Regna Universitato de Groningen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:RijksUniversiteit Groningen - University of Groningen.jpg|thumb|180px|Universitato de Groningen]]
La '''Regna Universitato de Groningen''' (nederlande: ''Rijksuniversiteit Groningen''; RUG) fondiĝis en [[1614]] en [[Groningen]], [[Nederlando]]. La oficiala malfermo okazis la [[23-a de aŭgusto|23-an de aŭgusto]].
 
La [[universitato]] komenciĝis kun kvar [[fakultato]]j: Protestanta [[teologio]], [[juro]], [[medicino]] kaj [[filozofio]]. La unua [[rektoro]] estis [[Ubbo Emmius]], konata frisa historiisto. Ĝis [[1876]] la laborlingvo de la universitato estis la [[latina]].
 
Pro la franca okupado la universitato iĝis parto de la Imperia Universitato de [[Paris]] en [[1812]]. En [[1815]], kiam la Reĝlando Nederlando estiĝis, la universitato iĝis ŝtata instanco. Je la [[5-a de junio]] [[1872]] [[Aletta Jacobs]] kiel unua virino en Nederlando ekstudis en Groningen. En [[1925]] la universitato havis pli ol mil studentojn, post fajro en [[1906]] kaj sekva renovigo kaj konstruo de novaj konstruaĵoj. En [[1953]] profesoro [[Frits Zernike]] ricevis la [[Nobel-premio pri fiziko|Nobel-premion pri fiziko]].
 
La universitato havas ĉirkaŭ 22 000 studentojn kaj 5 500 kunlaborantojn. Rezulte la Regna Universitato Groningen estas la tria universitato laŭ grandeco en Nederlando kaj la plej granda dunganto en la provinco Groningen.
 
La [[blazono]] de la universitato, kiu estas konfirmita de la Statoj de la Urbo kaj Lando de Groningen en [[1615]], konsistas el la blazono de la provinco de Groningen ŝarĝita de malfermita [[libro]] kun la (mallongita) teksto 'VER/BUM/DNI LU/CER/NA', kio estas 'VERBUM DOMINI LUCERNA PEDIBUS NOSTRIS' (La vorto de la Sinjoro estas lampo antaŭ niaj piedoj).
Linio 27:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.rug.nl Universitata retejo]
{{elEL}} [http://www.quazoo.com/q/University_of_Groningen_alumni University of Groningen alumni]
 
[[Kategorio:Universitatoj de Nederlando|Groningen]]
[[Kategorio:Groningen (provinco)]]