Benedetto Marcello: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Marcello kiel muzikisto: ampleka -> ampleksa
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
 
== La jurista kariero ==
Benedetto Marcello devenis de advokata familio kaj do estis memkompreneble, ke ankaŭ li unue studis jurosciencon. Tiel nenio malhelpis lin sekvi publikan karieron.
En [[1711]] li estis elektata en la Venecian ''"konsilantaron de la kvardek"''. Tiun ĉi oficon li plenumis dum 14 jaroj. En [[1730]] li estis sendata kiel ''provizoro'' (gubernatoro) de la [[Respubliko Venecio]] al [[Pola]]. Tamen la jam tiam malsaneta Marcello ne eltenis la klimaton en Pola, lia sanstato malpliboniĝis tiel, ke li devis reveni al Venecio en [[1737]]. Sed jam sekvajare oni translokis lin al Brescia kiel ''"camerlengo"'' (kanceliero, trezoristo). Tie ĉi li mortis la 24-an aŭ 25-an de julio [[1739]].
 
Linio 12:
Jam kiel junulo li publikis [[kanto]]jn kaj [[soneto]]jn. Ĉar la komponado tamen nur eblis paralele al lia publika kariero, li ĉiam nomis sin mem ''"nobile Veneto dilettante di contrappunto"'', do ŝatanto, aŭ diletanto de la muziko. Sed finfine li ekstudis komponadon ĉe [[Francesco Gasparini]] ([[1668]]-[[1727]]) kaj [[Antonio Lotti]] (ĉ. [[1667]]-[[1740]]).
 
La unua muzikigo de [[Itala lingvo|Itallingvaj]] [[psalmo]]parafrazoj ''"L'Estro Poetico-Armonico"'' alportis al la intertempe 38-jara Marcello Eŭropvastan famon. La ampleksa verkaro de 50 solopsalmoj laŭ [[Girolamo Ascanio Giustiniani]] estis frua provo de "arkaikeca solokantado". Entute tiu ĉi verkaro konsistas el ok volumoj, unu- ĝis kvarvoĉa kun [[figurita baso]] por [[orgeno]] aŭ alia [[klavarinstrumento]], parte kun deviga [[violonĉelo]] aŭ du [[violono]]j. En tiu ĉi verkoj superpezas prefere tradicia kontrapunkta kompontekniko. Sed ĝi ankaŭ alternas neatendite kun kompaktaj, homofonaj, preskaŭ folkloraj partioj. Tiuj ĉi psalmomuzikigoj sekvas detalege la tekstojn.
 
Kiel majstro de la solokantato Marcello estas unu el la lastaj reprezentantoj de la grandioza patosa kantstilo, kiu kelkfoje starigas etajn dramojn en la kadron de la ĝenro. Krom tio Marcello komponis ankaŭ pompan ĉambromuzikon kiel ekzemple klavaraj, violonĉelaj kaj flutaj sonatoj samkiel instrumentajn konĉertojn.
Linio 26:
estas tamen malfacile, envicigi Marcello-n laŭstile en inter tiujn komponistojn. Rilate siaj instrumentaj konĉertoj li ja ŝajnas esti influata de la stilo galanta de [[Antonio Vivaldi]], tamen en la sakrala muziko li flegas ege memvolan personan stilon.
 
En la sfero de la ĉambromuziko rimarkendas la
* ''Sonatoj op. 2 por bekfluto aŭ transversa fluto aŭ violono kaj figurita baso''
 
Linio 45:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} {{DNB|118951122}}
 
[[Kategorio:Italaj komponistoj|Marcello, Benedetto]]