Kantono Valezo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto kantono de Svislando
|nomo=Kantono Valezo
|blazono=[[ImageDosiero:Wappen Wallis matt.svg|thumb|120px|center|<small>Blazono de Kantono Valezo</small>]]
|bildo=[[ImageDosiero:Turtmann_airfield_by_Claudio_Vosti.jpg|thumb|285px|center|<small>La valeza valo apud [[Raron]]</small>]]
|situo=[[ImageDosiero:Karte Lage Kanton Wallis.png|thumb|285px|center|<small>Situo de Kantono Valezo en Svislando</small>]]
|mapo=[[ImageDosiero:Karte Kanton Wallis.png|thumb|285px|center|<small>Mapo de la Kantono Valezo</small>]]
<!--|koord={{Koordinatoj gm|46|14|N|7|22|E}}-->
|koord={{coord|46|14|N|7|22|E|type:country}}
Linio 15:
|denseco=58
}}
'''Kantono Valezo''' estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de [[Svislando]], kiuj nomiĝas [[kantono]]j, kaj situas en la sudokcidento de la lando. Ĝia administra centro estas la urbo '''[[Siono]]''' (germane ''Sitten'' kaj france ''Sion''). Fine de [[2004]] en la kantono vivis 288800 enloĝantoj, kiu nombro kreskis al 303241 ĝis fino de [[2009]]. Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la [[Svislando|Svisa Konfederacio]] estas [[franca lingvo|france]] ''Valais'', [[germana lingvo|germane]] ''Wallis'', [[itala lingvo|itale]] ''Vallese'' kaj [[romanĉa lingvo|romanĉe]] ''Vallais''.
 
== Geografio ==
Linio 22:
[[Gornergrat]] estas monto situanta 3 kilometroj sude de Zermatt en svisa kantono Valezo. Ĝi estas 3 130 metroj alta.
 
== Najbaraj kantonoj ==
Kantono Valezo limas en nordo al [[Kantono Berno]], en nordoriento al [[Kantono Urio]], en oriento al [[Kantono Tiĉino]], en sudoriento kaj sudo al [[Italio]], en okcidento al [[Francio]] kaj en nordokcidento al [[Kantono Vaŭdo]].
 
== Administra divido ==
La kantono konsistas el 14 distriktoj, kiuj estiĝis el la 13 malnovaj interezzonoj (alemane ''Zehnden''), kiujn reprezentas la 13 steloj en la blazono kaj flago de la kantono. La du distriktoj Raron Orienta kaj Raron Okcidenta formis unu interrezono.
{{elEL}}Vidu pli detale sub '''[[Distriktoj de Kantono Valezo]]'''
 
== Lingvoj ==
Oficialaj kantonaj lingvoj estas la franca (denaske parolata de 60 procentoj de la kantonanoj) kaj la germana (denaske parolata de 30 procentoj): En la orienta parto, la regiono ''Supra Valezo'' oriente de la komunumo ''Sierre'', dominas la germana lingvo kaj lokaj [[alemana lingvo|altalemanaj dialektoj]] - en la okcidenta parto, la regiono ''Malsupra Valezo'' okcidente de ''Sierre'', la franca lingvo kaj provenca dialekto.
 
== Trafiko ==
Fervoje Valezo atingeblas de nordo tra la [[Baza tunelo de Lötschberg]], de oriento tra la [[Furkotunelo]], de sudo tra la [[Sempionotunelo]] kaj de okcidento per la grava tajnlinio de Laŭzano. Tra Lötschberg-Sempiono pasas unu el la du gravaj svisaj transalpaj fervojlinioj, kiu konektas nordon kaj sudon de [[Eŭropo]]. Tra la Sempionotunelo krome pasas la grava linio de [[Parizo]] al [[Milano]]. Aŭtovoje Valezo atingeblas de [[Laŭzano]] pere de la [[svisa aŭtovojo A9]], la sola rekta autovojaliro al Valezo. Krome Valezo atingeblas pere de [[Sempiono-Pasejo]], [[Grimsel-Pasejo]], [[Montpasejo Granda Sankta Bernardo]] kaj nur somero tra [[Furkopasejo]]. Vintre eblas el nordo, oriento kaj sudo atingi la kantonon per la aŭtomobiltrajnoj kiuj funkcias tra la tri gravaj fervojtuneloj de Lötschberg, Sempiono kaj Furko. Tra Furko cirkulas la etŝpura Materhorno-Gotardo-Fervojo, sur la linio de Laŭzano la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]], kaj tra la tuneloj de Lötschberg kaj Sempiono la [[Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo]]. Multnombraj mallarĝŝpuraj fervojoj, dentoradofervojoj, aertelferoj, kaj seĝotelferoj kondukas al la flankaj valoj kaj multnombraj turismaj lokoj.
 
== Historio ==
En la jaro [[-25|25 antaŭ Kristo]] la [[Romio|romianoj]] konkeris Valezon kaj atribuis ĝin al la [[Raetia|Provinco Raetio]]. En la [[5-a jarcento]] la [[Burgonjo|burgonjanoj]] konkeris la suban hodiaŭan franclingvan parton de Valezo, kiu fariĝis tiam parto de [[Burgonjo]] kaj poste de [[Savojo]], dum en la supra parto de Valezoj setlis la alemana tribo de la [[Valzoj]], kiuj almigris tra [[Grimsel-Pasejo]] el la regiono de la hodiaŭa [[Berna Oberlando]]. Provoj de la [[Berno|bernanoj]] en la 13-a ja 15-a jarcento konkeri Valezon malsukcesis; dum la du bataloj de [[Ulrichen]] en la jaroj [[1211]] kaj [[1419]] la valezanoj defendis sukcese sian sendependecon. En la 15-a jarcentoj la alemanaj distriktoj de la Supra Valezo konkeris la 6 savojajn distriktojn de la Suba Valezo kaj subemtis ilin ĝis la konkero fare de [[Napoleono la 1-a]] al sia administracio. En la jaro [[1802]] Napoleono deklaris la teritorion de Valezo sendependa respubliko. Tiu respubliko en la jaro [[1810]] kiel [[Departemento Sempiono]] estis integrita al [[Francio]]. En la jaro [[1815]] Valezo surbaze de verdikto de la [[Viena Kongreso]] aliĝis kiel plenrajta kantono al [[Svislando]].
 
== Vidu ankaŭ ==
* Por la franca regiono ''Valois'' (Valezio), kaj la samnoma [[dinastio]], vidu: [[Domo de Valois]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{komunejokat|Canton of Valais|markilo=Valezo}}
{{elEL}} [http://www.vs.ch Oficiala retejo de la kantono (franc- kaj germanlingva)]
 
 
{{Ŝablono:Svisaj kantonoj}}
 
 
[[Kategorio:Kantonoj de Svislando|Valezo]]