Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

Neniu ŝanĝo en grandeco, antaŭ 3 jaroj
e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
 
== Soldato ==
Mustafa İsmet enpaŝis la kadetinstituton de [[Sivas]] kaj finis en [[1903]] la [[milita akademio|militan akademion]] de la Osmana Armeo. Dum sia staba instruo en [[Istanbulo]] konatiĝis kun [[Mustafa Kemal]] (pli poste Atatürk). Antaŭ la [[unua mondmilito]] li garnizonis en [[Edirne]] kaj en [[Jemeno]].
Post eko de la milito li estis nomumita en decembro de [[1914]] al [[kolonelo]], en [[1915]] li laboris sub [[Paŝao Enver]] en la Milita Ministerio.
 
Kiel armea komandanto, li batalis en [[Sirio]] (kontraŭ la aliancanoj) kaj ĉe la Kaŭkaza fronto (kontraŭ la rusoj).
Dum la [[Greka-turka milito (1919-1922)|milito kontraŭ Grekio]] ricevas la la 25-an de oktobro [[1920]] komandon pri la Okcidenta fronto. En ambaŭ bataloj ĉe Inonü en januar kaj marto/aprilo de [[1921]] sukcesis li atingi decidan venkon super la greka armeo, kiu devis forlasi [[Anatolio]]n. Pro tiuj venkoj, li alproprigis en [[1923]] al sia nomo ankaŭ la nomon ''İnönü''.
 
La 9-an de aprilo [[1920]], li iĝis reprezentanto de la armeaj deputitoj en la Granda Nacia Asembleo en Ankara, en [[1922]] li iĝis ministri pri eksteraj aferoj (li parolsi germane, angle kaj france. Li reprezantis Turkion ĉe la traktadoj de [[Traktato de Lausanne]], kiu finis la konfliktonk kun Grekio kaj aliaj aliancanoj.
 
Li oficis kiel [[ĉefministro]] en la jaroj [[1923]] ĝis [[1924]], [[1925]] ĝis [[1937]] kaj lastfoje de [[1961]] ĝis [[1965]].
 
Post morto de Atatürk, li estis elektita la 11-an de novembro [[1938]] la dua [[prezidento]] de Turkio. Dum la [[2-a mondmilito]] Turkio restis sub lia gvidado neŭtrala ĝis marto de 1945. Li enkondukis la plurpartian elektan sistemon komence de [[1946]]. Inönü parolis la 19-an de majo [[1945]] pri transformado de Turkio al [[demokratio]].
 
Post la malvenko de sia Respublika Popolpartio ''(CHP)'' – la 14-an de majo [[1950]] – li repaŝis, ĉar sia partio atingis nur 69 el 487 mandatoj. Li estis en la sekva 10 jaroj gvidanto de la opozicio. Li iĝis denove prezidento post la militara puĉo de la 27-a de majo [[1960]] ĝis fino de [[1961]]. En lia ofica periodo okazis la aliiĝa kontrakto kun [[EU]].
 
La 20-an de oktobro [[1972]], li retiriĝis kiel partia gvidanto kaj iĝis senatoro. Post lia morto, li estis entombigita en Ankaro, en la [[Anıtkabir|Atatürk-maŭzoleo]]. İnönü havis 3 infanojn, lia filo [[Erdal İnönü]] estis en [[1995]] [[ekstera-afera ministro]] de Turkio.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://web.archive.org/web/20000818132121/http://www.mfa.gov.tr/turkce/gruph/hi/02.htm Biografio de İsmet İNÖNÜ] (turke)
 
{{Vivtempo|1884|1973|İnönü, İsmet}}
112 889

redaktoj