Roma kurio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Roma kurio''' (latine/itale ''Curia Romana'') ekde la [[11-a jarcento]] estas la nomo de la administrejaro de la [[sankta seĝo]] por la [[katolika eklezio]].
 
== Historio ==
 
Kvazaŭ antaŭ-[[institucio]] de la ŝtata sekretariejo estis la ''camera secreta'' fondita sub [[Marteno la 4-a]]. Komence ĝi responsis por la sekreta leterado de la [[papo]], sed en la sekvintaj jarcentoj alprenis administraciajn taskojn pli kaj pli ampleksajn.
Linio 20:
Papo [[Johano Paŭlo la 2-a]] en [[1988]] per la apostola konstitucio ''"Pastor Bonus"'' donis al la kurio ĝian hodiaŭan aspekton, tamen plurfoje, laste en lia publikaĵo ''"Novo millenio ineunte"'' ([[2001]]), deklaris la neceson de reformoj: ''"Kiom temas pri la reformo de la kurio, multo ankoraŭ farendas."''
 
== Ligoj al la ŝtato de Vatikanurbo ==
 
Laŭ internacia leĝaro oni nepre distingu la kurion, kiu responsas por la gvido kaj administracio de la eklezio, disde la registaro de la [[Vatikanurbo|vatikanurba]] ŝtato. Tamen ne ĉiam tio facile eblas, ĉar ekzistas rilatoj inter tiuj du.
Linio 32:
La oficejoj de la kuria administracio troviĝas nur etparte ene de la vatikana teritorio, la ceteraj partoj lokiĝas alie en Romo, plejkaze sur eksterteritoriejoj, sed foje ankaŭ sur roma teritorio.
 
== Organizo ==
La roma kurio konsistas el la jenaj [[dikasterioj]]:
 
=== [[Ŝtatsekretariejo]] ===
 
La plej grava politika institucio estas la ŝtatsekretariejo gvidata de la [[kardinalŝtatsekretario]] (nuntempe [[Angelo Sodano]]). La unua kunlaboranto de la papo en la gvido de la universala eklezio, la kardinalŝtatsekretario povas esti rigardata kiel plej alta reprezentanto de la diplomataj kaj politikaj agoj de la sankta seĝo, kiu (en iuj cirkonstancoj) rekte reprezentas la papon.
Linio 47:
Nuntempe la ŝtatsekretariejo havas preskaŭ 150 kunlaborantojn, en malaltaj pozicioj eĉ [[laiko]]jn kaj virinojn, krom multnombraj konsilistoj eksteraj.
 
=== Kongregacioj ===
 
La '''kongregacioj''' estas administraciaj organoj del kurio strukturigitaj laŭ fakoj. Ili estas konstituataj kolegie kaj estas estrataj fare de unu kardinalprefekto kaj du sekretarioj. La unua memstara kongregacio estis tiu farita de papo [[Paŭlo la 3-a]] en [[1542]] kun nomo ''Congregatio Romanae et Universalis Inquisitionis'' (poste mallongigita "Sanctum Officium").
Linio 53:
Jen superrigardo pri la kongregacioj:
 
* '''[[Kongregacio pri la doktrino]]''': ''defendo kaj subteno de la doktrino pri kredo kaj etiko en la tuta katolika eklezio''
* '''[[Kongregacio pri la orientaj eklezioj]]''': ''rilato al la katolikaj eklezioj orientaj (konservado de la heredo de la diversaj orientaj kristanaj tradicioj)''
* '''[[Kongregacio pri la diservo kaj sakramenta ordo]]''': ''responsas pri ĉiaj liturgiaj kaj sakramentaj demandoj''
* '''[[Kongregacio pri la beatigo kaj sanktigo]]''': ''responsas pri aferoj de enkanonigo''
* '''[[Kongregacio pri la evangeliigo de la popoloj]]''': ''evangeliigo kaj misiado en la tuta mondo''
* '''[[Kongregacio pri la klerikaro]]''': ''ek- kaj plu-lernigo de la klerikaro, kateĥizo, personal-administracio''
* '''[[Kongregacio pri la institucioj de la konsekrita vivado kaj la komunumoj de la apostola vivado]]''': ''respondeblas pri ĉiaj aferoj de la kristana, ordena kaj klerika vivo''
* '''[[Kongregacio pri la katolika lernejaro]]''': ''responsas pri universitatoj, institutoj, lernejoj ktp.''
* '''[[Kongregacio pri la episkopoj]]''': ''responsas pri ĉiaj aferoj rilataj al episkopoj (nomumo, sinodoj, ktp.)''
 
Ĉiu kongregacio havas ĉirkaŭ 25 kunlaborantojn. Kvankam [[dekreto]]j de la kongregacio estas subskribataj fare de la respektiva prefekto, la decidoj mem antaŭe estis farataj de la kardinalaro, foje kune kun lokaj episkopoj kaj sub estrado de la papo.
 
=== Juĝejoj ===
 
La roma kurio havas tri juĝejojn:
 
* [[Apostola signaturo|Plejalta juĝejo de la apostola signaturo]]: ''plejalta juĝejo de la kurio''
* [[Roma rota]]: ''defendo de la ekleziaj rajtoj, unuformeco de la juĝado''
* [[Apostola penitentiario]]: ''responsas pri absolvoj, dispensoj, gracoj''
 
=== Papaj konsilantaroj ===
 
Nuntempe estas 11 papaj konsilantaroj:
 
* [[Papa konsilantaro pri la laikoj]]
* [[Papa konsilantaro pri la antaŭenigo de unueco de la kristanoj]]
* [[Papa konsilantaro pri justeco kaj paco]]
* Papa konsilantaro "[[Cor Unum]]"
* [[Papa konsilantaro pri la animzorgo por migrantoj kaj vojaĝantoj]]
* [[Papa konsilantaro pri pastreco en la servo por malsanuloj]]
* [[Papa konsilantaro pri la interpreto de leĝaj tekstoj]]
* [[Papa konsilantaro pri interreligia dialogo]]
* [[Papa konsilantaro pri kulturo]]
* [[Papa konsilantaro pri socialaj komunikiloj]]
* [[Papa konsilantaro pri familio]]
 
=== Kuriaj oficejoj ===
 
* [[Apostola ĉambro]] / ''Camera Apostolica'', gvidata de la [[Kamerlengo|kamerlingo]]
* [[Administracio de la posedaĵoj de la apostola seĝo]] / ''Administratio Patrimonii Sedis Apostolicae''
* [[Prefektejo pri ekonomiaj aferoj de la sankta seĝo]] / ''Praefectura rerum oeconomicarum Sanctae Sedis''
* [[Prefektejo de la papa domo]] aŭ ''Pontificalis Domus'' (prefekto: [[James Michael Harvey]])
* Oficejo pri la liturgiaj ceremonioj de la papo
* Centra oficejo pri eklezia statistiko
* Arkivo de la Dua Vatikana Koncilio
* Internacia komisiono teologia
* [[Vatikana librejo]]
* [[Vatikana sekreta arkivo]]
* [[Gubernio de la vatikanŝtato]]
* Papa akademio de la sciencoj
 
=== Papaj komisionoj ===
 
* Papa komisiono pri la vatikanŝtato
* Papa komisiono pri la kulturaj posedaĵoj de la eklezio
* Papa komisiono pri la sakrala arkeologio
* Papa komisiono pri la biblio
* Papa komisiono pri la revizio kaj plibonigo de la [[Vulgata]]
* Internacia komisiono de la teologoj
* Papa komisiono pri la internacia eŭĥaristia kongreso
* Papa komisiono pri la historia sciencoj
* Papa komisiono "[[Ecclesia Dei]]"
* Disciplina komisiono de la roma kurio
* Centra komitato pri la sankta jaro 2000 (''jam ne plu ekzistas'')
 
=== Aliaj institucioj rilataj al la roma kurio ===
 
* [[Svisa gardistaro]]
* [[Vatikanaj muzeoj]]
* [[Radio Vatikana]]
* Fabricia St. Petri - gvidanto: [[Francesco Marchisano]]
* Papa bonfartiga servo
* Vatikana presejo
* Vatikana eldonejo
* [[Vatikana Banko]]
* Vatikana informservo
* [[L'Osservatore Romano]] (vatikana gazeto)
* Vatikana telefona oficejo
* Gazetara oficejo de la sankta seĝo
* Vatikana televida centro
* Papa universitato [[Gregoriana]]
* Papa laterana universitato
* Papa universitata de [[Tomaso de Akvino]]
* Papa internacia instituto de [[St. Anselmo]]
* Papa salesiana universitato
* Papa universitato de la sankta kruco
* Papa akademio por la vivo
* Papa labora oficejo
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} http://www.vatican.va/roman_curia/ Oficiala retejo de la roma kurio
 
== Vidu ankaŭ ==