Komunumo (Svislando): Malsamoj inter versioj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Forigo de 13 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q70208))
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
[[Dosiero:Kilchberg.JPG|thumb|200px|right|Komunumo [[Kilchberg ZH]], tipa svisa vilaĝo]]
== Ĝenerale ==
'''[[Komunumo]]j''' (germane ''Gemeinden'', france ''communes'', itale ''comuni'') estas la plej malgranda politika-administra divido en [[Svislando]]. En tuta Svislando troviĝas ĉirkaŭ 2600 komunumoj, kiuj varias laŭ grandeco de la plej grandaj urboj, kiel [[Ĝenevo]] kaj [[Zuriko]], kun po centmiloj da loĝantoj, ĝis tre etaj komunumoj: la plej malgranda estas, laŭ la censo de 2004, Corippo, kun nur 17 loĝantoj.
 
'''''Grava rimarko: Komunumo estas termino, forte ligita al juro nacia kaj tial ne povas estis difinita internacie! La difinoj de ĉi-tiu artikolo aplikeblas tial nur por Svislando!'''''
== Diferenco inter komunumo kaj municipo en Svislando (difinoj) ==
En [[PIV]] fakte la nocioj [[komunumo]] (PIV: ''malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo'') kaj [[municipoj|municipo]] (PIV: ''Urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel relative sendependa administra unuo je loka nivelo'') iomete malklare distingiĝas. Tial endas difini, kion la esprimoj en Svislando signifas:
{{elEL}} '''Politika komunumo''' en Svislando (germane ''politische Gemeinde'') estas la urbo aŭ komunumo, politike aŭtonoma kun propra registaro kaj se temas pri urbo propra urba parlamento. Se ni parolas pri komunumo en Svislando, tiam ni, se el la konteksto nenion alian postulas, parolas pri la politika komunumo. Ekzistas en diversaj regionoj ankaŭ civilaj komunumoj, ekleziaj komunumoj, lernejaj komunumoj ktp. kiuj ne nepre kongruas kun la politikaj komunumoj. Komunumo konsistas el unu aŭ pluraj municipoj.
{{elEL}} '''[[Urbo]]''' en Svislando (france ''villes'', germane ''Städte'', itale ''città'', romanĉe ''citad'') estas svisa komunumo kun pli ol 10'000 loĝantoj aŭ komunumo, kiu posedas historiajn rajtojn kiel urbo, cedita al ĝi ekzemple de [[mezepoko|mezepoka]] feŭdulo.
{{elEL}} '''[[Vilaĝo]]''' en Svislando: Por neurbaj komunumoj kun malpli ol 10'000 loĝantoj kaj sen mezepokaj urborajtoj mankas aparta oficiala termino. Oni ĝenerale simple parolas pri ''vilaĝo''.
{{elEL}} '''[[Municipoj de Svislando|Municipo]]''' en Svislando (germane kutime ''Ort'') estas historia vilaĝo aŭ setlejo, kiu formas iu-grade sendependan unuon, sed ne estas aŭtonoma komunumo. En malgranda komunumo, kiu konsistas el nur unu municipo, komunumo kaj municipo estas plej ofte identaj.
{{elEL}} '''Municipkomunumoj''' (germane ''Zivilgemeinde'') kaj '''Lokkonunumoj''' (germane ''Ortsgemeinde''): Historia diferencigo, kiu postvivis el la tempo de la [[Helveta Respubliko]] en kelkaj kantonoj, ekzemple [[Kantono Turgovio]]. Hodiaŭ tiu diferencigo praktike ne plu havas signifon. En multaj kantonoj tiu diferencigo estis en novaj konstitucioj nuligita kaj la municipkomunumoj malfonditaj kaj iliaj taskoj integritaj en la politikajn komunumojn.
'''Atentu pri falsaj amikoj''': En franclingva Svislando oni kutime utiligas (sed ne en ĉiuj franclingvaj kantonoj same) la vortojn ''commune'' kaj ''municipalité'' kiel sinonimoj en la senco de ''politika komunumo'' laŭ supra difino, dum oni utiligas ''lieu'' por ''municipo'' laŭ supra difino. En Tiĉino la itala vorto ''municipio'' signifas komuna administracio sed ankaŭ estas utiligita same kiel la franca kiel sinonimo por ''comune''. En la romanĉa oni utiligas la vortojn ''vischnanca'' (kaj malofte kiel sinonimo ''cumin'') por ''komunumo'' en la supra senco kaj ''vitg'' por ''municipo''.
 
== Jura pozicio de svisa komunumo ==
Ĉiu svisa [[Kantono (Svislando)|kantono]] leĝe difinas la jurajn respondecojn de siaj komunumoj; tiaj respondecoj povas ampleksi provizado per diversaj lokaj administraj servoj, ekzemple edukado kaj lernigado; medicinaj kaj sociaj servoj; aŭtobusaj kaj trajnaj sistemoj, kaj kolektado de impostoj. La respondecoj kaj la grado de kuncentrigado varias inter la diversaj kantonoj. Ĝenerale svisaj komunumoj estas vaste aŭtonomiaj. Validas konsekvence la principo de maksimuma [[subsidiareco]]: ''Kion ne reguligas la federacio, rajtas reguligi la kantono, kion ne reguligas la kantono rajtas reguligi la komunumo.''
 
Ĝenerale la komunumojn estras konsilio aŭ konsilantaro kun komunumestro kiel la realiga instanco kaj la ĝenerala kunveno de ĉiuj enloĝantaj svisaj civitanoj kiel la leĝdona instanco. La pli grandaj komunumoj ĝenerale rajtas elekti urban parlamenton, kiu anstataŭas la ĝeneralan kunvenon de loĝantaro.
 
== Civitaneco ==
 
== Vidu ankaŭ ==
{{elEL}} [[Listo de urboj en Svislando]]
{{elEL}} [[Municipoj de Svislando]]
{{elEL}} [[Kantonoj de Svislando]]
 
[[Kategorio:Komunumoj de Svislando| ]]
112 941

redaktoj