{{elEL}} http://www.ethiopar.net/English/basinfo/infoadds.html <!-- nn:Addis Ababa City Council nn->eo:Adis-Abebo _City_ _Council_ en:Addis Ababa City Council en->eo:Adis-Abebo Urbo Koncilio it:Consiglio cittadino di Addis Abeba it->eo:_Consiglio_ _cittadino_ _di_ Adis-Abebo fr:Addis Ababa City Council -->
{{elEL}} http://www.macalester.edu/courses/geog61/kshively/intro.html <!-- nn:Introduction to Addis Ababa nn->eo:_Introduction_ _to_ Adis-Abebo en:Introduction to Addis Ababa en->eo:_Introduction_ (to, al) Adis-Abebo it:Introduzione ad Addis Abeba it->eo:_Introduzione_ _ad_ Adis-Abebo fr:Introduction to Addis Ababa, Ethiopia -->
 
[[Kategorio:Ĉefurboj de Afriko]]