Johann Rosenmüller: Malsamoj inter versioj

e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Forigo de 12 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q372593))
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
Johann Rosenmüller studis ĉ. [[1640]] ĉe la teologia fakultato de la Lepsika universitato. Mallonge poste li estis dungita kiel instruisto al la tiea muzika gimnazio [[Thomas-Lernejo]], kie li ankaŭ laboris kiel anstataŭanto de la [[Thomas-Kantoro]] [[Tobias Michael]] ekde [[1640]] ĝis [[1655]]. Ekde [[1651]] li estis [[orgeno|orgenisto]] de la Nicolai-Preĝejo, poste ankaŭ ĉe la Lepsika ĉefpreĝejo St. Thomas. Post kiam oni sciigis lin pri perspektivo sur la ofico de Thomas-Kantoro, en majo [[1655]] li subite estis arestata kaj eksigitata de la ofico. Oni suspektis lin de pederastio kun [[knaboĥoro|ĥorknaboj]]. La estro de la Thomas-Lernejo Gottfried Stallbaum skribis: ''„Estas rakontata pri tio, ke li ricevis apartan ĥoron sub lia direkton. … li eble transprenis la direktadon de la muzikadoj en la Nikolaj-Preĝejo, kiu tiam havis sian apartan kantoron. Ordinaran kantorecon li neniam atingis, kiel ni sendube povas certigi. Pro nenatura delikto li arestiĝis, tamen eskapis, unue iris al [[Hamburgo]], kaj poste iris al [[Italio]]."''
 
En [[Venecio]] Rosenmüller laboris kiel [[trombono|trombonisto]] ĉe la [[katedralo Sankta Marko]] kaj baldaŭ poste kiel komponisto. Baldaŭ li nomis sin ''Giovanni Rosenmiller''. Dum sia 24-jara estado en la laguna urbo li estis repektata homo, dumtempe li estis [[kapelestro]] ĉe la orfinejo ''Ospedale della Pietà'', kie poste laboris [[Antonio Vivaldi]]. Sed ankaŭ siajn kontaktojn al Germanio li ne tute interrompis – en [[1660]] la kortego de Weimar sendis mesaĝiston al Venecio por aĉeti muzikaĵojn de la komponisto, kaj en [[1673]] [[Johann Philipp Krieger]] venis al li kiel lernanto.
 
En [[1682]] Rosenmüller revenis al [[Germanio]] kiel kortegokapelestro de la [[duko]] [[Anton Ulrich von Braunschweig-Wolfenbüttel]], sed li mortis jam du jarojn poste. Li estas sepultita en la preĝejo Sankta Johano en Wolfenbüttel, kie troviĝas ankaŭ epitafo pri li. La inskribo tekstas jene (Esperantigita):
 
:JOHANN ROSENMÜLLER-n,
:l' [[amfiono|Amphiono]] de sia jarcento,
:el Oelsnitz en Voktlando,
:post 30-jara studo de l' Italoj,
:post kiam li redonis la pruntajhon en Germanio serve de l'Princo
:inter l'artamikoj kiel kapelestro,
:post kiam lia tempo per la paso de 13 Lustroj<ref> lustro: 5-jara tempospaco </ref> plenumiĝis,
:forprenis.
:Tial veh! Ighas arida la Rozoghardeno dezertigata per la Sudvento!
:Tiu dolcha, kortusha kaj Roza melodio finsonis.
:Al la Muelejo silenton oni heroldis! Silentu!
:Sed sindetene. Ne tute li forfalis al l' Mortodiino.
:en sia pli nobla parto li vivas eterne, la Krono de l' Muziko.
:Vivas la fluego de la Rozodoro,
:ĉar en la Duka Sanktejo la restanta de l' Rozoj konserviĝas,
:kiu en la dolcha harmonio de l' sonoraj kantaĵoj
:baldauw estus reghuata.
:Iru, Migranto, zorgu,
:ke Vi alighu iam la Simfonian Ĥoron de l' Chielanoj!
:En la Krista jaro 1684:<ref> : August Horneffer, Johann Rosenmüller (s. Lit.) </ref>
 
== Verkaro ==
La verkaro de Rosenmüller konsistas krom multnombraj ekleziaj ĥoraĵoj el suitoj kaj sonatoj, kiuj prezentas gravajn fazojn en la evoluigo de tiuj ĉi formoj. La granda kvalito de liaj komponaĵoj ekde la 1980-aj jaroj oni intensive remalkovras.
 
* ''Kernsprüche mehrereren Teils aus Heiliger Schrift'' ([[1648]]-52)
* ''Andere Kernsprüche'' ([[1652]]) – ekleziaj verkoj en multspecaj, ofte riĉegaj okupadoj
* ''Studentenmusik'' ([[1654]]) – instrumentaj dancosuitoj por instrumentaj ensembloj
* ''Vespro della beata Vergine'' (Mariavespro) ([[1670]]-80)
* multaj eklezimuzikaj komponaĵoj el la tempo en Italio
* ''Sonate e Sinfonie da Camera'' ([[1667]] Venedig)
* ''12 Sonatae à 2,3,4 è 5 stromenti da arco et altri'' ([[1682]]) – omaĝe al la Duko Anton Ulrich von Braunschweig-Wolfenbüttel, verŝajne komponite en Venecio, tamen publikita en Nurenbergo
* ''Weihnachtshistorie''
* ''Lamentationes Jeremiae''
 
== Literaturo ==
* Fred Hamel: ''Die Psalmkompositionen Johann Rosenmüllers.'' Koerner-Verlag, Baden-Baden [[1973]] (Repr. d. Ausg. Straßburg [[1933]])
* August Horneffer: ''Johann Rosenmüller (ca. [[1619]]-[[1684]])''. ostinato-musikverlag, Salzgitter 2005 (Nachdr. d. Dissertation Charlottenburg [[1898]])
* Arno Lehmann: ''Die Instrumentalwerke von Johann Rosenmüller.'' ostinato-musikverlag, Salzgitter [[2005]] (zugl. Dissertation Universität Leipzig [[1965]])
* Kerala J. Snyder: ''Johann Rosenmüller's music for solo voice.'' Yale University Press, New Haven, Conn. 1970 (Dissertation, 2 Bde.)
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} {{DNB|118749811}}
{{elEL}} [http://www.zepe.de/bŭkan/rosenm.htm Partielle Rosenmüller-Diskographie]
{{elEL}} [http://icking-music-archive.org/ByComposer/Rosenmueller.html Die Studentenmusic und die Sonaten à 2,3,4 è 5 stromenti… (Online-Partituren)]
 
== Fontoj ==
* Martin Petzold (Hrsg.): ''St. Thomas zu Leipzig.'' Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2000 ISBN 3-374-01842-4
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Rosenmüller, Johann}}
112 889

redaktoj