Mike Tyson: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 11:
Tyson ŝanĝis en marto de 1985 al la profesiuloj, en aĝo de 18 jaroj. Samjare li atingis 15 venkojn per nokaŭto. Li debutis en la televido kontraŭ [[Jesse Ferguson]] la 16-an de februaro 1986 kaj venkis en la 6-a raŭndo. La unua boksisto, kiu ne estis malvenkita per nokaŭto estis [[James Tillis]].
 
Li iĝis plej juna pezpeza majstro de la boksa historio, la 22-an de novembro 1986, en aĝo de 20 jaroj kaj 144 tagoj, per KO-venko en la dua raŭndo kontraŭ [[WBC]]-mondmajstro [[Trevor Berbick]]. Berbick venis sur la plankon post unusola plentrafo, provis kelkfoje ekstari, sed li ĉiam refalis, kiel li starintus sur glita glacio.
 
Poste li sukcesis kontraŭ WBA–majstro [[James Smith]] kaj kontarŭ la pli frua WBC-majstro [[Pinklon Thomas]]. La unuigo de la titoloj okazis la 1-an de aŭgusto 1987 per venko kontraŭ IBF-majstro [[Tony Tucker]], kiu forte kontraŭstaris.
 
Li venkis en 1987 eĉ kontraŭ la superpezpeza majstro [[Tyrell Biggs]], post 7 raŭndoj. En 1988 venkis li [[Larry Holmes]], [[Ken Norton]], [[Gerry Cooney]], Trevor Berbick, [[Earnie Shavers]], [[Muhammad Ali]]. Poste venkis li [[Tony Tubbs]] en Tokio, [[Michael Spinks]] (27-an de junio 1988).
Linio 23:
Mike Tyson en 1989 forlasis sian longjaran trejniston Kevin Rooney kaj kontraktis ĉe Don King. Por Don King pli gravis mono ol trejnado, tiel Mike venis sur deklivon. Li troestimis sin, prokrastis la trejnadojn. Li ricevis eĉ la nespertan trejniston [[Aaron Snowell]].
 
En 1989, Tyson boksis nur dufoje. La 25-an de februaro kontraŭ [[Frank Bruno]], sed li montris malboniĝon en la boksado, Bruno batis lin plurfoje. Alia boksado okazis kontraŭ [[Carl Williams]] per unuaraŭnda nokaŭto.
 
=== La Douglas-batalo ===
Li boksis kun [[James Douglas]] en Tokio, la 10-an de februaro 1990 kaj je granda surprizo, malvenkis. Douglas venis sur la plankon en la 8-an raŭndon – je lia feliĉo - 6 sekundojn antaŭ la raŭnda fino. En la 10-a raŭndo Tyson venis surplanken, sed lin ne savis raŭnda fino, li restis duonkonscia.
 
=== Denove al la pinto ===
Li venkis [[Henry Tillman]], [[Alex Stewart]] en la unua raŭndo, [[Donovan Ruddock]] dufoje. En la dua batalo kontraŭ Ruddock, Ruddock venis dufoje sur la plankon, rompis la makzelon. Oni deprenis entute kvar punktojn de Tyson pro tro subaj batoj.
 
Li volis boksi por la titolo en novembro de 1991 kontraŭ [[Evander Holyfield]], sed oni dufoje forŝovis la tempopunkton. Dumtempe, printempe de 1992, "Miss Black America" akuzis Tyson je seksperforto. Oni juĝis lin kulpa kaj je 6-jara prizono, laŭ solaj eldiroj de la viktimo.
 
=== Novaj sukcesoj post la prizono ===
En la prizono, li konvertis al la [[islamo]] kaj ŝanĝis sian nomon al „Abdul Aziz", sed li ne oficialigis tion.
 
Li liberiĝis el la prizono post tri jaroj pro bona konduto, sed li neniam akiris la pli fruajn sukcesojn.
 
Li venkis [[Peter McNeely]] en februaro de 1996 per nokaŭto en 89 sekundoj. Li akiris denove la WBC-titolon la 16-an de marto 1996, kiam li venkis [[Frank Bruno]] en la tria raŭndo per KO. En septembro de 1996 li venkis WBA-titolportanton [[Bruce Seldon]] en unua raŭndo.
Linio 48:
 
=== Reveno, prizono, reveno, skandaloj ===
Post lia ne tro konvinka venko (januaro 1999) kontraŭ [[Francois Botha]], oni arestis lin pro afero el 1998. Tiam post trafika akcidento li kaŭzis korpajn vundiĝojn. Li liberiĝis post kelkaj monatoj kaj revenis en la ringon kaj venkis kontarŭ [[Orlin Norris]], [[Julius Francis]] kaj [[Lou Savarese]]. En la batalo kontraŭ Savarese, surplankigis ne nur la boksiston sed ankaŭ la juĝiston John Coyle, tiel tiun venkon oni ne validigis.
 
Li venkis la 20-an de oktobro 2000 kontraŭ la pola [[Andrzej Gołota]], sed oni pruvis konsumon de marihuano de Tyson, tiel oni poste deklaris la batalon nevalida („No Contest").
 
Li venkis [[Brian Nielsen]] en oktobro 2001 en [[Danio]].
 
Tyson volis en januaro de 2002 batali kontraŭ [[Ray Mercer]], sed tion malebligis Lewis. La gazetkonferenco pri batalo inter ili okazis la 22-an de januaro kaj finiĝis per interbatado. Lewis akre kritikis Tyson, kiu atakis lin kaj komenciĝis amasa interbatado. Tyson mordis la femuron de Lewis.
Linio 64:
Pro la monmanka mizero, Tyson boksis denove en julio de 2004 kontraŭ la nekonata [[Danny Williams]], sed lin trafis en la 4-a raŭndo pli ol 20 plentrafoj kaj Tyson venis surplanken. Tyson boksis kun genua vundiĝo. Li ricevis pro la boksado 8 milionojn da USD, kiujn li disdonis al fiduloj kaj iama edzino.
 
Lia lasta boksado okazis – kontraŭ 5 mio da USD – la 11-an de junio 2005 kontraŭ la mezklasa, irlanda boksisto [[Kevin McBride]]. Li komence gvidis je punktoj, sed trafis lin malfacilaĵoj en la 6-a raŭndo. Li provis rompi kruron de la kontraŭulo, kapalkape frapis lin, oni tiris de li 2 punktojn kaj oni anoncis lian diskvalifikon. Mallonge antaŭ finiĝo de la raŭndo, li venis surplanken post dekstra hoko. Lin premis la kontraŭulo al la planko. Tyson rezignis pri la plua batalo por la sepa raŭndo.
 
Post tiu malvenko, li deklaris sian finfinan retiriĝon por „la boksosporto, al kiu mi povas tiom multe danki" „ne iĝu ridinda pro similaj ludoj".
 
Kvankam li lukris pli ol 300 milionojn da USD, li ne havas sufiĉon por rento.
 
== Boksado de Tyson ==
Li neniam surhavis iun ajn sportan ĉemizon, ŝrumpeton, kiam li altretis la ringon.
 
Li jam en la unua raŭndo brutale atakis la kontraŭulon kaj provis akiri nokaŭton aŭ gravan malfortigon de li. 22 el liaj nokaŭtoj okazis en la unua raŭndo. Liaj dekstraj kaj maldektraj hokoj estis minacaj.
Linio 81:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.tysontalk.com/ oficiala paĝo]
 
[[Kategorio:Boksistoj]]