Heinrich Isaac: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 20 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q316668)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Heinrich ISAAC''' (naskiĝis ĉirkaŭ [[1450]], mortis la [[26-a de marto|26-an de marto]] [[1517]]) estis [[komponisto]]. Li rigardiĝis kiel unu el la plej signifaj samtempuloj de [[Josquin Des Prez]].
 
== Vivo ==
 
Malmulte estas konata pri la frua vivo de ISAAC, sed estas probable, ke li naskiĝis en [[Flandrio]]. Estas sciate, ke li estis verkanta muzikon de la meza [[1470]]-aj jaroj, kaj la unua dokumenta referenco al li estas el [[1484]], kiam li estis korta komponisto ĉe [[Innsbruck]]. La sekvan jaron li eniris la servon de [[Lorenzo de Mediĉo]] ĉe [[Florenco]], kie li estis [[orgeno|orgenisto]], ĥora majstro kaj instruisto al la gefiloj de Lorenzo. De [[1497]], ISAAC estis en la dungo de [[Maximilian la 1-a, Sankta Romia Imperio|Imperiestro Maximilian la 1-a]]. Li vojaĝis larĝe en [[Germanio]], kaj estas atribuata al li granda influo al germanaj komponistoj de la tempo. ISAAC revenis al Florenco en [[1514]] kaj mortis tie en 1517.
 
== Verkoj ==
 
ISAAC komponis larĝan varion de muziko, inkluzive de [[Meso (muziko)|mesoj]], [[moteto]]j, germanaj and italaj [[kanto]]j kaj [[muzika instrumento|instrumenta]] muziko. Li estis unu el la plej fekundaj komponistoj de sia tempo, sed lia verko estis larĝe malatentata en favoro de Josquin (kvankam la komponisto [[Anton Webern]] verkis sian tezon pri ISAAC). Lia plej bone konata verko estas probable la [[kanto]] ''Innsbruck, ich muss dich lassen'', de kiu li faris minimume du versiojn. Estas eble, tamen, ke la [[melodio]] mem ne estas de ISAAC, kaj nur la muzikigo estas originala. La sama melodio estis poste uzata kiel la temo por la [[Lutera kirko|Lutera]] [[koralo]] ''O Welt, ich muss dich lassen'', kiu estis la bazo de verkoj de [[Johann Sebastian Bach]] kaj [[Johannes Brahms]]. ISAAC ankaŭ verkis almenaŭ 40 mesojn ordinarajn.
Linio 12:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} http://www.bbkl.de/i/Isaac.shtml
 
{{DEFAULTSORT:Isaac, Heinrich}}