Malgranda kurlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 48 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q18858)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 21:
La '''Malgranda kurlo''' aŭ '''Malgranda numenio''', ''Numenius phaeopus'', estas [[vadbirdo]] el la ordo de [[ĥaradrioformaj]] birdoj kaj familio de [[skolopedoj]].
 
== Disvastiĝo ==
Estas unu el la plej disvastigataj kurloj, ĉar reproduktiĝas tra granda parto de subarkta [[Norda Ameriko]], [[Eŭropo]] kaj [[Azio]] kaj suden ĝis ekzemple [[Skotio]].
 
Temas pri migranta [[birdo]] kiu vintras ĉe marbordoj de suda [[Afriko]], [[Suda Ameriko]], suda [[Azio]] ĝis [[Aŭstralazio]] kaj suda [[Norda Ameriko]]. Ĝi estas sufiĉe socia for de la bredsezono.
 
Fine de la [[19a jarcento]], ĉasado ĉe migradaj vojoj malpliigis draste ties multnombradon. Feliĉe nuntempe la malpliigo ĉesis kaj la specio estas protektita.
 
Estas '''kvar subspecioj''':
* ''Numenius phaeopus phaeopus'' - norda Eŭropo, nordokcidenta Azio
* ''Numenius phaeopus variegatus'' - nordorienta Azio
* ''Numenius phaeopus alboaxillaris'' - centra Azio (rara, endanĝerita)
* ''Numenius phaeopus hudsonicus'' ('''Hudsona kurlo''' sen blanka pugo kaj pli malhela) - norda Norda Ameriko
 
== Aspekto ==
Temas pri granda vadbirdo 37-45 cm longa kaj ĉirkaŭ 375 gr peza. Ĝi estas ĉefe grizbruna, kun blankaj dorso kaj pugo (nur subspecioj ''N. p. phaeopus'' kaj ''N. p. alboaxillaris''), kaj '''longa subenkurvita malhela''' -kun iom da helo ĉebaze- '''beko''' (iom pli longa ĉe inoj) kun ne tiom milda kurvo kiel ĉe [[Granda kurlo]]. Kruroj estas blugrizaj. Junuloj estas similaj.
 
Ĝi estas plej ofte timida. La ĝenerala alvoko estas grumbla fajfado, sekvita de kanta pepado.
La ununura simila komuna specio en la plej granda parto de ties teritorio estas la pli granda [[Granda kurlo]]. '''Malgranda kurlo''' estas pli malgranda kaj havas pli mallongan kurvan bekon kaj krome havas '''malhelan strion -inter du helaj- super okulo'''.
 
== Kutimoj ==
Tiu [[Holarkta ekozono|holarkta]] specio manĝas per kribrado en milda koto de etaj [[senvertebrulo]]j aŭ plukado de etaj [[krabo]]j kaj similaj predoj el la grundo aŭ akvosurfaco. Antaŭ migrado [[bero]]j estas grava parto de la manĝaĵo.
La nesto estas nuda truo en [[tundro]] aŭ arkta stepo. La ino demetas el 3 ĝis 5 ovojn. Plenkreskuloj defendas vigle la nestan teritorion kaj ne dubas ataki ekzemple homojn.
== Bildaro ==
<gallery>
Numenius phaeopus MHNT.jpg|'' Numenius phaeopus''
Sea_Bird_at_Acapulco_Beach.jpg|Amerika subspecio en [[Akapulko]]
Faroe_stamp_024_whimbrel.jpg|Poŝtmarko de Malgranda kurlo de [[Feroaj Insuloj]]
Linio 54:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.birds.cornell.edu/AllAboutBirds/BirdGuide/Whimbrel.html Datumaro pri la specio Malgranda kurlo] - Cornell Lab of Ornithology
{{elEL}} [http://www.mbr-pwrc.usgs.gov/id/framlst/i2650id.html Whimbrel - ''Numenius phaeopus''] - USGS Patŭent Bird Identification InfoCenter
{{elEL}} [http://www.sdakotabirds.com/species/whimbrel_info.htm Informo pri la specio Malgranda kurlo] -
{{elEL}} [http://juliesmagiclightshow.com/index.php?pic=967 Picture of American subspecies]
 
== Referencoj ==
{{Portalo Birdoj}}
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=49049|title=Numenius phaeopus|downloaded=11 May 2006}}
{{elEL}} [http://www.rspb.org.uk/birds/guide/w/whimbrel/index.asp RSPB A to Z of UK Birds]
 
{{Commons|Numenius phaeopus}}