Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
La [[gramatiko]] de [[Esperanto]] estas malpli komplika ol tiuj de la plimulto de [[Nacia lingvo|naciaj lingvoj]], pro sia [[Logiko|logika]] strukturo. Krome, la simpla [[afikso|sistemo de afiksoj]] plifaciligas la lernadon de Esperanto: Per ĝi oni povas surbaze de konataj vortoj mem krei novajn vortojn kompreneblajn por ĉiuj aliaj, do ne necesas lerni tiom multe da diversaj radikoj.
 
== Fundamenta Gramatiko de Esperanto ==
 
Gramatiko de "Fundamento de Esperanto":
 
 
A. [[Alfabeto]]. [[a|Aa]], [[b|Bb]], [[c|Cc]], [[ĉ|Ĉĉ]], [[d|Dd]], [[e|Ee]], [[f|Ff]], [[g|Gg]], [[ĝ|Ĝĝ]], [[h|Hh]], [[ĥ|Ĥĥ]], [[i|Ii]], [[j|Jj]],
[[ĵ|Ĵĵ]], [[k|Kk]], [[l|Ll]], [[m|Mm]], [[n|Nn]], [[o|Oo]], [[p|Pp]], [[r|Rr]], [[s|Ss]], [[ŝ|Ŝŝ]], [[t|Tt]], [[u|Uu]], [[ŭ|Ŭŭ]], [[v|Vv]], [[z|Zz]]. Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u. (Vidu artikolon [[H-sistemo]]).
 
B. Reguloj.
* '''{{ankro2|1}} •''' [[Artikolo nedifinita]] ne ekzistas; ekzistas nur [[artikolo difinita]] ([[la]]), egala por ĉiuj [[sekso]]j, [[kazo]]j kaj [[nombro]]j.
Rimarko. La uzado de la [[Artikolo (gramatiko)|artikolo]] estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.
* '''{{ankro2|2}} •''' La [[substantivo]]j havas la [[finaĵo|finiĝofiniĝon]]n '''[[o]]'''. Por la formado de la [[pluralo|multenombro]] oni aldonas la finiĝon j. Kazoj ekzistas nur du: [[nominativo]] kaj [[akuzativo]]; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo '''[[n]]'''. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de [[prepozicio]]j (la [[genitivo]] per [[de]], la [[dativo]] per [[al]], la [[ablativo]] per [[per]] aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
* '''{{ankro2|3}} •''' La [[adjektivo]] finiĝas per '''[[a]]'''. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La [[komparativo]] estas farata per la [[vorto]] [[pli]], la [[superlativo]] per [[plej]]; ĉe la komparativo oni uzas la [[Konjunkcio (gramatiko)|konjunkcion]] [[ol]].
 
* '''{{ankro2|4}} •''' La [[numeralo]]j fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : [[unu]], [[du]], [[tri]], [[kvar]], [[kvin]], [[ses]], [[sep]], [[ok]], [[naŭ]], [[dek]], [[cent]], [[mil]]. La [[deko]]j kaj [[cent]]oj estas formataj per simpla [[kunig]]o de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj - la sufikson [[-obl-|obl]], por la nombronaj - [[on]], por la kolektaj - [[op]], por la disdividaj - la vorton [[po]]. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
* '''{{ankro2|5}} •''' [[Pronomo]]j personaj : [[mi]], [[vi]], [[li]], [[ŝi]], [[ĝi]] (ordinare pri [[objekto]], [[bestoj|besto]] aŭ infaneto), [[si]], [[ni]], [[vi]], [[ili]], [[oni]]; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
* '''{{ankro2|6}} •''' La [[verbo]] ne estas ŝanĝata laŭ [[persono]]j nek nombroj. Formoj de la verbo : la [[tempo]] estanta akceptas la finiĝon [[-as]]; la tempo estinta -[[is]]; la tempo estonta [[-os]]; la [[modo kondiĉa]] -[[us]]; la [[modo ordona]] -[[u]]; la [[modo sendifina]] -[[i]]. [[Participo]]j (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -[[ant]]; aktiva estinta -[[int]]; aktiva estonta -[[ont]]; pasiva estanta -[[at]]; pasiva estinta -[[it]]; pasiva estonta -[[ot]]. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo [[esti]] kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la [[pasivo]] estas '''[[de]]'''.
 
* '''{{ankro2|7}} •''' La [[adverbo]]j finiĝas per '''[[e]]'''; [[grado]]j de [[komparado]] kiel ĉe la adjektivoj.
* '''{{ankro2|11}} •''' [[kunmetita vorto|Vortoj kunmetitaj]] estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
* '''{{ankro2|12}} •''' Se en frazo estas alia nea vorto la vorto '''[[ne]]''' estas forlasata.
 
* '''{{ankro2|13}} •''' Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
 
* '''{{ankro2|14}} •''' Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion '''[[je]]''', kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
* [[Prononco de Esperanto]]
 
== Libro ==
* ''Esperanto-Grammatik''; '''Dirk Willkommen'''; Eldonejo: Buske Helmut eldonejo ''(Verlag GmbH)'' januaro 2007 - - XIV 132 paĝoj ISBN 38754847543-87548-475-4 EAN: 9783875484755 (en germana lingvo)
== Eksteraj ligiloj ==
 
{{elEL}} [http://www.bertilow.com/pmeg/ Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko] de Bertilo Wennergren; (en internacia lingvo)
{{elEL}} [http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto Berlina Komentario] pri la Fundamento de Esperanto ([[Berlina Komentario|BK]]), stato de 2014-09 (du volumoj en formato pdf kun kune ĉ. 650 paĝoj, la Gramatiko estas komentita en vol. 1).
{{elEL}} [http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/Esperanto/Baza/frame-Esp.html Gramatiko de Esperanto] de Evaldo Pauli; (en internacia kaj portugala lingvo)
{{elEL}} [http://eo.lernu.net/enkonduko/lingvoprezento/alfabeto.php lernu! - Lingvoprezento de Esperanto]
{{elEL}} [http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/konciza/index.php lernu! - Konciza gramatiko de Esperanto]
{{elEL}} [http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/detala/index.php lernu! - Detala gramatiko de Esperanto]
 
 
[[Kategorio:Gramatiko de Esperanto| ]]
112 889

redaktoj