Ofsajdo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 22 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q18531)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
La '''ofsajda regulo''' ekzistas en la regularo de la sportoj [[futbalo]], [[rugbeo]] kaj [[glacihokeo]], laŭ kiu certaj pozicioj de ludantoj de la atakanta [[teamo]] rilate al la defendantoj de la opona teamo estas kontraŭregula. Simple dirite: ludanto ne rajtas atendi la pilkon rekte antaŭ la [[golulo]]. Tiam la arbitrulo (matĉestro) per fajfo interrompu la atakon.
La regulo ne estas sendisputa, do fojfoje oni modifis ĝin.
 
Linio 6:
La kerno de la '''ofsajda regulo''' ekzistis jam en Anglio en la unua regularo en [[1863]], kiam eĉ ne jam estis difinitaj la grandeco de [[ludkampo]] kaj [[golejo]] aŭ la nombro de ludantoj. La argumento por ĉi-regulo: estas mal-[[honesto|honeste]] atingi [[golo]]n malantaŭ la dorso de la kontraŭulo. Krome la ofsajda regulo preventu, ke [[avanulo]] poziciiĝu antaŭ la golejo de la alia teamo simple atendante la pilkon por senpene sukcesi golon (kaj enuigi la ludon). Laŭ la ''Unua libro'' de [[1863]] ofsajda pozicio okazis, se ne minimume tri defendantoj estis inter la avanulo kaj la golejo.
 
La regulo jam ekzistis en [[rugbeo]], do en "pra-futbalo" antaŭ la skismo inter rugbea kaj futbala asocio. La regulo plurfoje estis modifita: "Ofsajdo en la propra duono de la [[ludkampo]]" ekzistis ĝis [[1907]], sed poste ne plu. La ofsajda regulo hodiaŭ valida estis fiksita en [[1925]], krom detalo ŝangita en [[1990]]: se defendanto havas la '''saman''' distancon al la golejo la avanulo laŭ la nova regulo ne plu estas en ofsajda pozicio.
 
=== Regulo ===
Linio 22:
[[Dosiero:passives-abseits.png|thumb|200px|right|'''Ne-ofsajdo''' de la avanulo en penalareo]]</div>
La ofsajda pozicio en si mem ne jam estas ''ofsajda delikto''. <br />
Laŭ [[FIFA]]-regularo (laste ŝanĝita en julio [[2005]] ''ofsajda delikto'' okazas, se ludanto en ofsajda pozicio - laŭ prijuĝo de la matĉestro - aktive enmiksiĝas en la ludado per
* interago en la ludado - se li tuŝas aŭ ludas la pilkon post pasigo aŭ tuŝo de samteamano.
* interago kun defendanta oponulo - se li influas ties ludadon aŭ la ŝancon al ludado, aŭ se li influas ties viddirekton aŭ movon, aŭ se li per gesto aŭ movado erarigas aŭ iritadas la oponulon.
* profitado el sia ofsajda pozicio - se li akceptas pilkon resaltantan de [[fosto]], [[translato]] aŭ de [[oponulo]].
<br />
Decidiga momento por prijuĝo de la ''ofsajda delikto'' estas la ''momento, kiam samteamano pasigas aŭ tuŝas la pilkon''.
 
Se okazis ''ofsajda delikto'' oni parolas pri ''"ofsajdo"'', alikaze pri ''"ne-ofsajdo"''. Antaŭe oni parolis pri "aktiva" kaj "pasiva ofsajdo", tiuj terminoj ne plu validas.
Linio 35:
* Kontraŭe: se avanulo en ofsajdo kuras ekster la ludkampon, li preventas ofsajdon.
 
Praktike la ludanto en ofsajda pozicio povas ricevi punon antaŭ ol li ekludis aŭ ektuŝis la pilkon, se - laŭ la prijuĝo de la matĉestro - neniu alia samteamano (ne ofsajda) havas la ŝancon ludi la pilkon. La decido, ĉu ludanto "aktive enmiksiĝas en la ludado" povas esti tre problemhava. Estas ankoraŭ disputata, kiel la matĉestro interpretu la novajn regulojn, ĉefe kiel ludanto en ofsajda pozicio rajtas moviĝi sen ''interagi kun defendanta oponulo''.
La matĉestro decidanta pri ''ofsajdo'' aŭ ''ne-ofsajdo'' do havas la taskon samtempe prijuĝi, ĉu okazis ''ofsajda pozicio'' kaj ĉu okazis ''aktiva enmiksiĝo''. Ciu pilkokontakto rezultigas novan situacion, kiu povas esti pridisputata.
 
==== Ofsajda puno ====
La puno por ''ofsajda delikto'' estas '''[[nerekta libera ŝoto]]''' por la opona teamo el tiu punkto de la ludkampo, kie la delikto okazis. Se la "viktima teamo" dume jam regajnis kontrolon de la pilko, la matĉestro kutime ne plu interrompas la matĉon por ne malrapidigi la ludon per superflua [[libera ŝoto]], kies celo ja estas garantii pilkoposedon al la "viktima teamo".
 
''Ofsajdo'' estas teknika kontraŭregulaĵo, ĝi ne estas "[[faŭlo]]", nek "[[miskonduto]]". Tial pro ''ofsajdo'' neniam povas sekvi discipliniga puno (kontraŭpersona puno), admono ([[flava karto]]) aŭ forpelo ([[ruĝa karto]]) kontraŭ la ludanto. Sed la matĉestro ja povas puni la ofsajdan ludanton per admono pro prokrastigo, se tiu post la ofsajda fajfo daŭrigas ludadi per kiko en la golejon aŭ ekster la ludkampon.
 
=== La tasko de la oficialuloj ===
Prijuĝante pri '''ofsajdo''' aŭ '''ne-ofsajdo''' la [[arbitrulo|matĉestro]] ricevas helpon de siaj [[liniarbitrulo|asistantoj]]. Ili ja troviĝas ĉe la flanklinio apud la antaŭlasta defendanto kaj tial povas pli trafe prijuĝi la situacion.
 
La tasko de la asistanto ne facilas, ĉar ili devas samtempe sekvi atakojn kaj kontraŭatakojn kaj prijuĝi kiuj ludistoj estas en ofsajda pozicio, kiam la pilko estas pasigata (ofte trans la tuta ludkampo) kaj tiam konsideri ĉu la ofsajdpozicia ludanto aktive enmiksiĝas en la ludon. La risko de misjuĝo estas plie grandigata pro la perspektivo, se la ofsajdpozicia ludanto ne estas proksima al la antaŭlasta defendanto kaj la asistanto ne ekzakte samdistanca al la golejlinio. Spektantoj ofte subtaksas la malfacilon de ĉi-tasko: se defendanto kaj avanulo kuras en kontrauajn direktojn, ili facile povas distanciĝi je 2 metroj aŭ pli ene de dekona sekundo. Do, se la asistanto ne trafas tre precize '''la''' momenton de pilko-pasigo, misjuĝo estas neevitebla.
Linio 56:
 
== Rugbeo ==
En [[rugbeo]] ludanto "ofsajdas", kiam
* li estas pli antaŭe ol perpiede ŝotata pilko aŭ
* li dum unu el la statikaj ludsituacioj (en la angla: ''Scrum'', ''Ruck'' aŭ ''Maul'') troviĝas antaŭ la plej malantaŭa piedo de samteama ludanto en tiu amasiĝo aŭ
Linio 80:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.iihf.com/hockey/rules/offrules_2006.htm reguloj de glacihokeo - IIHF (angle aŭ germane)]
{{elEL}} [http://www.dfb.de/dfb-info/regeln/fussballregeln/regel/regel11.html Fußballregeln (DFB)]
 
[[Kategorio:Glacihokeo]]