Imanento: Malsamoj inter versioj

15 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
substantivo, ne adjektivo, en la originala teksto
(substantivo, ne adjektivo, en la originala teksto)
Kutime kristanaj kaj judaj kaj islamaj akceptas la tieldiritan dian imanenton kaj rifuzas la imanenton kiu igas Dion simila aŭ identa al la mondo.
 
La manifestiĝo de Dio pere de la kreaĵaro (iamaniera lia ĉeesto en la mondo) estis pli/malpli akcentita de kristanaj filozofoj kaj teologoj: unuflanke inkliniĝantoj al [[platonismo]] kaj [[novplatonismo]] kiel [[Aŭgusteno de Hipono]], [[Bonaventura]] [[Pseŭdo-DionizoDionizio la Areopagana|Pseŭdo-DionizoAreopagano]], fasciniĝas pro la logosaj spuroj de Dio inter la kreitaro; aliflanke inkliniĝantoj al [[Aristotelo|aristotelismo]] kiel [[Alberto la Granda]] kaj [[Tomaso de Akvino]] plej akcentas la transcendon de Dio.
Sed la diskuto pri imanento de Dio en la kreaĵaro estis ĉiam varma temo en kristanismo ĉar Jesuo Kristo, konfesata de kristanoj enkarniĝo de Dio vera, iamaniere montras ian dian imanenton en la mondo. Tamen referenca punkto estis ĉiam la dogma difino [[Koncilio de Kalcedonio|kalcedonia]] ([[451]]) pri la naturo homa kaj dia de Jesuo: du naturoj, absolute realaj sed ne miksitaj. La konciliaj tekstoj recitas: ''“Ni instruas kaj konfesas unusolan kaj saman filon: nia sinjoro Jesuo Kristo, vera Dio kaj vera homo, unu sama Kristo Sinjoro solnaskita, agnoskinda en du naturoj, senmiksaj, senŝanĝaj, neapartigeblaj, estante savita la propraĵo de ĉiu naturo, kaj kuniĝantaj en unusola persono kaj hipostazo; Li ne estas dividita aŭ apartigita en du personoj, sed li estas unika kaj sama Filo, Verbo kaj Sinjoro Jesuo Kristo”.''