Armand Jean du Plessis de Richelieu: Malsamoj inter versioj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj)
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
Dum tiuj jaroj la juna Armand ekis militistan karieron, sed post la morto de la plej aĝa frato, li ekis religian karieron por okupi la "familian" episkopecon de Luçon, kio okazis jam en 1606, kiam li estis nur 21jaraĝa. Por tio oni devis peti papan permeson. Poste studis iomete en la [[universitato Sorbono]] kaj en 1608 eniris solene en la episkopa sidejo. Li ankaŭ planis eniri en [[politiko]]n.
 
Tiam la reĝo, ĉirkaŭata de katolikaj potencoj ligataj al la dinastio de Habsburgoj kaj hispana kaj aŭstria, decidis apogi la protestantajn potencojn vekinte malapogon de katolikaj nobeloj. Li prepariĝis por milito kaj nomumis regento sian edzinon, Maria de Medicis. En 1610 la reĝo estis murdita de katoliko. La filo Ludoviko estis tiam nur 9jaraĝa kaj la patrino regentis kun siaj italaj fiduloj nome Leonora Dosi kaj Concino Concini: la deziro de la kardinalo alproksimiĝi al la kortego devis atendi. La politiko ŝanĝis al favoro de alproksimiĝo al la katolikaj potencoj, kun malkontento de protestantoj, nobeloj iame povegaj kaj malaltaj klasoj. [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] iĝis reĝo nur 14jaraĝa en [[Reims]] en [[1614]]. Post unu jaro li edziĝis en [[Bordozo]] al Ana de Aŭstrio, filino de la hispana reĝo [[Filipo la 3-a (Hispanio)|Filipo la 3-a]]. Samepoke franca princino edziniĝis al hispana princo, estonta reĝo [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]], sed sen atingi sukcesan repaciĝon de ambaŭ regnoj.
 
Komence de la regado de la juna reĝo oni kunvokis en 1614 la Ĝeneralajn Ŝtatojn, iela preskaŭ parlamento, kiu ne estis tre sukcesa, sed famas ĉar estis la lastaj antaŭ tiuj de [[1789]], komence de la [[Franca Revolucio]]. En tiuj la episkopo de Luçon sukcesis veki la atenton de la regentino kaj Concini. En 1616 li eniris la servon de la reĝino Ana de Aŭstrio kaj ricevis altegajn postenojn. Tiam ankoraŭ la iama reĝino kaj regentino ankoraŭ regis efektive kaj la vera reĝo juna Ludoviko ĵaluzis pro tio. Li mortigis la favoritojn de la regentino, nome Concini kaj Dosi kaj eĉ ekziligis sian patrinon al Blois. Armand devis retiriĝi al [[Avinjono]], ĉar ankaŭ li mem apartenis al la partio de la regentino. La reĝo fakte enpoviĝis kaj ŝanĝis de nove la franca politiko: li alvokis ministrojn de sia patro, inter kiuj ĉefe regis Luynes, pro kio multaj nobeloj alproksimiĝis al la regentino. En tiuj luktoj en 1621 mortis la polemika Luynes, kio malfermis la vojon al Armand, kiu ricevis favoron de la regentino (kardinaliĝis en [[1622]]) kaj de la reĝo, kiu igis lin reĝa konsilanto en 1624.
 
Ekde tiam la jam kardinalo dediĉis sin al plifortigo de la povo kaj figuro de la monarko, kiu kiel uzanto de "didevena povo", ĝuis ege taŭge helpon de katolika kardenalo. Richelieu edukis la junan reĝon, verkis por li politikan testamenton, kaj sekurigis ties situacion kontraŭ la deziroj de la patrino kaj regentino. Tiu estus dezirinta pacon kun Hispanio, sed Richelieu konvinkis la reĝon al la milito kaj en 1629 li iĝis ĉefministro ([[favoratulo]]). Multaj konspiroj okazis en tiu epoko kaj eĉ kun partpreno de membroj de la reĝa familio. En 1630 la konflikto inter patrino kaj filo finis per venko de la reĝo kun helpo de la kardinalo: la eks-reĝino definitive estis ekzilita al [[Kolonjo]] kie mortos en 1642. Richelieu jam ne havis rivalon en la franca kortego. En 1631 la reĝo nomumis lin duko de Richelieu. Ĉar tiu opiniis, ke la hispandevena reĝino povus influi la reĝon al paciĝo kun Hispanio, Richelieu apartigis ŝin disde la reĝo, kio poste inspiros la verkiston [[Aleksandro Dumas]] la romantismajn romanojn pri la malica kardinalo kaj la bonaj [[tri muskedistoj]].
 
[[Dosiero:RichelieuRochelle.jpg|thumb|left|260px|La kardinalo Richelieu ĉe la sieĝo de [[La Rochelle]] (1627-1628) kontraŭ la protestantoj, de [[Henri-Paul Motte]].]]
Krome Richelieu reformis la administradon, ekonomion, renovigis la mararmeon, protektis la Sorbonon, kreis la [[Franca Akademio|Francan Akademion]] kaj protektis la artojn. Tamen la malbona agrikultura produktado kaj la milito malbonigis la ekonomion. Francio estis kaŝe apoginte la potencojn malamikajn de Habsburgoj nome [[Svedio]] kaj [[Nederlando]] en la [[Tridekjara Milito]]. Post malvenko de svedoj en Nördlingen, en 1635 Richelieu eniris rekte en la milito kontraŭ Hispanio. Ĉefe li apogis katalunojn kaj portugalojn kontraŭ la centra kastilia monarkio kaj agadis sude kie konkeris la tiamajn katalunajn graflandojn [[Rusiljono]] kaj [[Cerdanjo]].
 
La situacio de la reĝino estis malforta ĉar ne naskis ankoraŭ heredonton, sed en 1638 naskiĝis filo, kiu estos poste [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]]. Krome la reĝino naskis ankaŭ alian princon, kaj kun la hereda afero solvita, ŝia influo kreskis. Dum la milito en 1642 la kardinalo mortiĝis kaj nur post kelkaj monatoj ankaŭ la reĝo [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]]. Iom poste la franca armeo venkis super la hispanoj en Rocroy. La reĝino Ana de Aŭstrio funkciis kiel regentino kaj kiel ĉefministro alia kardinalo, nome [[Mazarin]], kiu sekvis la politikon markitan de Richelieu.
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commons|Armand-Jean I du Plessis de Richelieu}}
{{elEL}} http://www.newadvent.org/cathen/13047a.htm <!-- _Goyau_, Georgoj. (1912). "_Armand_-_Jean_ du _Plessis_, Duko de _Richelieu_." ''La Katoliko Enciklopedio,'' Volumeno _XIII_. (Nov-Jorkio, Novjorko): _Robert_ _Appleton_ (Korporacio, Kompanio) -->
{{elEL}} http://visualiseur.bnf.fr/Visualiseur?Destination=Gallica&O=NUMM-100602 <!-- _Der_ Teksto _des_ _Testaments_ _im_ _Original_ -->
{{elEL}} http://www.museenkoeln.de/ausstellungen/wrm_0302_richelieu/default.asp <!-- _Rückblick_ _auf_ _eine_ _Ausstellung_ _im_ _Wallraf_-_Richartz_ Muzeo _in_ Kolonjo -->
{{elEL}} http://bautz.de/bbkl/r/richelieu_a_j.shtml <!-- _Biographisch_-_Bibliographisches_ _Kirchenlexikon_ - _RICHELIEU_ -->
 
{{vivtempo|1585|1642|Richelieu}}
112 889

redaktoj